Debian Codegraph @

proverbaro

raw
1 Abelujon ne incitu, amason ne spitu
2 %
3 Afabla vorto pli atingas ol forto
4 %
5 Agrabla estas gasto, se ne longe li restas
6 %
7 Aĝo maljuna ne estas oportuna
8 %
9 Aĝo tro matura ne estas plezura
10 %
11 Akiro kaj perdo rajdas duope
12 %
13 Akvo bolas, murmuras, sed fine ĝi kuras
14 %
15 Akvo kaj pano servas al sano
16 %
17 Akvo kura -- akvo pura
18 %
19 Akvo silenta subfosas la bordon
20 %
21 Akvo trankvila estas akvo danĝera
22 %
23 Akvon senmovan kovras putraĵo
24 %
25 Al amiko nova ne fidu sen provo
26 %
27 Al bona ĉasisto iras mem la besto
28 %
29 Al ĉevalo donacita oni buŝon ne esploras
30 %
31 Al ĉiu besto plaĉas ĝia nesto
32 %
33 Al ĉiu frato lian parton
34 %
35 Al ĉiu konvenas, kio al li apartenas
36 %
37 Al ĉiu sanktulo apartan kandelon
38 %
39 Al ĉiu sia propra estas ĉarma kaj kara
40 %
41 Al ĉiu sinjoro estu lia honoro
42 %
43 Al Dio plaĉu, sed sur diablon ne kraĉu
44 %
45 Al Dio servu, diablon rezervu
46 %
47 Al du sinjoroj samtempe oni servi ne povas
48 %
49 Al farun' malbonspeca ne helpos la spico
50 %
51 Al feliĉulo eĉ koko donas ovojn
52 %
53 Al fiŝ' kuirita jam akvo ne helpos
54 %
55 Al glacio printempa kaj al amiko tro nova ne fidu
56 %
57 Al grandaj sinjoroj grandaj honoroj
58 %
59 Al kavo senfunda ŝtopado ne helpas
60 %
61 Al kokino la ovo lecionojn ne donu
62 %
63 Al koro penetro per okula fenestro
64 %
65 Al kuko kaj kaso ĉiam venas amaso
66 %
67 Al la afero
68 %
69 Al la buŝo de "oni" neniu povas ordoni
70 %
71 Al la fiŝo ne instruu naĝarton
72 %
73 Al la malamik' en kuro faru ponton kun plezuro
74 %
75 Al la papero ne mankas tolero
76 %
77 Al li ne mankas defendo kontraŭ ofendo
78 %
79 Al loko dolora ni manon etendas -- al loko ĉarma okulojn ni sendas
80 %
81 Al pec' pecon algluas, kiu neston konstruas
82 %
83 Al posedanto de metio mankas nenio
84 %
85 Al promeso oni ne kredas -- kredu, kiu posedas
86 %
87 Al protekto kaj forto helpas la sorto
88 %
89 Al tiu ĉio cedas, kiu monon posedas
90 %
91 Al vi ne plaĉis sitelo, laboru per martelo
92 %
93 Al vi oni predikas, kaj nin oni pikas
94 %
95 Alia tempo, aliaj moroj
96 %
97 Alia urbo, alia moro
98 %
99 Aliaj domoj, aliaj homoj
100 %
101 Aliaj tempoj, aliaj moroj
102 %
103 Aliajn gvidas, kaj mem ne vidas
104 %
105 Alian ne mallaŭdu, vin mem ne aplaŭdu
106 %
107 Aliloka ĉielo estas sama ĉielo
108 %
109 Almozoj ne malriĉigas
110 %
111 Almozpetanto sinĝena restas kun sako malplena
112 %
113 Alpremi iun al muro
114 %
115 Altan arbon batas la fulmo
116 %
117 Amaso da fianĉoj, sed la ĝusta ne venas
118 %
119 Amaso da mono kaj titolo de barono
120 %
121 Ambaŭ floroj de samaj valoroj
122 %
123 Ameno diablon ne forpelas
124 %
125 Amikeco aparte, afero aparte
126 %
127 Amikeco aparte, ofico aparte
128 %
129 Amiko -- intimulo
130 %
131 Amiko de amiko estas ankaŭ amiko
132 %
133 Amiko en ĝojo kaj malĝojo
134 %
135 Amiko en ĝojo kaj ploro
136 %
137 Amiko estas kara, sed mi mem estas pli kara
138 %
139 Amiko estas kara, sed vero pli kara
140 %
141 Amiko fidela estas trezoro plej bela
142 %
143 Amikon karesu, sed kalkuli ne forgesu
144 %
145 Amikon montras malfeliĉo
146 %
147 Amikon ŝatu, malamikon ne batu
148 %
149 Amo kaj ĵaluzo estas gefratoj
150 %
151 Amo kaj puno loĝas komune
152 %
153 Amo pli kora, disiĝo pli dolora
154 %
155 Amo supermezura ne estas plezura
156 %
157 Amu domon novan kaj amikon malnovan
158 %
159 Amu edzinon plej kore, sed tenu ŝin bonmore
160 %
161 Animo al paradizo deziras, sed pekoj retiras
162 %
163 Ankaŭ al ni la suno eklumos
164 %
165 Ankaŭ al nia nesto venos iam la festo
166 %
167 Ankaŭ diablo tondron suferos
168 %
169 Ankaŭ la lupon atingos la sorto
170 %
171 Ankaŭ por diablo tondro ekzistas
172 %
173 Ankoraŭ Dio ne dormas
174 %
175 Ankoraŭ la ezoko ne estas sur la hoko
176 %
177 Ankoraŭ la gajno ne estas en la mano
178 %
179 Ankoraŭ multe vi kuros, ĝis vi alkuros
180 %
181 Ankoraŭ neniu evitis la sorton
182 %
183 Ankoraŭ neniu plaĉis al ĉiu
184 %
185 Antaŭ ĉio zorgu oficon -- plezuro atendos sian vicon
186 %
187 Antaŭ la lango laboru la cerbo
188 %
189 Antaŭ mortigo de urso ne vendu ĝian felon
190 %
191 Antaŭ okuloj ne staras, doloron ne faras
192 %
193 Antaŭ tima okulo potenciĝas eĉ kulo
194 %
195 Antaŭ vespero ne estu fiera
196 %
197 Antaŭe intencu kaj poste komencu
198 %
199 Antaŭe kion vi devas, poste kion vi volas
200 %
201 Antaŭparolo liberigas de postparolo
202 %
203 Aperas prudento, kiam pasis la momento
204 %
205 Aprila vetero -- trompa aero
206 %
207 Apud plena manĝotablo ĉiu estas tre afabla
208 %
209 Apud propra domo ŝtelisto ne ŝtelas
210 %
211 Aranĝite, ordigite
212 %
213 Arbaro aŭdas, kampo vidas
214 %
215 Arbo krakanta venton ne timas
216 %
217 Atakis lin horo malsaĝa
218 %
219 Atakis teruro, ektremis la kruro
220 %
221 Atendi bonan veteron kaj laman kurieron
222 %
223 Atendi sur tero, ĝis sekiĝos la rivero
224 %
225 Atendis, atendis, ĝis lin ĉerko etendis
226 %
227 Atendis, meditis, ĝis en tombon englitis
228 %
229 Atendu min antaŭ la domo de mia pranepo
230 %
231 Atentu
232 %
233 Atesto de matureco
234 %
235 Atingi la vesperon de sia vivo
236 %
237 Aŭ ĉio, aŭ nenio
238 %
239 Aŭ festene, aŭ malplene
240 %
241 Aŭ festo, aŭ fasto
242 %
243 Aŭ kuseno sub ripo, aŭ bato per vipo
244 %
245 Aŭ ministran postenon, aŭ pundoman katenon
246 %
247 Aŭ plej riĉa stato, aŭ plena malsato
248 %
249 Aŭskultas prudente, kiu aŭskultas atente
250 %
251 Aŭskulti kiel ĥinan predikon
252 %
253 Avarulo avaras, heredantoj malŝparas
254 %
255 Avarulo pagas duoble
256 %
257 Azen' al azeno riproĉas malsaĝon
258 %
259 Azenon komunan oni batas plej multe
260 %
261 Babilas, muelas, kion lango elpelas
262 %
263 Balaaĵon el korto eksteren ne elportu
264 %
265 Barakti kiel fiŝo ekster la akvo
266 %
267 Barbo elkreskis, sed saĝon ne naskis
268 %
269 Barbo potenca, sed kapo sensenca
270 %
271 Barelo malplena sonas plej laŭte
272 %
273 Bastono batas, bastono resaltas
274 %
275 Batadi kiel fiŝo kontraŭ glacio
276 %
277 Batadi la venton
278 %
279 Bataladi kontraŭ la sorto
280 %
281 Batita komprenas aludon
282 %
283 Bato de frato estas sen kompato
284 %
285 Bato de patrino ne longe doloras
286 %
287 Batu malbonulon, li vin flatos -- kisu, li vin batos
288 %
289 Bedaŭrinde
290 %
291 Bedaŭro kaj ĉagreno ŝuldon ne kovras
292 %
293 Bela birdo
294 %
295 Bela celo por fabelo
296 %
297 Bela paro por altaro
298 %
299 Bela vizaĝo estas duono da doto
300 %
301 Belaj rakontoj el trans la montoj
302 %
303 Beleco hodiaŭ estas, morgaŭ ne restas
304 %
305 Beleco logas, virto apogas
306 %
307 Belecon taksas ne okulo sed koro
308 %
309 Bezono estas plej forta ordono
310 %
311 Birdo kantas laŭ sia beko
312 %
313 Birdo petolas, kiom ĝi volas
314 %
315 Blindulo kartojn ludi ne devas
316 %
317 Bojas hundido, ĉar tiel faras la hundo
318 %
319 Bojas hundido, kiel ĝi aŭdas de hundoj
320 %
321 Bojas hundo sen puno eĉ kontraŭ la suno
322 %
323 Bona estas domo nova kaj amiko malnova
324 %
325 Bona estas fremdlando, sed aliaj tie loĝu
326 %
327 Bona estas Romo, sed tro malproksima de nia domo
328 %
329 Bona famo sin trenas testude, malbona kuras rapide
330 %
331 Bona gloro pli valoras ol oro
332 %
333 Bona ideo venas post la pereo
334 %
335 Bona kaporalo revas esti generalo
336 %
337 Bona puno por malbona peno
338 %
339 Bona stato saĝigas, malbona malsaĝigas
340 %
341 Bona vino al la fino
342 %
343 Bonaj infanoj gepatrojn feliĉigas, malbonaj ilin entombigas
344 %
345 Bonaj kalkuloj, bonaj kunuloj
346 %
347 Bone kreskas la herbo, sed ĉevalo jam mortis
348 %
349 Bone sukcesu, sed ankaŭ nin ne forgesu
350 %
351 Bone tiu sidas, al kiu la sorto ridas
352 %
353 Bonfaron oni facile forgesas
354 %
355 Bongusta peco longe ne atendas
356 %
357 Bono farita ne estas perdita
358 %
359 Bono posedata ne estas ŝatata
360 %
361 Bovidon mi atendis, infanon Dio sendis
362 %
363 Bovo prenita, koko donita kaj -- kvita
364 %
365 Brava batalanto kontraŭ plado bolanta
366 %
367 Brava homo en sia domo
368 %
369 Bravulo kontraŭ muŝo, sed muŝo kontraŭ bravulo
370 %
371 Brogita eĉ sur akvon blovas
372 %
373 Bruligi al si la lipharojn
374 %
375 Bruo potenca, nula esenco
376 %
377 Buĉas la lupo, oni ankaŭ ĝin buĉos
378 %
379 Butonumi iun malvaste
380 %
381 Celi anseron, trafi aeron
382 %
383 Celis paseron, trafis anseron
384 %
385 Cent jarojn silentis kaj subite sin prezentis
386 %
387 Certaĵo kaj leĝo, kiel amen en preĝo
388 %
389 Certe, kiel duoble du kvar
390 %
391 Cindrulino
392 %
393 Ĉasaĵo ĉasanton ne atendas
394 %
395 Ĉe botisto la ŝuo estas ĉiam kun truo
396 %
397 Ĉe l' freŝa faro
398 %
399 Ĉe la tagiĝo
400 %
401 Ĉe mastro ŝtelisto la servantoj ne ŝtelas
402 %
403 Ĉe plej granda fido memoru pri perfido
404 %
405 Ĉe stomako malsata ne kapricas palato
406 %
407 Ĉe tablo malplena babilo ne fluas
408 %
409 Ĉe tro ĝentila ekstero mankas sincero
410 %
411 Ĉe vesto velura suferas stomako
412 %
413 Ĉe vulpoj ĉiam naskiĝas nur vulpoj
414 %
415 Ĉerpi akvon per kribrilo
416 %
417 Ĉesis esti vino, sed vinagro ne fariĝis
418 %
419 Ĉia dono estas bono
420 %
421 Ĉie estas varme, sed hejme plej ĉarme
422 %
423 Ĉio dependas de "se" kaj "kiam"
424 %
425 Ĉio estas por li kiel polvero sur la tero
426 %
427 Ĉio havas finon
428 %
429 Ĉio havas sian "sed" kaj "se"
430 %
431 Ĉio sia estas plej ĉarma
432 %
433 Ĉio supermezura estas terura
434 %
435 Ĉio taŭgas, kio venas
436 %
437 Ĉio transmara estas ĉarma kaj kara
438 %
439 Ĉion novan oni ŝatas, malnovan oni forbatas
440 %
441 Ĉion rigardi tra sia persona vitro
442 %
443 Ĉirkaŭ sanktuloj diabloj vagas
444 %
445 Ĉirkaŭflatadi kaj ĉirkaŭflirtadi iun
446 %
447 Ĉiu "li" havas sian "ŝi"
448 %
449 Ĉiu "tial" havas sian "kial"
450 %
451 Ĉiu abomenaĵo trovas sian adoranton
452 %
453 Ĉiu angulo kun sia sanktulo
454 %
455 Ĉiu barono havas sian kapricon
456 %
457 Ĉiu besto zorgas pri sia nesto
458 %
459 Ĉiu eraro estas kulpo
460 %
461 Ĉiu estis junulo, ĉiu estis pekulo
462 %
463 Ĉiu familio havas sian kriplulon
464 %
465 Ĉiu havas sian guston
466 %
467 Ĉiu havas sian kaŝitan mizeron
468 %
469 Ĉiu havas sian propran guston
470 %
471 Ĉiu havas sian ŝarĝon
472 %
473 Ĉiu havas sian vermon
474 %
475 Ĉiu iras, kiel saĝ' al li diras
476 %
477 Ĉiu klopodu nur en sia metio, tiam al la urbo mankos nenio
478 %
479 Ĉiu komenco estas malfacila
480 %
481 Ĉiu kreas sian forton, ĉiu forĝas sian sorton
482 %
483 Ĉiu manĝas, kiel li aranĝas
484 %
485 Ĉiu mano al si altiras
486 %
487 Ĉiu medalo du flankojn posedas
488 %
489 Ĉiu mezuras aliajn laŭ sia mezurilo
490 %
491 Ĉiu morgaŭ havas sian zorgon
492 %
493 Ĉiu persono kun sia bezono
494 %
495 Ĉiu por si -- por ĉiuj Di'
496 %
497 Ĉiu por si mem estas la plej kara
498 %
499 Ĉiu propran saĝon posedas
500 %
501 Ĉiu provas, kion li povas
502 %
503 Ĉiu sezono kun sia bono
504 %
505 Ĉiu sin direktas, kiel la kap' al li diktas
506 %
507 Ĉiu sin gvidas, kiel li vidas
508 %
509 Ĉiu tajloro havas sian tranĉmanieron
510 %
511 Ĉiu vivas laŭ sia prudento kaj sento
512 %
513 Ĉiu vulpo sian voston laŭdas
514 %
515 Ĉiuj enterigitoj estas plenaj de meritoj
516 %
517 Ĉiuj milionoj konsistas el milonoj
518 %
519 Ĉiun demandu, sed mem al vi komandu
520 %
521 Danci antaŭ iu sur piedoj kaj manoj
522 %
523 Danci kiel kato ĉirkaŭ poto
524 %
525 Danci laŭ ies fajfilo
526 %
527 Dancu diabloj, sed ne en mia arbaro
528 %
529 Dando el reĝa hundejo
530 %
531 Danĝera estas bovo antaŭe, ĉevalo malantaŭe, kaj malsaĝulo de ĉiuj flankoj
532 %
533 Danĝero sieĝas, al Dio ni preĝas -- danĝero ĉesas, ni Dion forgesas
534 %
535 De atendo kaj espero pereis multaj sur la tero
536 %
537 De bona vorto lango ne doloras
538 %
539 De edziĝo tro malfrua orfoj naskiĝas
540 %
541 De elekto tro multa plej malbona rezulto
542 %
543 De fremda dento ni doloron ne sentas
544 %
545 De fremda groŝo ŝiriĝas la poŝo
546 %
547 De guto post guto disfalas granito
548 %
549 De kantado senpaga doloras la gorĝo
550 %
551 De kiu la kulpo, por tiu la puno
552 %
553 De l' koro spegulo estas la okulo
554 %
555 De la buŝo ĝis la manoj estas granda interspaco
556 %
557 De la manoj ĝis lipoj la sup' elverŝiĝis
558 %
559 De la volo la ordono pli efikas ol bastono
560 %
561 De legado sen atento ne riĉiĝas la prudento
562 %
563 De lia vivo aranĝo estas trinko kaj manĝo
564 %
565 De majesta ĝis ridinda estas nur unu paŝo
566 %
567 De malbona ŝafo estas bona eĉ tufo
568 %
569 De malgranda kandelo forbrulis granda kastelo
570 %
571 De malriĉula manĝo ni guston ne scias
572 %
573 De manĝo malriĉula ni guston ne scias
574 %
575 De nehavanto eĉ reĝo nenion ricevos
576 %
577 De parolo ĝis faro estas tre malproksime
578 %
579 De peko kaj mizero estas plena la tero
580 %
581 De plendo kaj ploro ne foriĝas doloro
582 %
583 De pli da suko ne malboniĝas la kuko
584 %
585 De rigardo tro alta malsaniĝas okulo
586 %
587 De sama koloro, de sama valoro
588 %
589 De semo putra venas frukto ne nutra
590 %
591 De senpripensa rekomendo venas ploro kaj plendo
592 %
593 De superfluo malboniĝas la ĝuo
594 %
595 De ŝafo senlana eĉ lanero taŭgas
596 %
597 De tro da pano venas malsano
598 %
599 De tro multa scio krevas la kranio
600 %
601 De unu bovo oni du felojn ne deŝiras
602 %
603 De unu bovo oni du felojn ne ŝiras
604 %
605 De vorto ĝentila ne doloras la lango
606 %
607 De zorgoj, ne de jaroj, blankiĝas la haroj
608 %
609 Dek fojojn mezuru, unu fojon detranĉu
610 %
611 Deko da pekoj -- unu la puno
612 %
613 Demando ne kostas, demando ne devigas
614 %
615 Demeti de si la antikvan Adamon
616 %
617 Dentoj mordas la langon, tamen ambaŭ sin amas
618 %
619 Depost tempo nememorebla
620 %
621 Detruita ĝis la fundo de l' fundamento
622 %
623 Deziri al iu amason da mono kaj titolon de barono
624 %
625 Deziri al iu ĉion bonan
626 %
627 Deziro kaj inklino ordonon ne obeas
628 %
629 Deziro tre granda, sed mankas la forto
630 %
631 Deziru sincere, vi atingos libere
632 %
633 Deziru, ne deziru -- ordon' estas, iru
634 %
635 Diablo ne ĉiam unu pordon sieĝas
636 %
637 Diablo ŝercon ne komprenas, vokite li venas
638 %
639 Difekton de naturo ne kovros veluro
640 %
641 Dio al vi donis, por ke vi povu doni
642 %
643 Dio batas, Dio kompatas
644 %
645 Dio donis buŝon, Dio donos manĝon
646 %
647 Dio donis infanon, Dio donos por ĝi panon
648 %
649 Dio donis kaj benis, sed diablo forprenis
650 %
651 Dio donis oficon, Dio donas kapablon
652 %
653 Dio donis oficon, Dio donas prudenton
654 %
655 Dio donis tagon, Dio donos manĝon
656 %
657 Dio donis, Dio prenis
658 %
659 Dio ĝuste faras, neniam eraras
660 %
661 Dio kompatu
662 %
663 Dio longe paciencas, sed severe rekompencas
664 %
665 Dio manĝon donacis, sed la dentoj agacas
666 %
667 Dio ne perfidas, se homo Lin fidas
668 %
669 Dio ne ricevis, diablo forlevis
670 %
671 Dio orfojn ne forgesas
672 %
673 Dio punas laŭ la fortoj
674 %
675 Dio puni deziras, li la saĝon fortiras
676 %
677 Dio scias bone pri niaj bezonoj
678 %
679 Dion fidu, sed senfare ne sidu
680 %
681 Dion kolerigis, homojn ridigis
682 %
683 Dion laŭdu kaj diablon aplaŭdu
684 %
685 Diri al iu nudan veron
686 %
687 Diri la puran veron
688 %
689 Diris kaj foriris
690 %
691 Dirite, farite
692 %
693 Diron oni neas, skribo ne pereas
694 %
695 Disputo kredigas, sed ne certigas
696 %
697 Disputoj kondukas al malpaco
698 %
699 Disputu komence -- vi ne malpacos en fino
700 %
701 Disputu pri ĉio, sed sen garantio
702 %
703 Dolĉe ŝmiri al iu la lipojn
704 %
705 Donacetoj subtenas amikecon
706 %
707 Donaco nesincera estas donaco infera
708 %
709 Donacon reprenu kaj mian vivon ne venenu
710 %
711 Donado de almozoj neniam malriĉigas
712 %
713 Doni al iu la baton de morto
714 %
715 Doni la finofaran baton
716 %
717 Doni la tonon
718 %
719 Doni lecionon de moroj
720 %
721 Doni ovon, por ricevi bovon
722 %
723 Donu al krudulo plezuron, li ne scios mezuron
724 %
725 Donu fingron al avidulo, li tutan manon postulas
726 %
727 Dorloti serpenton sur sia brusto
728 %
729 Dormus leporo, se ĝi ĉason ne timus
730 %
731 Doto koron ne varmigas
732 %
733 Draŝi fojnon
734 %
735 Drinku tutajn tagojn, sed kontrolu viajn agojn
736 %
737 Dronanto domon proponas, savito eĉ brikon ne donas
738 %
739 Dronanto eĉ herbeton kaptas avide
740 %
741 Droni en detaloj
742 %
743 Du botoj faras paron
744 %
745 Du kontraŭ unu prezentas armeon
746 %
747 Du manoj faras ĉion, sed unu nenion
748 %
749 Du militas -- tria profitas
750 %
751 Du mortojn vi ne havos, de unu vi vin ne savos
752 %
753 Du sinjoroj en unu bieno, du mastrinoj ĉe unu kameno -- neniam vivas sen reciproka malbeno
754 %
755 Dubo gardas kontraŭ risko
756 %
757 Dum la manĝado venas apetito
758 %
759 Ebrieco pasas post dormo, malsaĝeco neniam
760 %
761 Eĉ bagatelo povas servi al celo
762 %
763 Eĉ blinda kokino povas trovi grajnon
764 %
765 Eĉ ĉe kokino troviĝas propra inklino
766 %
767 Eĉ el sub la tero aperas la vero
768 %
769 Eĉ en Parizo herbo ne fariĝas cerbo
770 %
771 Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan
772 %
773 Eĉ inter piuloj ne mankas pekuloj
774 %
775 Eĉ kaprino plaĉas, se la doto sufiĉas
776 %
777 Eĉ kiu plej bone pafas, tamen iam maltrafas
778 %
779 Eĉ kontraŭ pastra prediko troviĝas kritiko
780 %
781 Eĉ kvar piedoj de ĉevalo ĝin ne savas de falo
782 %
783 Eĉ malgranda muŝo ne estas sen buŝo
784 %
785 Eĉ malsaĝulon sperto instruos
786 %
787 Eĉ monstron admiras, kiu ame deliras
788 %
789 Eĉ muŝo sentas, kiam vi ĝin turmentas
790 %
791 Eĉ najtingalo ne estas sen galo
792 %
793 Eĉ per dolĉa kuko vi min ne allogos
794 %
795 Eĉ pinglo povas koron trapiki
796 %
797 Eĉ plej bonan ŝipon malbonigas la ventoj
798 %
799 Eĉ plej granda malbono al bono kondukas
800 %
801 Eĉ plej ruza vulpo en kaptilon falas
802 %
803 Eĉ por plej terura tago venas vespero
804 %
805 Eĉ por pomo putranta troviĝas amanto
806 %
807 Eĉ signo ne restis, kie urbo estis
808 %
809 Eĉ sur la suno troviĝas makuloj
810 %
811 Eĉ ŝtipo estos bela, se vi ĝin ornamos
812 %
813 Eĉ ŝtono verdiĝas, se ĝi longe ne moviĝas
814 %
815 Eĉ vulpo plej ruza fine estas kaptata
816 %
817 Edzigu filon, kiam vi volas -- edzinigu filinon, kiam vi povas
818 %
819 Edziĝo laŭ koro, laŭ la kvanto da oro
820 %
821 Edziĝo najbara garantias de eraro
822 %
823 Edziĝo pro amo flamanta al la sako sonanta
824 %
825 Edziĝo tro momenta estas longapenta
826 %
827 Edzin' admirata -- edzo malsata
828 %
829 Edzo edzinon laŭdas, edzino edzon aplaŭdas
830 %
831 Edzo kaj edzino -- ĉiela difino
832 %
833 Edzo kaj edzino estas nur unu
834 %
835 Eksalte senhalte
836 %
837 Eksplodema kiel pulvo
838 %
839 Eksplodis kiel pulvo
840 %
841 Ekster via ofico estas ekster via vico
842 %
843 Ekstere honoro, interne doloro
844 %
845 Ekzameni ne devigas preni
846 %
847 Ekzemplo proponas, sed ne ordonas
848 %
849 Ekzistas ezoko, ke fiŝetoj ne dormu
850 %
851 Ekzistas ezoko, por ke fiŝetoj ne dormu
852 %
853 El aero al tero
854 %
855 El du malbonoj pli malgrandan elektu
856 %
857 El flamo sin eltiris, en fajron eniris
858 %
859 El fremda ledo oni tranĉas larĝe
860 %
861 El fremda poŝo oni pagas facile
862 %
863 El kanto oni vortojn ne elĵetas
864 %
865 El klara ĉielo tondro ekbatis
866 %
867 El la buŝ' multaj vortoj eliras, sed ne ĉiuj ion diras
868 %
869 El la faraĉo fariĝis kaĉo
870 %
871 El la mizero oni devas fari virton
872 %
873 El la neceseco oni devas fari virton
874 %
875 El la poŝo al la buŝo
876 %
877 El la sama buŝo li blovas varmon kaj malvarmon
878 %
879 El lia mano ĉiu monero elglitas
880 %
881 El malgrandaj akveroj fariĝas grandaj riveroj
882 %
883 El malplena telero vane ĉerpas kulero
884 %
885 El multaj milonoj fariĝas milionoj
886 %
887 El post la arbo li estas bravulo
888 %
889 El sama tero devenas, saman sukon entenas
890 %
891 Elbatadi ies sojlon
892 %
893 Elektu edzinon laŭ deveno kaj ne laŭ mieno
894 %
895 Eliri sen frakaso el granda embaraso
896 %
897 Elmeti la okulon kaj vidi nulon
898 %
899 Elmetu mielon, muŝoj alflugos
900 %
901 Elpeli iun el la mondo de la vivuloj
902 %
903 Eltrinki per unu tiro
904 %
905 Elverŝi sur iun sian koleron
906 %
907 Eminenta ŝuldanto -- malbona paganto
908 %
909 En abelujon ne blovu
910 %
911 En akvo malklara oni fiŝkaptas facile
912 %
913 En amaso eĉ morto estas pli gaja
914 %
915 En arbaro sidas kaj arbojn ne vidas
916 %
917 En arbaro sidis kaj arbojn ne vidis
918 %
919 En bona horo
920 %
921 En bona ordo tra la pordo
922 %
923 En ĉeesto amata, en forest' insultata
924 %
925 En ĉiu aĝo devas kreski la saĝo
926 %
927 En ĉiu angulo alia postulo
928 %
929 En ĉiu brusto estas sia gusto
930 %
931 En ĉiu kranio estas sia opinio
932 %
933 En ĉiu kranio regas aparta opinio
934 %
935 En ĉiu malbono estas iom da bono
936 %
937 En ĉiu objekto troviĝas difekto
938 %
939 En ĉiu transloĝiĝo estas parto de ruiniĝo
940 %
941 En dom' de pendigito pri ŝnuro ne parolu
942 %
943 En feliĉo ne fieru, en malfeliĉo esperu
944 %
945 En fremda okulo ni vidas ligneron, en nia ni trabon ne vidas
946 %
947 En fremda tegmento li flikas truon kaj en propra ne vidas la fluon
948 %
949 En fremdan vazon ne ŝovu la nazon
950 %
951 En infano vidiĝas, kia homo fariĝos
952 %
953 En infero loĝante, kun diabloj ne disputu
954 %
955 En juneco logas, en maljuneco tedas
956 %
957 En juneco ni petas, en maljuneco forĵetas
958 %
959 En kompanio eĉ morto faciliĝas
960 %
961 En la bona malnova tempo
962 %
963 En la propra sia domo ĉiu estas granda homo
964 %
965 En la tago de la sankta Neniamo
966 %
967 En la triĵaŭda semajno
968 %
969 En landoj transmaraj estas oraj arbaroj
970 %
971 En luma tago
972 %
973 En malfacila horo eĉ groŝ' estas valoro
974 %
975 En malsata familio mankas harmonio
976 %
977 En mizero eĉ saĝulo estas malsaĝa
978 %
979 En nomo de l' ĉielo, sed pro bono de l' felo
980 %
981 En plej alta mizero al Dio esperu
982 %
983 En propra angulo ĉiu estas fortulo
984 %
985 En puton ne kraĉu, ĉar vi trinki bezonos
986 %
987 En sia afero ĉiu juĝu libere
988 %
989 En sia angulo li estas bravulo
990 %
991 En sia dometo li estas atleto
992 %
993 En sia korto ĉiu kok' estas forta
994 %
995 En ŝerco kaj ludo ofte sidas aludo
996 %
997 En trankvila vetero ĉiu remas sen danĝero
998 %
999 En unu sako du katoj, ĉiam mordoj kaj gratoj
1000 %
1001 En via malica regalo vin atendas ankaŭ pokalo
1002 %
1003 Enbati al si en la kapon
1004 %
1005 Enbatiĝi
1006 %
1007 Enpakiĝu kaj foriĝu
1008 %
1009 Enpremi en la teron
1010 %
1011 Enpremi iun en funelon
1012 %
1013 Enskribu en vian memoron
1014 %
1015 Enspezo postulas elspezon
1016 %
1017 Envia moko sukceson ne detruas
1018 %
1019 Esperis flaton -- ricevis baton
1020 %
1021 Espero kaj pacienco kondukas al potenco
1022 %
1023 Espero logas, espero mensogas
1024 %
1025 Espero panon ne donas
1026 %
1027 Espero postulas oferon
1028 %
1029 Estas ŝafoj, estos lano
1030 %
1031 Estas tubero en la afero
1032 %
1033 Esti anĝelo inter homoj, sed satano en la domo
1034 %
1035 Esti bone enskribita ĉe iu
1036 %
1037 Esti en granda embaraso
1038 %
1039 Esti en Romo kaj ne vidi la Papon
1040 %
1041 Esti en sia elemento
1042 %
1043 Esti en situacio sen eliro
1044 %
1045 Esti inter martelo kaj amboso
1046 %
1047 Esti sub la ŝuo (de sia edzino)
1048 %
1049 Estinta amiko estas plej danĝera malamiko
1050 %
1051 Estintaj amikoj plej kruele malpacas
1052 %
1053 Estis la tempo, ni ne komprenis -- pasis la tempo, la saĝ' al ni venis
1054 %
1055 Estro ne malsatas
1056 %
1057 Estu ĉapo laŭ la kapo
1058 %
1059 Estu saĝa homo en via propra domo
1060 %
1061 Estu sinjoro de via vorto
1062 %
1063 Fabeloj por infanoj
1064 %
1065 Facile estas danci, se la feliĉo kantas
1066 %
1067 Fadeno iras, kien kudrilo ĝin tiras
1068 %
1069 Fajro provas la oron, mizero la koron
1070 %
1071 Fajron estingas akvo, pekon pardono
1072 %
1073 Falinton ĉiu atakas
1074 %
1075 Falis el mano -- prenu satano
1076 %
1077 Famo kredon allogas, sed tre ofte mensogas
1078 %
1079 Famo laŭte krias, ĉiuj ekscias
1080 %
1081 Famo ne flugas, se kaŭzo ne estas
1082 %
1083 Faras rabon kaj ŝtelon, por oferi al Dio kandelon
1084 %
1085 Fari al iu bonan lavon
1086 %
1087 Fari al iu predikon pri moroj
1088 %
1089 Fari al iu ursan kareson
1090 %
1091 Fari aplaŭdon sur la vangon
1092 %
1093 Fari el iu arkon
1094 %
1095 Fari el muŝo elefanton
1096 %
1097 Farita -- elstrekita
1098 %
1099 Farita ne refariĝos
1100 %
1101 Farita via faro, nun adiaŭ, mia kara
1102 %
1103 Faro farinton rekomendas
1104 %
1105 Faru hodiaŭ, kion vi povas -- morgaŭ vi eble okazon ne trovos
1106 %
1107 Faru vian aferon, Dio zorgos ceteron
1108 %
1109 Fasto kaj preĝo riĉecon ne donas
1110 %
1111 Feliĉo fierigas, malfeliĉo saĝigas
1112 %
1113 Feliĉo hodiaŭ karesas, morgaŭ forgesas
1114 %
1115 Feliĉo kaj riĉo envion elvokas
1116 %
1117 Feliĉo leĝon ne konas
1118 %
1119 Feliĉo leĝon ne obeas, subite naskiĝas, subite pereas
1120 %
1121 Feliĉo venas gute, malfeliĉo venas flue
1122 %
1123 Feliĉo vezike sin levas, sed baldaŭ falas kaj krevas
1124 %
1125 Feliĉon oni ne heredas nek cedas
1126 %
1127 Fendita ligno facile ekbrulas
1128 %
1129 Festeno kaj ĉaso kaj da ŝuldoj amaso
1130 %
1131 Festotaga laboro estas sen valoro
1132 %
1133 Fianĉiĝis -- por ĉiam ligiĝis
1134 %
1135 Fianĉiĝo ne estas edziĝo
1136 %
1137 Fianĉon de l' sorto difinitan forpelos nenia malhelpo
1138 %
1139 Fidanta al vorto atendas ĝis morto
1140 %
1141 Fiera mieno -- kapo malplena
1142 %
1143 Fiereco venas antaŭ la falo
1144 %
1145 Filo konfesis -- patro forgesis
1146 %
1147 Finita kaj glatigita
1148 %
1149 Fino bona, ĉio bona
1150 %
1151 Fiŝo granda naĝas profunde
1152 %
1153 Fiŝo ne iras, sed hoko ĝin tiras
1154 %
1155 Fiŝo pli granda malgrandan englutas
1156 %
1157 Fiŝo scias pri naĝo ankaŭ sen via saĝo
1158 %
1159 Fiŝo sen vino estas veneno
1160 %
1161 Fiŝo serĉas dronon, homo serĉas bonon
1162 %
1163 Fiŝo serĉas profundon, homo serĉas abundon
1164 %
1165 Fiŝo volas naĝi
1166 %
1167 Flamiĝema kiel ligno rezina
1168 %
1169 Fleksu arbon dum ĝia juneco
1170 %
1171 Flugema kiel vento
1172 %
1173 Fluidaĵo sen difino, nek vinagro nek vino
1174 %
1175 Fluis sur lipoj, sed en buŝon ne trafis
1176 %
1177 For de l' okuloj, for de la koro
1178 %
1179 For el la manoj -- for el kalkulo
1180 %
1181 For konscienco, venos potenco
1182 %
1183 For! Forigu lin
1184 %
1185 Fordoni anseron, por ricevi paseron
1186 %
1187 Fordormi la okazon
1188 %
1189 Foresto de ofendo estas plej bona defendo
1190 %
1191 Forfluu infano kune kun la bano
1192 %
1193 Forĝu feron dum ĝi estas varmega
1194 %
1195 Foriris bovido, revenis bovo
1196 %
1197 Formanĝis en merkredo, ne serĉu en vendredo
1198 %
1199 Formeti en arĥivon
1200 %
1201 Formeti ĝis la grekaj kalendoj
1202 %
1203 Formeti la aferon en la keston de forgeso
1204 %
1205 Forportu vian pakaĵon kaj havaĵon
1206 %
1207 Forsavis sian korpon kaj animon
1208 %
1209 Forte sidas, kiu Dion fidas
1210 %
1211 Fortoj leporaj, kaj kapricoj sinjoraj
1212 %
1213 Forveturis azenido kaj revenis azeno
1214 %
1215 Forveturis malsaĝa, revenis nur pli aĝa
1216 %
1217 France saĝa, angle sovaĝa
1218 %
1219 Fremda animo estas abismo sen limo
1220 %
1221 Fremda doloro ne kondukas al ploro
1222 %
1223 Fremda korpo ne doloras
1224 %
1225 Fremda malfeliĉo instruas
1226 %
1227 Fremda manĝo havas bonan guston
1228 %
1229 Fremda medito estas kaŝita
1230 %
1231 Fremda mizero -- ridinda afero
1232 %
1233 Fremda mizero ne estas sufero
1234 %
1235 Fremda spesmilo estas sen utilo
1236 %
1237 Fremdan dorson bastoni -- ankaŭ sian doni
1238 %
1239 Fremdan vundon kaŝas vesto
1240 %
1241 Fremdlando objekton por speso donas, sed por ĝin venigi, oni spesmilon bezonas
1242 %
1243 Frosto lin atakis
1244 %
1245 Frue leviĝu kaj frue edziĝu
1246 %
1247 Frukto malpermesita estas plej bongusta
1248 %
1249 Fungon englutis
1250 %
1251 Gardatan ŝafon eĉ lupo timas
1252 %
1253 Gardu kandelon por la nokto
1254 %
1255 Gardu min Dio kontraŭ amikoj, kontraŭ malamikoj mi gardos min mem
1256 %
1257 Gardu vin du baroj: lipoj kaj dentaroj
1258 %
1259 Gast' en tempo malĝusta estas ŝtono sur brusto
1260 %
1261 Gasto havas akrajn okulojn
1262 %
1263 Gasto kiel fiŝo baldaŭ fariĝas malfreŝa
1264 %
1265 Gasto sen avizo estas agrabla surprizo
1266 %
1267 Gasto tro petata foriras malsata
1268 %
1269 Geamantoj sin pikas
1270 %
1271 Geedzoj en paco vivas en reĝa palaco
1272 %
1273 Granda doto kaj oro, sed mankas la koro
1274 %
1275 Granda estas la mondo, sed rifuĝon ne donas
1276 %
1277 Granda frakaso en malgranda glaso
1278 %
1279 Granda nubo, eta pluvo
1280 %
1281 Granda nubo, malgranda pluvo
1282 %
1283 Granda ofico -- grandaj zorgoj
1284 %
1285 Granda parolisto estas duba faristo
1286 %
1287 Granda parolisto, malgranda faristo
1288 %
1289 Granda parolo, sed malgranda volo
1290 %
1291 Granda ŝipo bezonas profundon
1292 %
1293 Granda telero, malplena kulero
1294 %
1295 Grandaj malbonoj -- grandaj rimedoj
1296 %
1297 Griza barbo saĝon ne atestas
1298 %
1299 Groŝo ŝparita neniam perdiĝas
1300 %
1301 Groŝon ŝtelis -- ho ŝtelisto! milojn ŝtelis -- financisto
1302 %
1303 Guto malgranda, sed ŝtonon ĝi boras
1304 %
1305 Ĝemu kaj ploru, sed ĝis fino laboru
1306 %
1307 Ĝentila kaj trankvila, kun koro el oro
1308 %
1309 Ĝi eĉ ne tuŝas lian orelon
1310 %
1311 Ĝi estas akvo al lia muelilo
1312 %
1313 Ĝi estas al li tre bonvena
1314 %
1315 Ĝi estas ankoraŭ birdo sur la tegmento
1316 %
1317 Ĝi estas ankoraŭ malproksime en la kampo
1318 %
1319 Ĝi estas ankoraŭ pasero en aero
1320 %
1321 Ĝi estas ankoraŭ vortoj de orakolo
1322 %
1323 Ĝi estas kiel mustardo post la manĝo
1324 %
1325 Ĝi estas malpaco pri la reĝa palaco
1326 %
1327 Ĝi estas mustardo post la manĝo
1328 %
1329 Ĝi estas nek lakto, nek selakto
1330 %
1331 Ĝi estas nek viando, nek fiŝo
1332 %
1333 Ĝi estas por mi ĥina scienco
1334 %
1335 Ĝi estas por mi makulo en la okulo
1336 %
1337 Ĝi estas por mi volapukaĵo
1338 %
1339 Ĝi estu por vi al sano
1340 %
1341 Ĝi fariĝis por mi osto en la gorĝo
1342 %
1343 Ĝi glitas de li kiel pizo de muro
1344 %
1345 Ĝi havas ankoraŭ signon de demando
1346 %
1347 Ĝi helpos kiel hirud' al mortinto
1348 %
1349 Ĝi iris al li preter la buŝon
1350 %
1351 Ĝi jam staras al mi en la gorĝo
1352 %
1353 Ĝi ne eliris ankoraŭ el malproksima nebulo
1354 %
1355 Ĝi ne estas tiel facila, kiel laboro argila
1356 %
1357 Ĝi staras ankoraŭ malproksime en la kampo
1358 %
1359 Ĝi tuŝas lin, kiel akvo anseron
1360 %
1361 Ĝibulo ĝis morto restos ĝibulo
1362 %
1363 Ĝis la edziĝo ĝi resaniĝos
1364 %
1365 Ĝis la edziĝo venos resaniĝo
1366 %
1367 Ĝoju kaj festenu, sed malriĉulojn subtenu
1368 %
1369 Ĝustatempa vorto estas granda forto
1370 %
1371 Hakado de ligno donas lignerojn
1372 %
1373 Hakilo estas tranĉa, sed ne cedas la branĉo
1374 %
1375 Hako post hako estas la plej efika atako
1376 %
1377 Havi ĉe iu krediton kaj meriton
1378 %
1379 Havi iom da vaporo en la kapo
1380 %
1381 Havi la ĉefan voĉon
1382 %
1383 Havi la orelojn sur ĝusta loko
1384 %
1385 Havi larĝan konsciencon
1386 %
1387 Havi malprofiton
1388 %
1389 Havi orelojn sur ĝusta loko
1390 %
1391 Havi varman lokon
1392 %
1393 Havi vinagron en la mieno
1394 %
1395 Havu poton malgrandan, sed mem estu granda
1396 %
1397 Hazardo estas malbona gardo
1398 %
1399 Hejma dometo estas kiel patrineto
1400 %
1401 Helpas krako kontraŭ atako
1402 %
1403 Ho ve
1404 %
1405 Hodiaŭ al mi, morgaŭ al vi
1406 %
1407 Hodiaŭ festene, morgaŭ malplene
1408 %
1409 Hodiaŭ forto, morgaŭ morto
1410 %
1411 Hodiaŭ pagi vi devas, morgaŭ kredite ricevos
1412 %
1413 Hodiaŭ supre, morgaŭ malsupre
1414 %
1415 Hoko eksaltis, afero haltis
1416 %
1417 Hom' malesperas, Dio aperas
1418 %
1419 Homo bagatelema
1420 %
1421 Homo esperas, morto aperas
1422 %
1423 Homo fidas, feliĉo decidas
1424 %
1425 Homo lernas la tutan vivon
1426 %
1427 Homo pafas, Dio trafas
1428 %
1429 Homo proponas, Dio disponas
1430 %
1431 Homo senpeka neniam ekzistis
1432 %
1433 Honoro ne donas, kion stomako bezonas
1434 %
1435 Horo matena estas horo bena
1436 %
1437 Hunda vivo
1438 %
1439 Hundo bojas la vojon, vento portas la bojon
1440 %
1441 Hundo bojas, homo vojas
1442 %
1443 Hundo bojas, pasanto vojas
1444 %
1445 Hundo bonrasa estas bona por ĉaso
1446 %
1447 Hundo povas boji eĉ kontraŭ la reĝo
1448 %
1449 Iafoje oni devas okulon fermeti
1450 %
1451 Iele, iome, duone malbone
1452 %
1453 Ili estas en akordo, kiel peto kaj mordo
1454 %
1455 Ili vivas per unu animo en du korpoj
1456 %
1457 Ilo el oro taŭgas por ĉiu laboro
1458 %
1459 Imiti grandsinjoron -- perdi baldaŭ la oron
1460 %
1461 Infana inklino restas ĝis la fino
1462 %
1463 Infano ne krias, patrino ne scias
1464 %
1465 Infano ŝtelas ovon, grandaĝulo ŝtelas bovon
1466 %
1467 Infanoj kaj fiŝoj voĉon ne havas
1468 %
1469 Infanon malbonigas ne petolado, sed malbona kamarado
1470 %
1471 Instruas mizero manĝi panon sen butero
1472 %
1473 Insulto ne algluiĝas
1474 %
1475 Inter faro kaj rakonto staras meze granda monto
1476 %
1477 Inter fremdaj ŝi estas edzino-anĝelo, kun la edzo ŝi estas demono kruela
1478 %
1479 Inter generaloj parolu pri bataloj
1480 %
1481 Inter kornikoj ne konvenas predikoj
1482 %
1483 Inter la blinduloj reĝas la strabuloj
1484 %
1485 Inter la mano ĝis la buŝo ofte disverŝiĝas la supo
1486 %
1487 Inter lupoj kriu lupe
1488 %
1489 Inter miaj muroj estu miaj plezuroj
1490 %
1491 Inter pokalo kaj lipoj povas multe okazi
1492 %
1493 Interkonsento estas pli bona ol mono
1494 %
1495 Iom da malvero ne estas danĝero
1496 %
1497 Iras ĉiu kruro laŭ sia plezuro
1498 %
1499 Iri for en bona hor'
1500 %
1501 Jen havu
1502 %
1503 Jen kiaj ni estas
1504 %
1505 Jen staras la bovoj antaŭ la monto
1506 %
1507 Ju cerbo pli prudenta, des lango pli silenta
1508 %
1509 Ju disputo pli forta, des pli multaj la vortoj
1510 %
1511 Ju homo pli fiera, des puno pli severa
1512 %
1513 Ju laboro pli publika, des pli granda la kritiko
1514 %
1515 Ju pli da aĉetantoj, des pli alta la prezo
1516 %
1517 Ju pli da babilado, des pli da pekado
1518 %
1519 Ju pli da bruo, des malpli da ĝuo
1520 %
1521 Ju pli da donoj, des pli da amikoj
1522 %
1523 Ju pli da havo, des pli da pravo
1524 %
1525 Ju pli da honoro, des pli da laboro
1526 %
1527 Ju pli da ĵuroj, des pli da suspekto
1528 %
1529 Ju pli frue, des pli certe -- ju pli volonte, des pli lerte
1530 %
1531 Ju pli granda bezono, des pli granda la prezo
1532 %
1533 Ju pli granda la deziro, des pli kara la akiro
1534 %
1535 Ju pli la infanoj bezonas, des pli Dio al vi donas
1536 %
1537 Ju pli malproksimen la vojo, des pli da larmoj
1538 %
1539 Ju pli oni babilas, des pli oni al si malutilas
1540 %
1541 Ju pli oni posedas, des pli oni avidas
1542 %
1543 Ju pli precizaj la kalkuloj, des pli fortika la amikeco
1544 %
1545 Jugo propravola ne estas malmola
1546 %
1547 Juĝanto decidas, kiel li vidas
1548 %
1549 Juĝanto devas havi du orelojn
1550 %
1551 Juĝo komencita paciĝon ne malhelpas
1552 %
1553 Juku la haŭto, sed ne sur mia korpo
1554 %
1555 Juneco petolis, maljuneco malsatos
1556 %
1557 Ĵeti bastonon en la radon
1558 %
1559 Ĵeti perlojn antaŭ la porkojn
1560 %
1561 Ĵeti polvon en la okulojn
1562 %
1563 Ĵuri kaj reĵuri
1564 %
1565 Ĵuri per la barbo de l' profeto
1566 %
1567 Kaldrono ridas pri poto kaj mem estas kota
1568 %
1569 Kalkuli muŝojn
1570 %
1571 Kalumniante konstante, oni eĉ anĝelon nigrigas
1572 %
1573 Kapo estas por tio, ke ĝi zorgu pri ĉio
1574 %
1575 Kapo kun herbo, sen guto da cerbo
1576 %
1577 Kapo majesta, sed cerbo modesta
1578 %
1579 Kapo malsaĝa ne griziĝas nek kalviĝas
1580 %
1581 Kapo pekas, piedoj suferas
1582 %
1583 Kapoj diferencas, kranioj egalas
1584 %
1585 Kaprica fianĉino restos eterne fraŭlino
1586 %
1587 Kapricoj de grandsinjoroj kaj multego da kreditoroj
1588 %
1589 Kaptu lin kiel forflugintan venton
1590 %
1591 Kapuĉo monaĥon ne faras
1592 %
1593 Kara estas dono en minuto de bezono
1594 %
1595 Kara estas ovo, kiam venas la Pasko
1596 %
1597 Karaktero olea
1598 %
1599 Karakteron al kanto donas la tono
1600 %
1601 Karesi al iu la barbon
1602 %
1603 Karesi kontraŭ la haroj
1604 %
1605 Kastel' en aero -- malsato sur tero
1606 %
1607 Kaŝu kiom vi povos, mensogo sin elŝovos
1608 %
1609 Kaŝu malbenon kaj faru bonan mienon
1610 %
1611 Ke la lup' estu sata, kaj la ŝaf' ne tuŝata
1612 %
1613 Kelktempa ĉeso ne estas forgeso
1614 %
1615 Kia ago, tia pago
1616 %
1617 Kia demando, tia respondo
1618 %
1619 Kia domaĝo
1620 %
1621 Kia drapo, tia vesto
1622 %
1623 Kia estas la homo, tia estas lia nomo
1624 %
1625 Kia estas via laboro, tia estas via valoro
1626 %
1627 Kia fripono, tia bastono
1628 %
1629 Kia greno, tia pano
1630 %
1631 Kia la birdo, tia la kaĝo
1632 %
1633 Kia la homo, tia lia nomo
1634 %
1635 Kia la kapo, tia la ĉapo
1636 %
1637 Kia la poto, tia la kovrilo
1638 %
1639 Kia la semo, tia la rikolto
1640 %
1641 Kia naskiĝis, tia grandiĝis
1642 %
1643 Kia naskinto, tiaj naskitoj
1644 %
1645 Kia oni vin vidas, tia oni vin taksas
1646 %
1647 Kia pago, tia ago
1648 %
1649 Kia paroĥestro, tia paroĥo
1650 %
1651 Kia patrino, tia filino
1652 %
1653 Kia regalato, tia regalado
1654 %
1655 Kia reganto, tia servanto
1656 %
1657 Kia sono, tia resono
1658 %
1659 Kia sufloro, tia aktoro
1660 %
1661 Kia vivo, tia morto
1662 %
1663 Kiaj kolegoj, tiaj kutimoj
1664 %
1665 Kiam filino edziniĝis, multaj fianĉoj troviĝas
1666 %
1667 Kiam filino edziniĝis, multaj fianĉoj troviĝis
1668 %
1669 Kiam forto ordonas, leĝo pardonas
1670 %
1671 Kiam fratoj batalas, fremdulo ne eniĝu
1672 %
1673 Kiam havo malaperis, saĝo aperis
1674 %
1675 Kiam kato jam formanĝis, forpelado ne helpos
1676 %
1677 Kiam kato promenas, la musoj festenas
1678 %
1679 Kiam kreskas honoro, kreskas humoro
1680 %
1681 Kiam nokto vualas, ĉiuj koloroj egalas
1682 %
1683 Kiam pasanto jam trinkis, li la puton insultas
1684 %
1685 Kiam pasis la aĝo, aperas la saĝo
1686 %
1687 Kiam sako mizeras, amo malaperas
1688 %
1689 Kiam vorto eliris, vi ĝin jam ne retiros
1690 %
1691 Kie ajn rano iras, ĝi ĉiam marĉon sopiras
1692 %
1693 Kie dento doloras, tien iras la lango
1694 %
1695 Kie diablo ne povas, tien virinon li ŝovas
1696 %
1697 Kie estas harmonio, estas beno de Dio
1698 %
1699 Kie estas mielo, tie muŝoj ne mankas
1700 %
1701 Kie estas pano, ne mankas panpecetoj
1702 %
1703 Kie estas sufero, estas ankaŭ espero
1704 %
1705 Kie fumo leviĝas, tie fajro troviĝas
1706 %
1707 Kie jukas, tie ni gratas
1708 %
1709 Kie ĵuron vi aŭdas, malbonon suspektu
1710 %
1711 Kie lumo ekzistas, ankaŭ ombro troviĝas
1712 %
1713 Kie maldike, tie rompiĝas
1714 %
1715 Kie mi disponas, tie mi ordonas
1716 %
1717 Kie minaco, tie malpaco
1718 %
1719 Kie ne estas konsileble, tie ne estas helpeble
1720 %
1721 Kie pano estas, tie musoj ne mankas
1722 %
1723 Kie regas konkordo, regas ordo
1724 %
1725 Kie regas la forto, tie rajto silentas
1726 %
1727 Kie regas virino, malbona estas la fino
1728 %
1729 Kie sklav' regadon havas, tie mastro baldaŭ sklavas
1730 %
1731 Kie timo, tie honto
1732 %
1733 Kiel akirite, tiel perdite
1734 %
1735 Kiel li meritis, tiel li profitis
1736 %
1737 Kiel oni sternas, tiel oni dormas
1738 %
1739 Kiel oni vin taksas, tiel oni vin regalas
1740 %
1741 Kiel oni vin vidas, tiel oni vin taksas
1742 %
1743 Kiel oni, tiel ĉe ni
1744 %
1745 Kien ajn mi pafas, ĉio maltrafas
1746 %
1747 Kien kudrilo iras, tien fadenon ĝi tiras
1748 %
1749 Kien vi vin turnos, ĉie malbone
1750 %
1751 Kies gasto mi estas, ties feston mi festas
1752 %
1753 Kio akorde ne sonas, tio rimon ne donas
1754 %
1755 Kio al mi sonis, tion mi resonas
1756 %
1757 Kio al unu donas forton, al alia donas morton
1758 %
1759 Kio aliloke promenos, al ni ankaŭ ĝi venos
1760 %
1761 Kio bone aspektas, tion ĉiu elektas
1762 %
1763 Kio doloras, pri tio ni ploras
1764 %
1765 Kio el la dentoj elsaltas, en la lipoj ne haltas
1766 %
1767 Kio en koro sidas, la vizaĝo perfidas
1768 %
1769 Kio en la kapo, tio sur la lango
1770 %
1771 Kio estas bona por vi, estas bona por mi
1772 %
1773 Kio estas farita, estas sankciita
1774 %
1775 Kio estas lernita, ne estas perdita
1776 %
1777 Kio estis kaj pasis, tion tempo frakasis
1778 %
1779 Kio fariĝis, jam ne refariĝos
1780 %
1781 Kio iras el koro, venas al koro
1782 %
1783 Kio komenciĝis, tio ankaŭ finiĝos
1784 %
1785 Kio konvenas al sciuro, ne konvenas al vulturo
1786 %
1787 Kio kostas malmulte, kostas plej kare
1788 %
1789 Kio mem ne venas, li per la dentoj ĝin prenas
1790 %
1791 Kio mia, tio bona
1792 %
1793 Kio min ne tuŝas, kuŝu kiel kuŝas
1794 %
1795 Kio multe kostas, multe valoras
1796 %
1797 Kio pasis, ne revenos
1798 %
1799 Kio pasis, nin forlasis
1800 %
1801 Kio post la montoj kuŝas, tio nin neniom tuŝas
1802 %
1803 Kio servas por ĉio, taŭgas por nenio
1804 %
1805 Kio taŭgas por somero, ne taŭgas por vintro
1806 %
1807 Kio tra l' dentoj travenis, tion la lipoj ne retenos
1808 %
1809 Kio tro ripozas, baldaŭ almozas
1810 %
1811 Kio vendiĝas kaŝite, vendiĝas plej profite
1812 %
1813 Kiom ajn oni penas, per forto plaĉo ne venas
1814 %
1815 Kiom ajn vi penos, nenio elvenos
1816 %
1817 Kiom da homoj, tiom da gustoj
1818 %
1819 Kiom da juĝantoj, tiom da juĝoj
1820 %
1821 Kiom da kapoj, tiom da opinioj
1822 %
1823 Kiom da koroj, tiom da voloj
1824 %
1825 Kiom la koro deziras
1826 %
1827 Kion Dio ne donis, perforte ne postulu
1828 %
1829 Kion Dio ne donis, tion perforte ne serĉu
1830 %
1831 Kion fari? Kion jaroj ne donis, ofte minuto alportas
1832 %
1833 Kion koro portas, vizaĝo raportas
1834 %
1835 Kion koro sentas, lango prezentas
1836 %
1837 Kion leĝo malpermesas, tio plaĉi ne ĉesas
1838 %
1839 Kion mem mi faras, tion ĉie mi flaras
1840 %
1841 Kion mi ne scias, tion mi ne envias
1842 %
1843 Kion mi ne sentas, pri tio mi silentas
1844 %
1845 Kion mi povas, tion mi elŝovas
1846 %
1847 Kion ni havas, por ni ne valoras -- kiam ni ĝin perdis, ni ploras
1848 %
1849 Kion ni vere bezonas, Dio ĝin donas
1850 %
1851 Kion oni volas, tion oni povas
1852 %
1853 Kion Parizo aplaŭdas, Berlino mallaŭdas
1854 %
1855 Kion rajtas leono, ne rajtas azeno
1856 %
1857 Kion saĝulo ne komprenas, ofte malsaĝa divenas
1858 %
1859 Kion sobreco deziras, ebrieco ĝin diras
1860 %
1861 Kion vi ne perdis, tion ne serĉu
1862 %
1863 Kion vi pripenas, tio al vi venas
1864 %
1865 Kion vi semas, tion vi rikoltos
1866 %
1867 Kiso antaŭ amaso estas kiso de Judaso
1868 %
1869 Kiso malsincera estas danĝera
1870 %
1871 Kiso publika estas kiso malamika
1872 %
1873 Kiu agas afable, vivas agrable
1874 %
1875 Kiu akceptas donacon, perdas la pacon
1876 %
1877 Kiu akvon evitas, droni ne timas
1878 %
1879 Kiu amas ĝuon, amu ankaŭ enuon
1880 %
1881 Kiu amas honoron, amu laboron
1882 %
1883 Kiu amas la liton, ne akiros profiton
1884 %
1885 Kiu amas okulaĉi, ne havas kion maĉi
1886 %
1887 Kiu aŭdis unuan, ankaŭ aŭdu la duan
1888 %
1889 Kiu aŭskultas, kie li ne devas, tiu aŭdas, kion li ne revas
1890 %
1891 Kiu avidas pli bonan, perdas plej bezonan
1892 %
1893 Kiu batas edzinon, tiu vundas sin mem
1894 %
1895 Kiu bati deziras, trovas bastonon
1896 %
1897 Kiu bojas, ne mordas
1898 %
1899 Kiu bone agas, timi ne bezonas
1900 %
1901 Kiu bone sidas, tiu lokon ne ŝanĝu
1902 %
1903 Kiu bone ŝmiras, bone veturas
1904 %
1905 Kiu cedas al sia infano, ĝin pereigas per propra mano
1906 %
1907 Kiu ĉasas du leporojn, kaptas neniun
1908 %
1909 Kiu ĉe l' vojo konstruas, tiun ĉiu instruas
1910 %
1911 Kiu ĉion formanĝis en tago, malsatos vespere
1912 %
1913 Kiu ĉion senpripense parolas, aŭdos tion, kion li ne volas
1914 %
1915 Kiu demandas, tiu ne eraras
1916 %
1917 Kiu devas, tiu elekti ne povas
1918 %
1919 Kiu devas, tiu povas
1920 %
1921 Kiu diras la veron, havas suferon
1922 %
1923 Kiu domaĝas groŝon, perdas la tutan poŝon
1924 %
1925 Kiu donacon prenas, tiu sin katenas
1926 %
1927 Kiu donas rapide, donas duoble
1928 %
1929 Kiu donis garantion, tiu pagu la ŝuldon
1930 %
1931 Kiu dormas longe, vivas mallonge
1932 %
1933 Kiu edziĝas, tiu ŝanĝiĝas
1934 %
1935 Kiu elektas tro multe, ricevas nenion
1936 %
1937 Kiu entreprenis, tiu sin tenu
1938 %
1939 Kiu flatas al ĉiu, plaĉas al neniu
1940 %
1941 Kiu forton ne havas, ĉiam malpravas
1942 %
1943 Kiu fosas sub alia, falos mem en la foson
1944 %
1945 Kiu frapas, al tiu oni malfermas
1946 %
1947 Kiu fremdan avidas, propran forperdas
1948 %
1949 Kiu frue leviĝas, facile riĉiĝas
1950 %
1951 Kiu garantias, trankvilon ne scias
1952 %
1953 Kiu glutis tro multe, tiu agas tro stulte
1954 %
1955 Kiu groŝon ne honoras, eĉ duongroŝon ne valoras
1956 %
1957 Kiu groŝon ne respektas, riĉecon ne kolektas
1958 %
1959 Kiu havas abelojn, havas mielon
1960 %
1961 Kiu havas bonan najbaron, havas bonan tagon
1962 %
1963 Kiu havas forton, havas rajton
1964 %
1965 Kiu havas la forton, havas la rajton
1966 %
1967 Kiu havas malican celon, ofte perdas sian propran felon
1968 %
1969 Kiu havas nenion, estas nenio
1970 %
1971 Kiu havas oron, havas honoron
1972 %
1973 Kiu hontas nenion, ne timas Dion
1974 %
1975 Kiu hundon mian batas, min mem ne tre ŝatas
1976 %
1977 Kiu iras sperte, iras certe
1978 %
1979 Kiu iras trankvile, iras facile
1980 %
1981 Kiu jam havas, tiu pravas
1982 %
1983 Kiu kaĉon aranĝas, tiu ĝin manĝas
1984 %
1985 Kiu kaĉon kuiris, tiu ĝin manĝu
1986 %
1987 Kiu kapon posedas, kombilon jam trovos
1988 %
1989 Kiu kaptas tro vaste, konservas malmulte
1990 %
1991 Kiu koleras, tiu ne prosperas
1992 %
1993 Kiu koleras, tiu perdas
1994 %
1995 Kiu komencas juĝon, iras sub jugon
1996 %
1997 Kiu komencas tro frue, finas malfrue
1998 %
1999 Kiu komencis kuiri, ne forkuru de l' fajro
2000 %
2001 Kiu konsilas kaj rezonas, tiu helpon ne donas
2002 %
2003 Kiu konstante lokon ŝanĝas, neniam sin aranĝas
2004 %
2005 Kiu kritikas kuraĝe, mem agas malsaĝe
2006 %
2007 Kiu kuraĝe aliras, facile akiras
2008 %
2009 Kiu kutimis ĉion juĝi, nenie povas rifuĝi
2010 %
2011 Kiu laboras kaj deziras, tiu akiras -- kiu mem ne penas, nenio al li venas
2012 %
2013 Kiu laboron evitas, bonon ne vidas
2014 %
2015 Kiu langon ne tenas, mem sin malbenas
2016 %
2017 Kiu leviĝis fiere, baldaŭ falos al tero
2018 %
2019 Kiu levis la piedon, devas ekpaŝi
2020 %
2021 Kiu lin tuŝas, tiu lin sentas
2022 %
2023 Kiu ludas kun koto, malpurigas la manojn
2024 %
2025 Kiu lupo naskiĝis, vulpo ne fariĝos
2026 %
2027 Kiu malmulte deziras, feliĉon akiras
2028 %
2029 Kiu malmulton ne ŝatas, multon ne meritas
2030 %
2031 Kiu manĝon al mi donas, tiu al mi ordonas
2032 %
2033 Kiu mem sin adoras, nenion valoras
2034 %
2035 Kiu mem sin gloras, malbone odoras
2036 %
2037 Kiu mem sin laŭdas, tiun neniu aplaŭdas
2038 %
2039 Kiu mensogas kutime, mensogas sentime
2040 %
2041 Kiu mensogis per unu vorto, ne trovos kredon ĝis la morto
2042 %
2043 Kiu metion disponas, mizeron ne konas
2044 %
2045 Kiu minacas, tiu avertas
2046 %
2047 Kiu mizeron ne havis, mizeron ne konas
2048 %
2049 Kiu mordi ne povas, kisi ekprovas
2050 %
2051 Kiu multe babilas, al si mem malutilas
2052 %
2053 Kiu multe babilas, pensas malmulte
2054 %
2055 Kiu multe minacas, ne estas danĝera
2056 %
2057 Kiu multe parolas, malamikon konsolas
2058 %
2059 Kiu multe parolas, ne multe faras
2060 %
2061 Kiu multe profitas, ankaŭ perdon ne evitas
2062 %
2063 Kiu multon deziras, nenion akiras
2064 %
2065 Kiu naskiĝis sciuro, ne fariĝos vulturo
2066 %
2067 Kiu ne akiras, kiam li povas, tiu poste deziras, sed jam ne retrovas
2068 %
2069 Kiu ne atentas la "se", tiu sentas la "ve"
2070 %
2071 Kiu ne estis kaporalo, ne estos generalo
2072 %
2073 Kiu ne konfidas, tiu ne bedaŭras
2074 %
2075 Kiu ne krimas, tiu ne timas
2076 %
2077 Kiu ne mensogas, tiu ne vendas
2078 %
2079 Kiu ne pekis, kiu ne eraris? Kiu ne petas, tiu ne ricevas
2080 %
2081 Kiu ne riskas, tiu ne gajnas
2082 %
2083 Kiu ne riskas, tiu ne havas
2084 %
2085 Kiu nenion valoras, plej multe sin gloras
2086 %
2087 Kiu neniun savis, malamikojn ne havas
2088 %
2089 Kiu neniun savis, malamikon ne havas
2090 %
2091 Kiu okazon forŝovas, ĝin jam ne retrovas
2092 %
2093 Kiu panon donas, malsaton ne konas
2094 %
2095 Kiu pekis, tiu pagas
2096 %
2097 Kiu perdis la kapon, ne bezonas jam ĉapon
2098 %
2099 Kiu pli frue venas, pli bonan lokon prenas
2100 %
2101 Kiu pli frue venas, pli frue muelas
2102 %
2103 Kiu por ĉiuj laboras, pri si mem ne memoras
2104 %
2105 Kiu povas antaŭvidi
2106 %
2107 Kiu pri ŝtelo silentas, tiu ŝtelon konsentas
2108 %
2109 Kiu promesojn faras, tiu ne avaras
2110 %
2111 Kiu prudenton ne havas, tiun saĝo ne savas
2112 %
2113 Kiu rabi eliras, ofte nuda revenas
2114 %
2115 Kiu regalas per ŝtonoj, tiun oni dankas per bastonoj
2116 %
2117 Kiu resonis, tiu sin donis
2118 %
2119 Kiu riĉiĝas, tiu fieriĝas
2120 %
2121 Kiu rigardas ĉielon, maltrafas sian celon
2122 %
2123 Kiu ripetas abunde, lernas plej funde
2124 %
2125 Kiu rompis la glason, ordigu la kason
2126 %
2127 Kiu rompis, tiu pagu
2128 %
2129 Kiu saĝon ne havas, Dio lin savas
2130 %
2131 Kiu semas venton, rikoltos fulmotondron
2132 %
2133 Kiu sentas -- ploras, kiu vidas -- nur ridas
2134 %
2135 Kiu serĉas marcipanon, perdas sian panon
2136 %
2137 Kiu servas al ĉiu, al si mem malutilas
2138 %
2139 Kiu sian langon katenas, Dio lin benas
2140 %
2141 Kiu sin enjungis, devas tiri
2142 %
2143 Kiu sin gardas, tiu sin savas
2144 %
2145 Kiu speson ne tenas, tiu al spesmilo ne venas
2146 %
2147 Kiu supren kraĉon ĵetas, sian barbon al ĝi submetas
2148 %
2149 Kiu ŝteliston regalas, mem ŝteliston egalas
2150 %
2151 Kiu ŝuldojn estingas, riĉecon atingas
2152 %
2153 Kiu ŝvitas, tiu profitas
2154 %
2155 Kiu timas bestaron, ne iru arbaron
2156 %
2157 Kiu trans muro aŭskultas, tiun la muro insultas
2158 %
2159 Kiu tro alte svingas, nenion atingas
2160 %
2161 Kiu tro alten rigardon direktas, tiu tre baldaŭ okulojn difektas
2162 %
2163 Kiu tro bezonas, tiu leĝon ne konas
2164 %
2165 Kiu tro forte la manon svingas, nenion atingas
2166 %
2167 Kiu tro multe deziras, nenion akiras
2168 %
2169 Kiu tro pelas, nur malakcelas
2170 %
2171 Kiu tro rapide saltas, tiu baldaŭ haltas
2172 %
2173 Kiu tro sin pravigas, tiu mem sin kulpigas
2174 %
2175 Kiu venas plej frue, sidas plej ĝue
2176 %
2177 Kiu venis post la manĝo, restas sen manĝo
2178 %
2179 Kiu venis unue, muelas pli frue
2180 %
2181 Kiu vivas sen kalkulo, baldaŭ estos almozulo
2182 %
2183 Kiu vivas trankvile, vivas facile
2184 %
2185 Kiu vivos, tiu vidos
2186 %
2187 Kiu volas komerci, tiu saĝon bezonas
2188 %
2189 Kiu volas mensogi, devas bone memori
2190 %
2191 Kiu volas panon, ne dorlotu la manon
2192 %
2193 Kiun favoras la sorto, por tiu eĉ koko estas ovoporta
2194 %
2195 Kiun feliĉo subtenas, al tiu mem ĉio venas
2196 %
2197 Kiun la sorto karesas, al tiu ĉio sukcesas
2198 %
2199 Kiun la sorto karesos, tiu sukcesos
2200 %
2201 Kiun malĝojo ne turmentis, tiu ĝojon ne sentas
2202 %
2203 Kiun reĝo protektas, tiun ministro elektas
2204 %
2205 Kiun vesto ornamas, tiun homoj ekamas
2206 %
2207 Klopodi pri ĉies favoro estas pleje malsaĝa laboro
2208 %
2209 Klopodi sen limo per korpo kaj animo
2210 %
2211 Klopodo estas kun mono, sed sen ĝi pli malbone
2212 %
2213 Knaba gusto kun forto daŭras ĝis la morto
2214 %
2215 Knabon senfortan ĉiuj batoj atingas
2216 %
2217 Koko krias fiere, sed ne danĝere
2218 %
2219 Kolera kiel cento da diabloj
2220 %
2221 Kolera kiel rabia hundo
2222 %
2223 Kolero montras malsaĝulon
2224 %
2225 Kolero pravecon ne donas
2226 %
2227 Komenca inklino daŭras ĝis la fino
2228 %
2229 Komenci de Adamo
2230 %
2231 Komenci per Dio kaj fini per diablo
2232 %
2233 Komenci per flato kaj fini per bato
2234 %
2235 Komenciĝis mizero, ĝi venas per pordo kaj fenestroj
2236 %
2237 Komenciĝis proceso, mono fluas sen ĉeso
2238 %
2239 Komenco Aprila -- trompo facila
2240 %
2241 Komenco bona -- laboro duona
2242 %
2243 Komercisto estas ĉasisto, li rigardas, kiu sin ne gardas
2244 %
2245 Komparo ne estas pruvo
2246 %
2247 Komplezema malsaĝulo estas pli danĝera ol malamiko
2248 %
2249 Konateco ne estas hereda
2250 %
2251 Konduki la dancojn
2252 %
2253 Konfido naskas konfidon
2254 %
2255 Konfidu, sed vidu
2256 %
2257 Koniĝas birdo laŭ flugo kaj homo laŭ ago
2258 %
2259 Koniĝas majstro laŭ sia verko
2260 %
2261 Konkordo malgrandaĵon kreskigas, malkonkordo grandaĵon ruinigas
2262 %
2263 Konscienco senmakula estas kuseno plej mola
2264 %
2265 Konscienco trankvila estas bona dormilo
2266 %
2267 Konsento konstruas, malpaco detruas
2268 %
2269 Konservas eĉ karbo la strukturon de l' arbo
2270 %
2271 Konsilojn ĉiu donas, sed ne kiam oni bezonas
2272 %
2273 Konsilu kiu povas
2274 %
2275 Konsoliĝas mizerulo, se li estas ne sola
2276 %
2277 Konstrui kastelojn en aero
2278 %
2279 Konstrui kastelon sur glacio
2280 %
2281 Konsumi sian antaŭan grason
2282 %
2283 Konsumi sian grenon antaŭ ĝia maturiĝo
2284 %
2285 Kontenteco estas pli bona ol riĉeco
2286 %
2287 Kontentigi ĉiujn eĉ anĝelo ne povas
2288 %
2289 Kontentigi la katon kaj kune la raton
2290 %
2291 Kontentulo estas pli feliĉa, ol homo plej riĉa
2292 %
2293 Kontraŭ bato senatenda ekzistas nenia defendo
2294 %
2295 Kontraŭ ĉiu malfacilo ekzistas konsilo
2296 %
2297 Kontraŭ ĉiu rimedo ekzistas rimedo
2298 %
2299 Kontraŭ ĉiu tedo ekzistas rimedo
2300 %
2301 Kontraŭ doloro helpas bona humoro
2302 %
2303 Kontraŭ faro farita ne helpas medito
2304 %
2305 Kontraŭ forta mano la leĝo estas vana
2306 %
2307 Kontraŭ homo fiera Dio estas severa
2308 %
2309 Kontraŭ kalumnio helpas nenio
2310 %
2311 Kontraŭ kalumnio ne povas batali eĉ dio
2312 %
2313 Kontraŭ lupo ne helpas kalkulo
2314 %
2315 Kontraŭ malfeliĉo ne defendas eĉ riĉo
2316 %
2317 Kontraŭ malfeliĉoj baro ne ekzistas
2318 %
2319 Kontraŭ muŝoj bravulo, kontraŭ homoj timulo
2320 %
2321 Kontraŭ neesto ne helpas protesto
2322 %
2323 Kontraŭ nehavo eĉ juĝo silentas
2324 %
2325 Kontraŭ peko batalu, sed pekanton ne tuŝu
2326 %
2327 Kontraŭ peko prediku, sed pekinton pardonu
2328 %
2329 Kontraŭ tuta kohorto eĉ Herkulo estas malforta
2330 %
2331 Kontraŭ vesto malbona konspiras ĉiu ŝtono
2332 %
2333 Kontraŭ volo de Dio helpos nenio
2334 %
2335 Kontraŭstari per ĉiuj fortoj
2336 %
2337 Konu nin, ŝatu nin
2338 %
2339 Korniko vundita propran voston timas
2340 %
2341 Koro pleniĝas -- lango moviĝas
2342 %
2343 Koro tro plena -- buŝo parolas
2344 %
2345 Korvo al korvo okulon ne pikas
2346 %
2347 Kovri la buŝon de sia konscienco
2348 %
2349 Kresko mamuta, sed saĝo liliputa
2350 %
2351 Krevis la vazo antaŭ la nazo
2352 %
2353 Krii el la tuta gorĝo
2354 %
2355 Kritiki estas facile, fari malfacile
2356 %
2357 Kriu eĉ raŭke, sed kanti ne ĉesu
2358 %
2359 Kudri per fluganta kudrilo
2360 %
2361 Kuiriston vaporo satigas
2362 %
2363 Kulo nenion valoras, sed ĝia piko doloras
2364 %
2365 Kun Dio vi iros ĉien, sen Dio nenien
2366 %
2367 Kun edzo plej malmola estas pli bone ol sola
2368 %
2369 Kun kiu vi festas, tia vi estas
2370 %
2371 Kun kiu vi kuniĝas, tia vi fariĝas
2372 %
2373 Kun konfido neniam rapidu
2374 %
2375 Kun la peko en mano
2376 %
2377 Kun sia tuta domo kaj havo
2378 %
2379 Kun sia tuta posedo kaj heredo
2380 %
2381 Kun urso promenu, sed pafilon prete tenu
2382 %
2383 Kun vero severa komercaĵo forvelkos
2384 %
2385 Kune kaptite, kune punite
2386 %
2387 Kuradi kiel venenita muso
2388 %
2389 Kuraĝa homo en sia domo
2390 %
2391 Kuraĝa mieno antaŭ propra kameno
2392 %
2393 Kuraĝe li staras, kiam muro lin baras
2394 %
2395 Kuraĝo ĉion atingas
2396 %
2397 Kurba estas la ligno, sed rekte ĝi brulas
2398 %
2399 Kurbiĝadi kiel diablo en akvo benita
2400 %
2401 Kurbiĝu hoko laŭ postuloj de l' loko
2402 %
2403 Kuri de sia propra korpo
2404 %
2405 Kutimo estas dua naturo
2406 %
2407 Kvalito bona ne bezonas admonon
2408 %
2409 Kvina rado ĉe veturado
2410 %
2411 Kvitiĝas servo per reservo
2412 %
2413 La "por" kaj la "kontraŭ"
2414 %
2415 La "tuj" de sinjoroj estas multe da horoj
2416 %
2417 La afero estas plenumita
2418 %
2419 La afero havas tempon
2420 %
2421 La afero malsukcesis
2422 %
2423 La afero ne brulas
2424 %
2425 La afero ne iras glate
2426 %
2427 La afero ne staras sur pinto de ponto
2428 %
2429 La afero ne urĝas
2430 %
2431 La dorm' estas bona, se mankas la mono
2432 %
2433 La enigmo simple solviĝas
2434 %
2435 La felo tanadon ne valoras
2436 %
2437 La fino kronas la verkon
2438 %
2439 La forestanto ĉiam estas malprava
2440 %
2441 La haroj disstariĝas
2442 %
2443 La haroj streĉiĝas
2444 %
2445 La ĵeto estas farita
2446 %
2447 La konscienco lin ne turmentas
2448 %
2449 La lango de virino estas ŝia glavo
2450 %
2451 La lastan el amaso atakas la hundo
2452 %
2453 La lipoj ne montru, kion manĝis la buŝo
2454 %
2455 La loto estas tirita
2456 %
2457 La ludo kandelon ne valoras
2458 %
2459 La lumo por vero ofte estas danĝero
2460 %
2461 La luno ne aŭskultas, kiam hundo ĝin insultas
2462 %
2463 La manĝota fiŝo estas ankoraŭ en la rivero
2464 %
2465 La mano lin jukas
2466 %
2467 La morto ne distingas, ĉiujn egale atingas
2468 %
2469 La morto ŝercon ne komprenas: oni ĝin vokas, ĝi venas
2470 %
2471 La muro havas orelojn
2472 %
2473 La parto plej vasta venos la lasta
2474 %
2475 La plej danĝera homo -- malbona in' en domo
2476 %
2477 La sama afero, sed kun la kapo al tero
2478 %
2479 La sigelo ankoraŭ ne estas metita
2480 %
2481 La tempo ĉiam malkaŝas la veron
2482 %
2483 La tempo venos, ni ĉion komprenos
2484 %
2485 La tuta ludo ne valoras kandelon
2486 %
2487 La unua trovita
2488 %
2489 La vivo staras sur la karto
2490 %
2491 Laboro donas bonstaton, mallaboro malsaton
2492 %
2493 Laboro finita -- ripozo merita
2494 %
2495 Laboro fortigas, ripozo putrigas
2496 %
2497 Laboro homon nutras, sen laboro li putras
2498 %
2499 Laboro kaj pacienco kondukas al potenco
2500 %
2501 Laboro kondukos al honoro kaj oro
2502 %
2503 Laboro lacigas, sed akiro ĝojigas
2504 %
2505 Laboro ne estas leporo -- ĝi haltos, ne forsaltos
2506 %
2507 Lang' estas mola kaj laŭvole petola
2508 %
2509 Langa vundo plej profunda
2510 %
2511 Lango miela, sed koro kruela
2512 %
2513 Lango nenion atingas, se ĝin saĝo ne svingas
2514 %
2515 Larmo virina baldaŭ sekiĝas
2516 %
2517 Larmoj pravecon ne pruvas
2518 %
2519 Larmoj ŝuldon ne pagas
2520 %
2521 Lasi fali la manojn
2522 %
2523 Laŭ ĉiuj leĝoj de la arto
2524 %
2525 Laŭ la agoj de l' homo estas lia nomo
2526 %
2527 Laŭ la frukto oni arbon ekkonas
2528 %
2529 Laŭdu belecon de l' maro, sed ĉe rando de arbaro
2530 %
2531 Laŭdu la maron, sed restu sur tero
2532 %
2533 Laŭdu tagon nur vespere
2534 %
2535 Leĝe kaj rajte
2536 %
2537 Leĝo estas bona, se advokato ĝin helpas
2538 %
2539 Leĝo estas cedema: kien vi deziras, ĝi iras
2540 %
2541 Leĝo malaperas, moro daŭras
2542 %
2543 Leĝo mallertulon ligas, lertulon fortigas
2544 %
2545 Leĝo pasintaĵon ne tuŝas
2546 %
2547 Leĝo valoras por poste, sed ne por antaŭe
2548 %
2549 Lernado havas maldolĉan radikon, sed bonan efikon
2550 %
2551 Lernado sen fruktoj ne restas
2552 %
2553 Lerneja sekreto ne iru al gazeto
2554 %
2555 Lernu juna -- vi scios maljuna
2556 %
2557 Lernu juna, por esti saĝa maljuna
2558 %
2559 Lerteco sorĉon ne bezonas
2560 %
2561 Leviĝu kun la suno, edziĝu dum juna
2562 %
2563 Li atendas kaj plendas kaj denove atendas
2564 %
2565 Li atendas, ke la okazo venu al lia nazo
2566 %
2567 Li bruligis al si la lipharojn
2568 %
2569 Li dentojn prunti ne bezonas
2570 %
2571 Li diris adiaŭ al la mondo surtera
2572 %
2573 Li donas peceton da pano kaj bategon per mano
2574 %
2575 Li eĉ el sablo vipojn tordas
2576 %
2577 Li ekscitiĝas kiel bolanta lakto
2578 %
2579 Li esploris iom la fundon de la glaso
2580 %
2581 Li estas bravulo en sia angulo
2582 %
2583 Li estas en acida humoro
2584 %
2585 Li estas en klopodoj de l' kapo ĝis piedoj
2586 %
2587 Li estas flamiĝema kiel rezina ligno
2588 %
2589 Li estas frotita kaj polurita
2590 %
2591 Li estas homo sperta kaj lerta
2592 %
2593 Li estas kompetenta, kiel besto pri arĝento
2594 %
2595 Li estas la portreto de sia patro
2596 %
2597 Li estas portreto de sia patro
2598 %
2599 Li estas preskaŭ mia frato: nepo de kuzo de onklo de konato
2600 %
2601 Li estas sia propra mastrino
2602 %
2603 Li estas vera hidrargo
2604 %
2605 Li faras princan promeson, sed ne havas eĉ speson
2606 %
2607 Li faris sian lastan translokiĝon
2608 %
2609 Li foriris kun longa nazo
2610 %
2611 Li forpelis siajn piedojn
2612 %
2613 Li havas ankoraŭ la lakton sur la lipoj
2614 %
2615 Li havas ankoraŭ printempon en kapo
2616 %
2617 Li havas cerbon ne tro potencan
2618 %
2619 Li havas ĉiun horon alian moron
2620 %
2621 Li havas dentojn ne por parado
2622 %
2623 Li havas en la cerbo tro multe da herbo
2624 %
2625 Li havas la kapon fortike sur la kolo
2626 %
2627 Li havas la kapon sur ĝusta loko
2628 %
2629 Li havas la kapon sur la ĝusta loko
2630 %
2631 Li havas muŝon en la kapo
2632 %
2633 Li havas nek ĉelon, nek kelon
2634 %
2635 Li havas pli da mono ol da bezono
2636 %
2637 Li havas pli da mono, ol li povas kalkuli
2638 %
2639 Li havas pli da ŝuldoj en la urbo, ol da haroj en la barbo
2640 %
2641 Li havas siajn kapricojn
2642 %
2643 Li havas truon en la manplato
2644 %
2645 Li havis viandon, mi havis nur oston -- li havis la ĝuon, mi pagis la koston
2646 %
2647 Li jam estas trans montoj kaj maro
2648 %
2649 Li jam faras la lastan spiron
2650 %
2651 Li ĵus elrampis el la ova ŝelo
2652 %
2653 Li komprenas predikon, kiel bovo muzikon
2654 %
2655 Li kuraĝon kolekti ne bezonas
2656 %
2657 Li loĝas tie, kien eĉ birdo ne flugas
2658 %
2659 Li mem estas patrono por sia persono
2660 %
2661 Li mensogas maŝine
2662 %
2663 Li mensogas tiel, ke la muroj krakas
2664 %
2665 Li minacas per fingro en la poŝo
2666 %
2667 Li ne elpensis la filozofian ŝtonon
2668 %
2669 Li ne elrampis ankoraŭ el la vindoj
2670 %
2671 Li ne enlasas puŝon en sian buŝon
2672 %
2673 Li ne estas el la grandaj saĝuloj
2674 %
2675 Li ne estas el la regimento de timuloj
2676 %
2677 Li ne frapis al si ankoraŭ la kornojn
2678 %
2679 Li ne havas kapon de ministro
2680 %
2681 Li ne toleras eĉ muŝon sur la muro
2682 %
2683 Li neniam venkis la alfabeton
2684 %
2685 Li pafis sin for
2686 %
2687 Li parolas sen senco kaj sen interligo
2688 %
2689 Li pasis akvon kaj fajron kaj marĉojn kaj marojn
2690 %
2691 Li prenos kaj benos
2692 %
2693 Li pulvon ne elpensis
2694 %
2695 Li ripozu trankvile
2696 %
2697 Li saltas gracie, kiel urso ebria
2698 %
2699 Li salutas profunde kaj mordas hunde
2700 %
2701 Li scias, kie la kankroj pasigas la vintron
2702 %
2703 Li serĉas la venton sur la kampo
2704 %
2705 Li sidas en ŝuldoj ĝis super la ŝultroj
2706 %
2707 Li ŝtelas de najbaro, por doni al altaro
2708 %
2709 Li ŝvitas ankoraŭ super la alfabeto
2710 %
2711 Li taŭgas nek por studo, nek por ludo
2712 %
2713 Li tenas la nazon supren
2714 %
2715 Li trafis el sub pluvo en riveron
2716 %
2717 Li tremas, kiel aŭtuna folio
2718 %
2719 Li vidas nur ĝis la pinto de sia nazo
2720 %
2721 Li vivas en ĝuo kaj bruo
2722 %
2723 Li vivas sur la tero kiel en infero
2724 %
2725 Li vorton en la poŝo ne serĉas
2726 %
2727 Li zorgas pri ĝi kiel pri neĝo pasintjara
2728 %
2729 Lia animo forkuris en la pinton de la piedo
2730 %
2731 Lia cerbo iris promeni
2732 %
2733 Liaj dentoj povas festi sabaton
2734 %
2735 Liaj dentoj povas forgesi sian metion
2736 %
2737 Liaj flugiloj paraliziĝis
2738 %
2739 Liberulo iras, kien li deziras
2740 %
2741 Ligno fendita facile flamiĝas
2742 %
2743 Lin tuŝas nek admono, nek ordono
2744 %
2745 Lipharo de grandsinjoro, sed koro de leporo
2746 %
2747 Liveru nur panon, manĝontoj sin trovos
2748 %
2749 Loĝi en la fino de la mondo
2750 %
2751 Longa dormado ŝuldojn kreskigas
2752 %
2753 Longa konsidero savas de sufero
2754 %
2755 Longe ĉerpas la kruĉo, ĝis ĝi fine rompiĝas
2756 %
2757 Longe ŝtelas ŝtelisto, tamen fine li pendos
2758 %
2759 Ludi kun iu ludon de pugnoj
2760 %
2761 Ludi ventobatadon
2762 %
2763 Ludo aparte, kaj afero aparte
2764 %
2765 Luksa la vesto, sed malplena la poŝo
2766 %
2767 Lumo fariĝos, kulpulo troviĝos
2768 %
2769 Lupo dormanta ŝafon ne kaptas
2770 %
2771 Lupo kaptas, sed li ankaŭ enfalas
2772 %
2773 Lupo lupon ne manĝas
2774 %
2775 Lupo sopiras, al arbaro sin tiras
2776 %
2777 Lupo ŝanĝas la harojn, sed ne la farojn
2778 %
2779 Maĉi kaj remaĉi
2780 %
2781 Magia rondo
2782 %
2783 Malamanto de faro estas amanto de kalendaro
2784 %
2785 Malantaŭ barilo kuraĝo estas facila
2786 %
2787 Malantaŭe mizero, antaŭe malespero
2788 %
2789 Malaperis kiel ŝtono en maron
2790 %
2791 Malaperis, kiel vaporo
2792 %
2793 Malavarulo kaj porko estas bonaj post la morto.
2794 %
2795 Malbona herbo froston ne timas
2796 %
2797 Malbone kaŝita ŝteliston incitas
2798 %
2799 Malbonon oni memori ne ĉesas, bonon oni baldaŭ forgesas
2800 %
2801 Malbonulon diablo ne prenas
2802 %
2803 Maldolĉa por la lango, sed saniga por la sango
2804 %
2805 Malfeliĉo inviton ne atendas
2806 %
2807 Malfeliĉo kaj peko leviĝas sen veko
2808 %
2809 Malfeliĉo komuna estas malpli premanta
2810 %
2811 Malfeliĉo malofte venas sole
2812 %
2813 Malfeliĉo sin ne ĝenas, faru geston -- ĝi tuj venas
2814 %
2815 Malfeliĉo venas rajde, foriras piede
2816 %
2817 Malfeliĉo venas sen alvoko
2818 %
2819 Malfeliĉo venas, malfeliĉon kuntrenas
2820 %
2821 Malfeliĉoj kaj batoj venas ĉiam kun fratoj
2822 %
2823 Malfermita kelo tentas al ŝtelo
2824 %
2825 Malgranda aspekte, sed granda intelekte
2826 %
2827 Malgranda birdeto, sed akra ungeto
2828 %
2829 Malgranda estas la flamo, tamen ne mankas la fumo
2830 %
2831 Malgranda pezo, sed granda prezo
2832 %
2833 Malgrandaj infanoj kaŭzas laboron, grandaj -- doloron
2834 %
2835 Malhumileco estas kara plezuro
2836 %
2837 Maljunaj jaroj, sed ne saĝaj faroj
2838 %
2839 Malkovri antaŭ iu sian koron
2840 %
2841 Malnova afero en nova livero
2842 %
2843 Malpaco pro limo fariĝas kutimo, malpaco pro kredo fariĝas heredo
2844 %
2845 Malpaculo
2846 %
2847 Malpaculon ĉiu batas
2848 %
2849 Malplaĉas nenio, se taksas pasio
2850 %
2851 Malplena sako puŝas al peko
2852 %
2853 Malplena sako tentas al peko
2854 %
2855 Malpli da havo, malpli da zorgoj
2856 %
2857 Malpli da posedo, malpli da tedo
2858 %
2859 Malpli esperu, pli konsideru
2860 %
2861 Malproksime vidas, antaŭ la nazo ne vidas
2862 %
2863 Malpurulo
2864 %
2865 Malriĉa kiel muso preĝeja
2866 %
2867 Malriĉeco ne estas krimo, tamen kondukas al malestimo
2868 %
2869 Malriĉeco ne estas malvirto
2870 %
2871 Malriĉigas ne nehavado, sed tro granda dezirado
2872 %
2873 Malriĉulo rabiston ne timas
2874 %
2875 Malsaĝa kiel ŝtipo
2876 %
2877 Malsaĝo estas najbaro de mizero
2878 %
2879 Malsaĝulo ĉie sian nomon skribas
2880 %
2881 Malsaĝulo de ĉiuj flankoj
2882 %
2883 Malsaĝulo diris vorteron, saĝulo komprenas la tutan aferon
2884 %
2885 Malsaĝulo en foiro estas bona akiro
2886 %
2887 Malsaĝulo malpacigis kaj dek saĝuloj repacigi ne povas
2888 %
2889 Malsaĝulo ne griziĝas nek senhariĝas
2890 %
2891 Malsaĝulo ofte estas profeto
2892 %
2893 Malsaĝulo ŝtonon ĵetis, dek saĝuloj ĝin ne atingos
2894 %
2895 Malsaĝulo venas, komercisto festenas
2896 %
2897 Malsaĝulo, kiel tamburo -- kiu pasas, lin batas
2898 %
2899 Malsaĝuloj kreskas mem, sen plugo kaj sem'
2900 %
2901 Malsaĝulon favoras feliĉo
2902 %
2903 Malsaĝulon oni batas eĉ en la preĝejo
2904 %
2905 Malsanan demandu, al sana donu
2906 %
2907 Malsano venas rapide, foriras rigide
2908 %
2909 Malsata stomako orelon ne havas
2910 %
2911 Malsato donas spriton
2912 %
2913 Malsato malfortigas, ŝuldo suferigas
2914 %
2915 Malsato ne estas frato
2916 %
2917 Malsato plej bone gustigas la manĝon
2918 %
2919 Malsatulon la fabloj ne nutros
2920 %
2921 Malŝparulo ĝuas nelonge, avarulo neniam
2922 %
2923 Mankas klapo en lia kapo
2924 %
2925 Mankis al Petro klopodoj, li aĉetis al si domon
2926 %
2927 Manko de oro ne estas malhonoro
2928 %
2929 Mano dekstra ne sciu, kion faras la maldekstra
2930 %
2931 Mano manon lavas
2932 %
2933 Mano pekis, dorso pagas
2934 %
2935 Manon malkvietan ĉiu muro atakas
2936 %
2937 Marĉandado aĉeti ne devigas
2938 %
2939 Marĉando aĉeti ne devigas
2940 %
2941 Maro ĉiujn riverojn ricevas kaj tamen ne krevas
2942 %
2943 Maro da mizeroj
2944 %
2945 Mastro elbabilis, gastoj ne silentos
2946 %
2947 Mastro en vojo -- servantoj en ĝojo
2948 %
2949 Matena horo estas plena de oro
2950 %
2951 Matenas, vesperas -- kaj tago malaperas
2952 %
2953 Matura aĝo
2954 %
2955 Melki kaproviron
2956 %
2957 Melku bovon senfine, li lakton ne donos
2958 %
2959 Memori pri mezuro en laboro kaj plezuro
2960 %
2961 Mensoganto devas havi bonan memoron
2962 %
2963 Mensogas kiel kalendaro; kiel gazeto; kiel funebra parolo
2964 %
2965 Mensogo kaj ŝtelo estas du fratoj
2966 %
2967 Mensogo malproksimen ne kondukas
2968 %
2969 Mensogu kiom vi volas, sed memoru kion vi parolas
2970 %
2971 Meti trabojn sur la vojon
2972 %
2973 Metio lacigas, metio vivigas
2974 %
2975 Metio manĝon ne bezonas kaj manĝon tamen donas
2976 %
2977 Mezuri laŭ sia metro
2978 %
2979 Mi ankaŭ lokon sur la tero okupas
2980 %
2981 Mi blinde pafos, eble trafos
2982 %
2983 Mi flanke sidis, mi ne aŭdis nek vidis
2984 %
2985 Mi havas pri tio nek scion nek supozon
2986 %
2987 Mi hejme sidis, nenion vidis
2988 %
2989 Mi konas miajn homojn
2990 %
2991 Mi lavas al mi la manojn
2992 %
2993 Mi lin liberigis, li min saĝigis
2994 %
2995 Mi ne povas kapti en ĝi la sencon
2996 %
2997 Mi ne volas baton, mi ne volas kompaton
2998 %
2999 Mi ne volas tion ĉi scii
3000 %
3001 Mi panon ne esperis, subite kuko aperis
3002 %
3003 Mia lango -- mia malamiko
3004 %
3005 Mia loĝejo -- mia reĝejo
3006 %
3007 Mia loĝejo estas mia reĝejo
3008 %
3009 Mielo sur lango, kaj glacio en koro
3010 %
3011 Mieno fiera al ludo mizera
3012 %
3013 Miljaroj ne povis -- minuto elŝovis
3014 %
3015 Min ne tuŝas la afero, mi staras ekstere
3016 %
3017 Minacas dento al la vento
3018 %
3019 Minaci per pugno en la poŝo
3020 %
3021 Minacoj ne mortigas
3022 %
3023 Miraklo inter mirakloj
3024 %
3025 Mizero faras lerta, mizero faras sperta
3026 %
3027 Mizero faras viziton, ne atendante inviton
3028 %
3029 Mizero havas talentan kapon
3030 %
3031 Mizero instruas
3032 %
3033 Mizero piedojn sanigas, kolon elastigas
3034 %
3035 Mizero plej ekstreme, Dio plej proksime
3036 %
3037 Mizero saltas, mizero haltas
3038 %
3039 Mizero sur mizero
3040 %
3041 Mola kiel vakso
3042 %
3043 Mono amas kalkulon
3044 %
3045 Mono estas reĝo, mono estas leĝo
3046 %
3047 Mono fluas al riĉulo, batoj al malriĉulo
3048 %
3049 Mono kuras al mono
3050 %
3051 Mono mondon regas
3052 %
3053 Mono monon naskas
3054 %
3055 Mono odoron ne havas, sian devenon ne diras
3056 %
3057 Mono perdita, nenio perdita -- honoro perdita, ĉio perdita
3058 %
3059 Mono plenumas ĉiujn oficojn
3060 %
3061 Mono publika estu fortika
3062 %
3063 Monto gravediĝis, muso naskiĝis
3064 %
3065 Montradi al si reciproke la dentojn
3066 %
3067 Montras parolo, kion cerbo valoras
3068 %
3069 Montroj kaj konsiloj estas facilaj
3070 %
3071 Montru moneron, ĉio fariĝos
3072 %
3073 Mordantaj hundoj kuras ĉiam kun vundoj
3074 %
3075 Morgaŭ estas la amata tago de mallaboruloj
3076 %
3077 Morgaŭ frue venos plue
3078 %
3079 Mortinta serĉu ĉielon, vivanta ian celon
3080 %
3081 Muele sencele
3082 %
3083 Muelilo haltas, muelisto eksaltas
3084 %
3085 Multaj kompatantoj, sed neniu helpanto
3086 %
3087 Multaj svatiĝas, feliĉulo edziĝas
3088 %
3089 Multaj vokitoj, sed ne multaj elektitoj
3090 %
3091 Multe da fianĉoj, sed la ĝusta ne venas
3092 %
3093 Multe da peno, neniom da pano
3094 %
3095 Multe da sprito, sed neniom da profito
3096 %
3097 Multe en kapo, sed nenio en poŝo
3098 %
3099 Multe entreprenis, sed ne multe eltenis
3100 %
3101 Multe komencite, malmulte plenumite
3102 %
3103 Murmuregas la urso, sed danci ĝi devas
3104 %
3105 Murmuri tra la dentoj
3106 %
3107 Muso la katon ĉiam ofendis
3108 %
3109 Muso satiĝis, faruno malboniĝis
3110 %
3111 Naivuloj jam ne ekzistas
3112 %
3113 Najbaro ne ĝemas, kiam boto nin premas
3114 %
3115 Naskiĝas fianĉino por sia fianĉo
3116 %
3117 Naskiĝu, edziĝu kaj mortu -- ĉiam monon alportu
3118 %
3119 Nazo supren, vento antaŭen
3120 %
3121 Ne atendis, ne esperis -- malfeliĉo aperis
3122 %
3123 Ne atendita, ne esperita ofte venas subite
3124 %
3125 Ne atingos krio ĝis la trono de Dio
3126 %
3127 Ne aŭskultinte, ne kondamnu
3128 %
3129 Ne batalu pot' el tero kontraŭ kaldrono el fero
3130 %
3131 Ne batas bastono sen persono
3132 %
3133 Ne bedaŭru hieraŭan, ne atendu morgaŭan, ne forlasu hodiaŭan
3134 %
3135 Ne bela estas amata, sed amata estas bela
3136 %
3137 Ne bela estas kara, sed kara estas bela
3138 %
3139 Ne beligas loko homon, sed homo la lokon
3140 %
3141 Ne bezonas la kapo konsilon de kruroj
3142 %
3143 Ne ĉiam daŭras malbona vetero, ne ĉiam daŭras homa sufero
3144 %
3145 Ne ĉiam estas festo, venos ankaŭ fasto
3146 %
3147 Ne ĉiam estas sankta Johano
3148 %
3149 Ne ĉiam per aĝo mezuriĝas la saĝo
3150 %
3151 Ne ĉio batas, kio tondras
3152 %
3153 Ne ĉio brilanta estas diamanto
3154 %
3155 Ne ĉio griza estas lupo
3156 %
3157 Ne ĉio utilas, kio brilas
3158 %
3159 Ne ĉion oni devas severe ekzameni
3160 %
3161 Ne ĉiu aspiranto devas esti prenanto
3162 %
3163 Ne ĉiu bojato estas ŝtelisto
3164 %
3165 Ne ĉiu fianĉiĝas, kiu svatiĝas
3166 %
3167 Ne ĉiu ĝibulo estas sanktulo
3168 %
3169 Ne ĉiu havas egalan feliĉon
3170 %
3171 Ne ĉiu hundo bojanta estas hundo mordanta
3172 %
3173 Ne ĉiu papereto estas banka bileto
3174 %
3175 Ne ĉiu raporto estas vera vorto
3176 %
3177 Ne ĉiuj havas egalan feliĉon
3178 %
3179 Ne defendas oro kontraŭ doloro
3180 %
3181 Ne demandu scienculon, demandu spertulon
3182 %
3183 Ne diru "hop" antaŭ la salto
3184 %
3185 Ne doloras frapo sur fremda kapo
3186 %
3187 Ne donu kaj ne boju
3188 %
3189 Ne ekpepi
3190 %
3191 Ne ekzistas en komerco amikeco nek ŝerco
3192 %
3193 Ne ekzistas forto kontraŭ la morto
3194 %
3195 Ne ekzistas fumo sen brulo
3196 %
3197 Ne ekzistas fumo sen fajro
3198 %
3199 Ne ekzistas honoro sen laboro
3200 %
3201 Ne ekzistas juneco sen kapricoj, nek maljuneco sen malicoj
3202 %
3203 Ne ekzistas kareso sen intereso
3204 %
3205 Ne ekzistas mono, ne ekzistas dono
3206 %
3207 Ne ekzistas naiva vulpo, ne ekzistas homo sen kulpo
3208 %
3209 Ne ekzistas ofico sen benefico
3210 %
3211 Ne ekzistas regulo sen escepto
3212 %
3213 Ne ekzistas savo kontraŭ malbona virino
3214 %
3215 Ne ekzistas terno sen nazo nek fakto sen bazo
3216 %
3217 Ne el ĉiu ligno oni faras violonon
3218 %
3219 Ne el unu forno li manĝis jam panon
3220 %
3221 Ne elverŝu la malpuran, antaŭ ol vi havas la puran
3222 %
3223 Ne elvoku lupon el la arbaro
3224 %
3225 Ne en ĉiu afero estu severa
3226 %
3227 Ne en unu tago elkreskis Kartago
3228 %
3229 Ne esperite, ne sonĝite
3230 %
3231 Ne estas piediranto kolego al rajdanto
3232 %
3233 Ne estingu la fajron, kiu vin ne bruligas
3234 %
3235 Ne falas frukto malproksime de l' arbo
3236 %
3237 Ne fanfaronu irante, fanfaronu revenante
3238 %
3239 Ne faru kalkulon sen la mastro
3240 %
3241 Ne fidu amikon, kiu havas jam flikon
3242 %
3243 Ne fidu fidelulon, fidu propran okulon
3244 %
3245 Ne fidu heredon, fidu posedon
3246 %
3247 Ne gutas mielo el la ĉielo
3248 %
3249 Ne havante, oni petas; ricevinte, forĵetas
3250 %
3251 Ne helpas glorkrono al malplena kaldrono
3252 %
3253 Ne helpas plendo nek ploro kontraŭ kreditoro
3254 %
3255 Ne helpas ploro al doloro
3256 %
3257 Ne helpas spegulo al malbelulo
3258 %
3259 Ne hontu penti pri faro, hontu persisti en eraro
3260 %
3261 Ne insultu mizeran, ne moku malliberan
3262 %
3263 Ne iras hakilo al kolo humila
3264 %
3265 Ne iru al fremda anaro kun via regularo
3266 %
3267 Ne iru fadeno antaŭ kudrilo
3268 %
3269 Ne iru okuloj super la frunton
3270 %
3271 Ne juĝo kondamnas, sed juĝanto
3272 %
3273 Ne juĝu pri afero laŭ ĝia ekstero
3274 %
3275 Ne kaptita -- ne punita
3276 %
3277 Ne karesu per mano, sed karesu per pano
3278 %
3279 Ne kaŝiĝas lia lango malantaŭ la vango
3280 %
3281 Ne konante la profundecon, ne iru en la riveron
3282 %
3283 Ne kondamnu alian, oni vin ne kondamnos
3284 %
3285 Ne kotas besto en sia nesto
3286 %
3287 Ne kraĉu en puton, ĉar vi trinki bezonos
3288 %
3289 Ne kredas ŝtelisto, ke honestaj ekzistas
3290 %
3291 Ne kredu al orelo, kredu al okulo
3292 %
3293 Ne kredu al parolo sen propra kontrolo
3294 %
3295 Ne kvanto, sed kvalito decidas pri merito
3296 %
3297 Ne laciĝos mano, ne fariĝos pano
3298 %
3299 Ne laciĝu viaj manoj pri fremdaj infanoj
3300 %
3301 Ne laŭdu la tagon antaŭ vespero
3302 %
3303 Ne longe sinjora daŭras favoro
3304 %
3305 Ne mankas tombo por mortinto nek pano por vivanto
3306 %
3307 Ne maro dronigas ŝipon, sed la ventoj
3308 %
3309 Ne mia estas la ĉevalo, min ne tuŝas ĝia falo
3310 %
3311 Ne moku mizeron de alia, ĉar baldaŭ venos via
3312 %
3313 Ne moku riveron, ne atinginte la teron
3314 %
3315 Ne movi la buŝon
3316 %
3317 Ne naskas porko leonidon, nek korniko aglidon
3318 %
3319 Ne naskiĝu riĉa, naskiĝu feliĉa
3320 %
3321 Ne pekas drinkulo, pekas ebriulo
3322 %
3323 Ne pelu tiun, kiu mem forkuras
3324 %
3325 Ne pentru diablon sur la muro
3326 %
3327 Ne por lupo estas supo
3328 %
3329 Ne povas ĉiu homo esti pap' en Romo
3330 %
3331 Ne prediku knabino al via patrino
3332 %
3333 Ne prenis pastro la donon -- rekaŝu sako la monon
3334 %
3335 Ne prokrastu ĝis morgaŭ, kion vi povas fari hodiaŭ
3336 %
3337 Ne punu edzinon antaŭ infanaj okuloj, ne punu infanojn antaŭ fremduloj
3338 %
3339 Ne puŝu vian regularon en fremdan anaron
3340 %
3341 Ne rapidu insulti, volu aŭskulti
3342 %
3343 Ne rapidu kun fido antaŭ longa kunesido
3344 %
3345 Ne rapidu kun vortoj, rapidu kun faroj
3346 %
3347 Ne rapidu, trankvile decidu
3348 %
3349 Ne rezonu pri tio, kio estas ekster via metio
3350 %
3351 Ne sama la vento blovas konstante
3352 %
3353 Ne sanktuloj potojn faras
3354 %
3355 Ne serĉu bonan arbaron, serĉu bonan najbaron
3356 %
3357 Ne servas larmo anstataŭ armo
3358 %
3359 Ne spiciĝas manĝo de mastrina beleco
3360 %
3361 Ne sufiĉas ploro al kreditoro
3362 %
3363 Ne ŝovu la nazon en fremdan vazon
3364 %
3365 Ne ŝovu nazon en fremdan vazon
3366 %
3367 Ne ŝpari monon nek penon
3368 %
3369 Ne ŝtelus ŝtelistoj, se ne ekzistus kaŝistoj
3370 %
3371 Ne taŭgas du ursoj por unu nesto
3372 %
3373 Ne taŭgas la vero por komerca afero
3374 %
3375 Ne timu hundon bojantan, timu hundon silentan
3376 %
3377 Ne timu tranĉilon, timu babilon
3378 %
3379 Ne trovante bovinon, oni ŝtelas kokinon
3380 %
3381 Ne unu fajron li pasis, ne unu hundo lin ĉasis
3382 %
3383 Ne unu hundo lin mordis, ne unu vento lin tordis
3384 %
3385 Ne valoranto plaĉas, sed plaĉanto valoras
3386 %
3387 Ne valoras bofilo, kiam mortis filino
3388 %
3389 Ne valoras la akiro eĉ la penon de l' deziro
3390 %
3391 Ne valoras la faro la koston de l' preparo
3392 %
3393 Ne veku malfeliĉon, kiam ĝi dormas
3394 %
3395 Ne venas honoro sen laboro
3396 %
3397 Ne venas mont' al monto, sed homo homon renkontas
3398 %
3399 Ne venas rato mem al kato
3400 %
3401 Ne venos rato mem al kato
3402 %
3403 Ne venos rato mem al la kato
3404 %
3405 Ne vivu kiel vi volas, vivu kiel vi povas
3406 %
3407 Ne voku diablon, ĉar li povas aperi
3408 %
3409 Ne volas kokin' al festeno, sed oni ĝin trenas perforte
3410 %
3411 Ne volis rajdi sur ĉevalo, ekrajdis sur azeno
3412 %
3413 Ne zorgu pri tio, kio estas ekster via scio
3414 %
3415 Nebuligi al iu la okulojn
3416 %
3417 Nebuligi la okulojn
3418 %
3419 Neceseco kontraŭvola estas leĝo malmola
3420 %
3421 Neceso ne estas kareso
3422 %
3423 Neevitebla malbono
3424 %
3425 Negocaj aferoj estas severaj
3426 %
3427 Neĝo kaŝas nur ĝis printempo
3428 %
3429 Nek al teksto, nek al preteksto
3430 %
3431 Nek al temo, nek al celo
3432 %
3433 Nek eniro, nek eliro
3434 %
3435 Nek ĝojo, nek malĝojo daŭras eterne
3436 %
3437 Nek helpeble, nek konsileble
3438 %
3439 Nek io, nek alio
3440 %
3441 Nek pikite, nek hakite
3442 %
3443 Nek pio por Dio, nek kapablo por diablo
3444 %
3445 Nek por baki, nek por haki
3446 %
3447 Nek transnaĝeble, nek transireble
3448 %
3449 Neleĝe akirita ne estas profita
3450 %
3451 Nenia ago fariĝas sen pago
3452 %
3453 Nenia konstruo povas esti sen bruo
3454 %
3455 Nenia peketo restas longe sekreto
3456 %
3457 Nenia peno nek provo donos lakton de bovo
3458 %
3459 Neniam atendita ofte venas subite
3460 %
3461 Nenie semata, ĉie trovata
3462 %
3463 Nenio pli grandan mizeron prezentas, ol se sano mankas kaj ŝuldoj turmentas
3464 %
3465 Neniom da oro, sed bona gloro
3466 %
3467 Neniu estas profeto en sia urbeto
3468 %
3469 Neniu sanktulo estas sen makulo
3470 %
3471 Neniu scias, kio morgaŭ lin trafos
3472 %
3473 Neniu vidas, kio lin insidas
3474 %
3475 Nesciado de leĝo neniun pravigas
3476 %
3477 Nevo de papo facile fariĝas kardinalo
3478 %
3479 Ni amu nin frate, sed ni kalkulu akurate
3480 %
3481 Ni facile forgesas, kio nin ne interesas
3482 %
3483 Ni forgesas averton, ni memoras la sperton
3484 %
3485 Ni laboru kaj esperu
3486 %
3487 Ni reciproke nin konas, klarigon ne bezonas
3488 %
3489 Ni vidas, kiu ridas -- kiu ploras, ni ne vidas
3490 %
3491 Nigro sur blanko pruvas sen manko
3492 %
3493 Nin ĉiam ravas, kion ni ne havas
3494 %
3495 Nin instruas eraro, kiun faras najbaro
3496 %
3497 Nobelo promesojn disdonas, kampulo promesojn plenumas
3498 %
3499 Nokte eĉ monstro estas belulo
3500 %
3501 Nomo egala, sed esenco mala
3502 %
3503 Notu en la kamentubo
3504 %
3505 Nova balailo bone balaas
3506 %
3507 Nova stato -- nova vivo
3508 %
3509 Novaj sinjoroj -- novaj moroj
3510 %
3511 Nuda kaj kruda, sen groŝo en poŝo
3512 %
3513 Nuksoj venis, kiam dentoj elfalis
3514 %
3515 Nun finiĝas mia klereco
3516 %
3517 Nur pano kun fromaĝo, sed afabla vizaĝo
3518 %
3519 Nur suferinto ŝatas feliĉon
3520 %
3521 Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras
3522 %
3523 Nutri per promesoj
3524 %
3525 Nutru lupon plej sate, li ĉiam serĉas arbaron
3526 %
3527 Obstina kiel kapro
3528 %
3529 Ofta festo -- malplena kesto
3530 %
3531 Ofte ĉapo de kampulo kovras kapon de saĝulo
3532 %
3533 Ofte de kaŭzo senenhava venas efiko plej grava
3534 %
3535 Ofte kantas la buŝo, kiam ploras la koro
3536 %
3537 Ofte ligis malsaĝulo kaj dek saĝuloj malligi ne povas
3538 %
3539 Ofte ligis malsaĝulo, kaj saĝuloj malligi ne povas
3540 %
3541 Ofte mano forgesas, kion buŝo promesas
3542 %
3543 Okaza komplimento ne iras al testamento
3544 %
3545 Okazo faras ŝteliston
3546 %
3547 Okazo kreas ŝteliston
3548 %
3549 Okazon kaptu ĉe l' kapo, ĉar la vosto estas glita
3550 %
3551 Okulo avidas ĉion kion vidas
3552 %
3553 Okulo de mastro pli ol beno de pastro
3554 %
3555 Okulo ne atentas, dorso eksentas
3556 %
3557 Okulo ne vidis -- pagu la sako
3558 %
3559 Okuloj estas pli grandaj ol la ventro
3560 %
3561 Okupi sen celo lokon sub ĉielo
3562 %
3563 Oni batas la oron, por provi ĝian valoron
3564 %
3565 Oni batas ne la aĝon, sed la vizaĝon
3566 %
3567 Oni batas per vipo, por ke sentu la ripo
3568 %
3569 Oni batas, malkaresas, kaj eĉ plori ne permesas
3570 %
3571 Oni bonon forgesos, malbonon memoras
3572 %
3573 Oni donacas por speso kaj laborigas por spesmilo
3574 %
3575 Oni ekkonas bovon per la vido kaj malsaĝulon per lia rido
3576 %
3577 Oni elbatas kojnon per kojno
3578 %
3579 Oni estas riĉa neniam sufiĉe
3580 %
3581 Oni faris, oni ĉesis, kaj ni ĉion forgesis
3582 %
3583 Oni invitas -- venu, oni donacas -- prenu
3584 %
3585 Oni komencas per ŝteletoj kaj finas per ŝtelegoj
3586 %
3587 Oni konsilas kaj konsolas, sed helpi ne volas
3588 %
3589 Oni lekas la manon, sed celas la panon
3590 %
3591 Oni lin konas, kiel blankan lupon; kiel makulharan hundon; kiel malbonan moneron
3592 %
3593 Oni maron admiras, se oni maron ne iras
3594 %
3595 Oni metis makulon en mian kalkulon
3596 %
3597 Oni ne pagas per gloro al sia tajloro
3598 %
3599 Oni ne povas sin movi laŭ ĉiu vento aparte
3600 %
3601 Oni perfidon prenas, sed perfidulon abomenas
3602 %
3603 Oni prenas avide, oni redonas malrapide
3604 %
3605 Oni prenas per manoj, redonas per piedoj
3606 %
3607 Oni priŝtelas ne riĉulon, sed sengardulon
3608 %
3609 Oni tondas ŝafinojn, tremas la ŝafoj
3610 %
3611 Oni vivas ne kun mono, sed kun persono
3612 %
3613 Oni vokas la bovon ne festeni, sed treni
3614 %
3615 Ora ŝlosilo ĉion malfermas
3616 %
3617 Ora ŝlosilo ĉiun pordon malfermas
3618 %
3619 Ordigi al iu la kapon
3620 %
3621 Ordo estas beno por ĉiu entrepreno
3622 %
3623 Ordonita kiso havas guston maldolĉan
3624 %
3625 Oro estas pli peza ol fero, pli malpeza ol aero
3626 %
3627 Oro nur fingron eksvingas kaj ĉion atingas
3628 %
3629 Ovo kokinon ne instruas
3630 %
3631 Paca silento, ke ne blovas eĉ vento
3632 %
3633 Paco al lia cindro
3634 %
3635 Pafi -- maltrafi
3636 %
3637 Pagas maljunaj jaroj por junaj eraroj
3638 %
3639 Pagas ne riĉulo, pagas kulpulo
3640 %
3641 Pagi por fremda festeno
3642 %
3643 Pagi sen partopreno por fremda festeno
3644 %
3645 Pago de ŝuldanto estas bona en ĉiu kvanto
3646 %
3647 Pagos lupo por la ŝafo
3648 %
3649 Palpi al iu la pulson
3650 %
3651 Pano buŝon ne serĉas
3652 %
3653 Pano estas alportita, korbo estu forĵetita
3654 %
3655 Pardonemeco superas justecon
3656 %
3657 Parenc' al parenco ne malhelpas intence
3658 %
3659 Parenco per Adamo
3660 %
3661 Parolanto semas, aŭdanto rikoltas
3662 %
3663 Paroli dolĉe en la orelon
3664 %
3665 Paroli per vortoj kovritaj
3666 %
3667 Paroli sensencaĵon
3668 %
3669 Parolo anĝela, sed penso pri ŝtelo
3670 %
3671 Parolo estas arĝento, oron similas silento
3672 %
3673 Paroloj kaj faroj estas malsamaj aferoj
3674 %
3675 Pasero sperta estas lerta
3676 %
3677 Pasero sperta ne bezonas averton
3678 %
3679 Pasinta doloro for el memoro
3680 %
3681 Pastro ŝafon ne prenas, ĝi hejmen revenas
3682 %
3683 Pastro vivas de preĝoj, advokato de leĝoj
3684 %
3685 Pastron nutras preĝejo
3686 %
3687 Patroj avaras, infanoj malŝparas
3688 %
3689 Pecon detranĉitan al la pano ne regluu
3690 %
3691 Pekas junuloj kaj pekas maljunuloj
3692 %
3693 Peke akirita ne estas profita
3694 %
3695 Pekinto pentas, kolero silentas
3696 %
3697 Peko kaj eraro estas ecoj de l' homaro
3698 %
3699 Peko malnova perdas pekecon
3700 %
3701 Pekon serĉi oni ne bezonas
3702 %
3703 Peli tagojn sen afero de mateno al vespero
3704 %
3705 Pelis pavon, falis kavon
3706 %
3707 Pelu mizeron tra l' pordo, ĝi revenos tra l' fenestro
3708 %
3709 Pendonto ne dronos
3710 %
3711 Pensoj iras trans limo sen pago kaj timo
3712 %
3713 Per bezono venas mono
3714 %
3715 Per eraro ne praviĝas la faro
3716 %
3717 Per insulto kaj kolero ne klariĝas afero
3718 %
3719 Per kio la veto? Per la kapo malsupren
3720 %
3721 Per lango flatas, per mano batas
3722 %
3723 Per lerta admono alfluas la mono
3724 %
3725 Per mezuro kaj peso akiriĝas sukceso
3726 %
3727 Per mono eĉ silento fariĝas elokvento
3728 %
3729 Per mono, ne per mano punu vilaĝanon
3730 %
3731 Per pacienco kaj fervoro sukcesas ĉiu laboro
3732 %
3733 Per pacienco venas scienco
3734 %
3735 Per paroloj li bruas, tutan urbon detruas
3736 %
3737 Per promesoj estas pavimita la infero
3738 %
3739 Per tro multa varto malboniĝas la farto
3740 %
3741 Per unu ŝtono oni du ĵetojn ne faras
3742 %
3743 Per vorto ĝentila ĉio estas facila
3744 %
3745 Perdi la kandelon el la kapo
3746 %
3747 Perdi la kuraĝon
3748 %
3749 Perdi la saĝon
3750 %
3751 Perdiĝas per pruntedono amiko kaj mono
3752 %
3753 Perdinta la kapon pri haroj ne ploras
3754 %
3755 Pereis ŝafino, pereu ankaŭ la ŝafido
3756 %
3757 Perforta amo estas plej forta malamo
3758 %
3759 Peto de barono estas ordono
3760 %
3761 Peto kaj demando kondukas tra l' tuta lando
3762 %
3763 Petolado sen mezuro ne kondukas al plezuro
3764 %
3765 Petolu, diboĉu, sed poste sorton ne riproĉu
3766 %
3767 Petro kornojn tenas, Paŭlo lakton prenas
3768 %
3769 Petro parolas sen direkto, sed Paŭlo konjektu
3770 %
3771 Petro rifuzas, Paŭlo ekuzas
3772 %
3773 Petron kruro doloras, Karolo ne lamas
3774 %
3775 Piaj deziroj
3776 %
3777 Piedo ne atentis, kapo eksentis
3778 %
3779 Piki al iu la vundan lokon
3780 %
3781 Plej bona gvidilo estas la lango
3782 %
3783 Plej bona kuracisto estas la tempo
3784 %
3785 Plej bona sprito estas silento
3786 %
3787 Plej bone ridas, kiu laste ridas
3788 %
3789 Plej certa laboro -- laboro per oro
3790 %
3791 Plej danĝera malsano estas manko de saĝo
3792 %
3793 Plej facile promeso rimiĝas kun forgeso
3794 %
3795 Plej granda potenco kuŝas en la komenco
3796 %
3797 Plej juna katido musojn jam pelas
3798 %
3799 Plej kruela estas redono por farita bono
3800 %
3801 Plej kuirita kampulo ĉiam restos krudulo
3802 %
3803 Plej saĝa maljunulo ne estas tro saĝa
3804 %
3805 Plena estas la infero de promesitaj aferoj
3806 %
3807 Plena glaso da vino, sed kun guto da veneno
3808 %
3809 Plena kaso ŝteliston altiras
3810 %
3811 Plena stomako laŭdas la faston
3812 %
3813 Plenblovi la lipojn
3814 %
3815 Plendoj stomakon ne plenigas
3816 %
3817 Plenumiĝis la tasko per granda fiasko
3818 %
3819 Plenumita via ofico, nun pasis via vico
3820 %
3821 Pli allogas kulero da mielo, ol da vinagro barelo
3822 %
3823 Pli bona -- estas malamiko de bona
3824 %
3825 Pli bona amiko intima, ol parenco malproksima
3826 %
3827 Pli bona apude najbaro, ol frato post arbaro
3828 %
3829 Pli bona branĉo sennuksa, ol kaĝo plej luksa
3830 %
3831 Pli bona ĉifona vesto, ol riĉeco en malhonesto
3832 %
3833 Pli bona estas gajno malgranda, ol granda malgajno
3834 %
3835 Pli bona estas io, ol nenio
3836 %
3837 Pli bona estas malgranda "jen prenu" ol granda "morgaŭ venu"
3838 %
3839 Pli bona estas paco feliĉa, ol havo plej riĉa
3840 %
3841 Pli bona estas saĝa malamiko, ol malsaĝa amiko
3842 %
3843 Pli bona estas virto sen oro, ol oro sen honoro
3844 %
3845 Pli bona estas vorto afabla, ol kuko agrabla
3846 %
3847 Pli bona homo sen mono, ol mono sen homo
3848 %
3849 Pli bona io ol nenio
3850 %
3851 Pli bona pano sen butero, ol dolĉa kuko sen libero
3852 %
3853 Pli bona pano sen butero, ol kuko sen libero
3854 %
3855 Pli bona pura konscienco, ol malpura potenco
3856 %
3857 Pli bona virto sen oro, ol oro sen honoro
3858 %
3859 Pli bone estas enviigi, ol kompatigi
3860 %
3861 Pli bone estas havon fordoni, ol kun homoj malpaci
3862 %
3863 Pli bone estas reiri, ol perdi la vojon
3864 %
3865 Pli bone estas sensale, ol tro sale
3866 %
3867 Pli bone estas ŝviti ol tremi
3868 %
3869 Pli bone fleksiĝi, ol rompiĝi
3870 %
3871 Pli bone malfrue, ol neniam
3872 %
3873 Pli bone malmulte gajni, ol multe perdi
3874 %
3875 Pli bone ne fari, ol erari
3876 %
3877 Pli bone ne sali, ol sali tro multe
3878 %
3879 Pli da bruo, ol da faro
3880 %
3881 Pli da havo, pli da klopodoj
3882 %
3883 Pli da infanoj, pli da beno
3884 %
3885 Pli da infanoj, pli da manoj
3886 %
3887 Pli da mono, pli da zorgo
3888 %
3889 Pli da okuloj, pli da certeco
3890 %
3891 Pli efike ol bato pelas malsato
3892 %
3893 Pli facile estas eviti ol spiti
3894 %
3895 Pli facile estas malbonon eviti, ol korekti
3896 %
3897 Pli facile estas multe elspezi, ol malmulte enspezi
3898 %
3899 Pli facile estas multon elspezi, ol malmulton enspezi
3900 %
3901 Pli facile estas ne iri, ol tro malfrue reiri
3902 %
3903 Pli facile estas perdi vilaĝon, ol akiri domon
3904 %
3905 Pli facile estas regi ol agi
3906 %
3907 Pli facile estas vilaĝon perdi, ol domon akiri
3908 %
3909 Pli feliĉa estas donanto ol prenanto
3910 %
3911 Pli feliĉa estas martelo insultata, ol amboso kompatata
3912 %
3913 Pli feliĉa sinjoro sen havo, ol riĉulo sed sklavo
3914 %
3915 Pli helpas guto da feliĉo, ol barelo da saĝo
3916 %
3917 Pli kara estas kap' ol ĉapo
3918 %
3919 Pli kara estas kapo ol ĉapo
3920 %
3921 Pli kara kapo ol ĉapo
3922 %
3923 Pli kostas la sako, ol la tuta pako
3924 %
3925 Pli tiras virina haro, ol ĉevala paro
3926 %
3927 Pli valoras faro nenia, ol faro malbona
3928 %
3929 Pli valoras interkonsento, ol juĝa dokumento
3930 %
3931 Pli valoras konkorda ovo, ol malkonkorda bovo
3932 %
3933 Pli valoras kontenta spirito, ol granda profito
3934 %
3935 Pli valoras malgranda reganto, ol granda servanto
3936 %
3937 Pli valoras paco malbona, ol malpaco plej bona
3938 %
3939 Pli valoras propra ĉemizo, ol fremda plena valizo
3940 %
3941 Pli valoras senlaboreco, ol sensenca laboremeco
3942 %
3943 Pli valoras tuj ovo, ol poste bovo
3944 %
3945 Pli valoras vinagro donacita, ol vino aĉetita
3946 %
3947 Pli zorgas unu patrino pri dek infanoj, ol dek infanoj pri unu patrino
3948 %
3949 Plibono estas malamiko de bono
3950 %
3951 Ploranton ni evitas, ridanton ni imitas
3952 %
3953 Plumo ne sentas, papero silentas
3954 %
3955 Pluvo en Aprilo -- por la tero utilo
3956 %
3957 Popola kutimo havas valoron de leĝo
3958 %
3959 Popolo diras, Dio diras
3960 %
3961 Por amiko intima ne ekzistas vojo malproksima
3962 %
3963 Por amiko komplezo neniam estas tro peza
3964 %
3965 Por ĉiu ago venas la tempo de pago
3966 %
3967 Por ĉiu ago venos tempo de pago
3968 %
3969 Por ĉiu faro estas horo
3970 %
3971 Por ĉiu plezuro devas esti mezuro
3972 %
3973 Por ebriulo ne ekzistas danĝero
3974 %
3975 Por fremda koro ne ekzistas esploro
3976 %
3977 Por gasto ne petita mankas kulero
3978 %
3979 Por glate mensogi, oni spriton bezonas
3980 %
3981 Por honoro ni dankas, se manĝ' al ni mankas
3982 %
3983 Por hundon dronigi, oni nomas ĝin rabia
3984 %
3985 Por kapti ezokon, bongustigu la hokon
3986 %
3987 Por la mono pastra preĝo, por la mono romp' de leĝo
3988 %
3989 Por li eĉ la muso ne estas sen felo
3990 %
3991 Por longa malsano kurac' estas vana
3992 %
3993 Por malfrua gasto restas nur osto
3994 %
3995 Por malsaĝulo bastono -- por saĝulo leciono
3996 %
3997 Por malsanulo forto, por kokido la morto
3998 %
3999 Por mia mono mi ankaŭ estas barono
4000 %
4001 Por muŝon mortigi, oni pafilegon ne uzas
4002 %
4003 Por nenio oni faras nenion
4004 %
4005 Por paro amanta ĉiu loketo sufiĉas
4006 %
4007 Por parolo delira ne ekzistas rediro
4008 %
4009 Por patrino ne ekzistas infano malbela
4010 %
4011 Por Paŭlo sperto -- por Petro averto
4012 %
4013 Por peko senkonscia puno nenia
4014 %
4015 Por pendigi ŝteliston, antaŭe lin kaptu
4016 %
4017 Por pot' argila poto fera estas najbaro danĝera
4018 %
4019 Por regna speso ne ekzistas forgeso
4020 %
4021 Por saĝulo sufiĉas aludo
4022 %
4023 Por sia oro ĉiu estas sinjoro
4024 %
4025 Por sperto kaj lerno ne sufiĉas eterno
4026 %
4027 Por ŝafo tondita Dio venton moderigas
4028 %
4029 Por ŝafon formanĝi, lupo trovos pretekston
4030 %
4031 Por unu -- festeno, por alia -- ĉagreno
4032 %
4033 Por vendisto mensogo estas necesa apogo
4034 %
4035 Por via bono vin regalas bastono
4036 %
4037 Por virta orelo ne danĝeras vorto malbela
4038 %
4039 Post alkutimiĝo doloras disiĝo
4040 %
4041 Post brua vento subita silento
4042 %
4043 Post dolĉa vino restas acida vinagro
4044 %
4045 Post domaĝo venas saĝo
4046 %
4047 Post dorma trankvilo venas bona konsilo
4048 %
4049 Post kolero venas favoro
4050 %
4051 Post konfeso venas forgeso
4052 %
4053 Post la batalo preĝo ne helpas
4054 %
4055 Post la falo oni fariĝas singarda
4056 %
4057 Post la fasto venas festo
4058 %
4059 Post la fino de l' batalo estas multe da kuraĝuloj
4060 %
4061 Post mia malapero renversiĝu la tero
4062 %
4063 Post morto kuracilo jam estas sen utilo
4064 %
4065 Post nokta ripozo helpas la muzo
4066 %
4067 Post sufero venas prospero
4068 %
4069 Post vetero malbela lumas suno plej hela
4070 %
4071 Postulo ne pretendas, rifuzo ne ofendas
4072 %
4073 Poton taksu laŭ sono, sinjoron laŭ tono
4074 %
4075 Prave li ricevas
4076 %
4077 Prave punite laŭmerite
4078 %
4079 Prediki al surduloj
4080 %
4081 Preĝejo proksima, sed Dio malproksima
4082 %
4083 Preĝon faru, sed farunon preparu
4084 %
4085 Preĝu al la Eternulo, ne al Lia sanktulo
4086 %
4087 Preĝu kore kaj laboru fervore
4088 %
4089 Preni iun sur la dentojn
4090 %
4091 Prenu kiel vi volas, la poto ĉiam bolas
4092 %
4093 Pri dolĉa vorto ne fieru, maldolĉan ne koleru
4094 %
4095 Pri gustoj oni disputi ne devas
4096 %
4097 Pri havo najbara oni estas malavara
4098 %
4099 Pri kio amikoj sekretas, ili vian juĝon ne petas
4100 %
4101 Pri kio estas la afero? Pri la lupo rakonto, kaj la lupo renkonte
4102 %
4103 Pri la ŝtrumpa truo scias nur la ŝuo
4104 %
4105 Pri laboroj maldiligenta, pri festoj plej kompetenta
4106 %
4107 Pri lando malproksima estas bone mensogi
4108 %
4109 Pri nenio oni povas ĵuri
4110 %
4111 Pri propra afero neniu juĝas libere
4112 %
4113 Pri tio jam ĉiuj paseroj babilas
4114 %
4115 Printempo semas, aŭtuno rikoltas
4116 %
4117 Pripensu malrapide kaj agu decide
4118 %
4119 Pro amo al la kandelo kato lekas la kandelingon
4120 %
4121 Pro eraro ne praviĝas la faro
4122 %
4123 Pro homo fiera ĝojas infero
4124 %
4125 Pro kapo malsaĝa suferas la kruroj
4126 %
4127 Pro karta preno perdiĝis bieno
4128 %
4129 Pro limoj kaj baroj malpacas najbaroj
4130 %
4131 Pro multo da arboj li arbaron ne vidas
4132 %
4133 Pro najleto bagatela pereis ĉevalo plej bela
4134 %
4135 Pro vorta ludo li eĉ patron ne domaĝas
4136 %
4137 Pro vorta piko ofte perdiĝas amiko
4138 %
4139 Profiton celu, sed aliajn ne pelu
4140 %
4141 Prokrastita ne estas perdita
4142 %
4143 Proksima kubuto, sed ne por la buŝo
4144 %
4145 Promesi orajn montojn
4146 %
4147 Promesita trezoro estas sen valoro
4148 %
4149 Promeso estas larĝa, plenumo estas ŝarĝa
4150 %
4151 Promeso ne satigas
4152 %
4153 Pronomoj "mia", "min" kaj "mi" en mondo regas ĉiam tri
4154 %
4155 Propeka kapro
4156 %
4157 Propra opinio ne estas leĝo por alia
4158 %
4159 Propra sufero -- plej granda sur tero
4160 %
4161 Propra supo brogas, fremda allogas
4162 %
4163 Propra volo ordonon superas
4164 %
4165 Propran ĝibon neniu vidas
4166 %
4167 Propran vangon neniu batas
4168 %
4169 Proverbo estas sperto, proverbo estas averto
4170 %
4171 Prunto amikon forpelas
4172 %
4173 Puno pekon svingas, favorkoreco ĝin estingas
4174 %
4175 Pura ĉielo fulmon ne timas
4176 %
4177 Pura konscienco estas plej granda potenco
4178 %
4179 Putrado de fiŝo komenciĝas de l' kapo
4180 %
4181 Rado malbona knaras plej multe
4182 %
4183 Rajdi sur ĉevalo oni ne lernas sen falo
4184 %
4185 Rakonti ĉion faritan kaj kaŝitan
4186 %
4187 Rangeto rangon respektu, modestan lokon elektu
4188 %
4189 Rano eĉ en palaco sopiras pri marĉo
4190 %
4191 Rapide -- senvide
4192 %
4193 Rapide iras la vortoj, sed ne rapide la faroj
4194 %
4195 Rapidu malrapide
4196 %
4197 Raporti pri ĉiuj cirkonstancoj kaj nuancoj
4198 %
4199 Razisto raziston razas
4200 %
4201 Regna kaso -- bona ĉaso
4202 %
4203 Reĝo donacis, sed polico minacas
4204 %
4205 Rekomendo kondukas al plendo
4206 %
4207 Renkontiĝis la kato kun sentima rato
4208 %
4209 Respektu Dion kaj reĝon kaj obeu la leĝon
4210 %
4211 Restas nek konsilo, nek konsolo
4212 %
4213 Resti maljuna knabino
4214 %
4215 Restis nenio absolute, nek por mordi, nek por gluti
4216 %
4217 Restu tajloro ĉe via laboro
4218 %
4219 Rezonado kaj filozofado panon ne donas
4220 %
4221 Ricevi grizan haron, ne vidinte altaron
4222 %
4223 Ricevi muŝon en la cerbon
4224 %
4225 Ricevis bandito laŭ sia merito
4226 %
4227 Ricevos vulpo por sia kulpo
4228 %
4229 Riĉa estas tiu, kiu ŝuldas al neniu
4230 %
4231 Riĉa preparo, sed povo avara
4232 %
4233 Riĉa zorgas pri ĉampano, malriĉa pri pano
4234 %
4235 Riĉeco estas frato de fiereco
4236 %
4237 Riĉeco sen gvido kiel ĉevalo sen brido
4238 %
4239 Riĉigas ne enspezo, sed prudenta elspezo
4240 %
4241 Riĉulo havas kornojn, malriĉulo dornojn
4242 %
4243 Riĉulo kiel fajro proksime bruligas, malproksime ne varmigas
4244 %
4245 Riĉulo veturas, malriĉulo kuras
4246 %
4247 Ridas blindulo pri lamulo
4248 %
4249 Rido matene -- ploro vespere
4250 %
4251 Rigardaĉi kiel bovido
4252 %
4253 Rigardi kaj aspiri ne devigas akiri
4254 %
4255 Rigardi malafable
4256 %
4257 Rigardi per ambaŭ okuloj
4258 %
4259 Rigardu per ambaŭ okuloj
4260 %
4261 Ripetado estas plej bona lernado
4262 %
4263 Ripetata parolo pri la sama titolo
4264 %
4265 Riveretoj fluas al riveroj
4266 %
4267 Rol' de virino -- bona mastrino
4268 %
4269 Romo estas tie, kie estas la papo
4270 %
4271 Rostita kolombeto ne flugas al buŝeto
4272 %
4273 Rusto manĝas feron, ĉagreno la koron
4274 %
4275 Rusto manĝas la feron, kaj zorgo la homon
4276 %
4277 Saĝa estas la frato post ricevo de l' bato
4278 %
4279 Saĝa estas la hundo post ricevo de l' vundo
4280 %
4281 Saĝa hundo post la vundo
4282 %
4283 Saĝa kapo duonvorton komprenas
4284 %
4285 Saĝa scias, kion li diras -- malsaĝa diras, kion li scias
4286 %
4287 Saĝa tenas aferon, malsaĝa esperon
4288 %
4289 Saĝo abunda, sed ne profunda
4290 %
4291 Saĝo barbon ne atendas
4292 %
4293 Saĝulo scias ion, sed neniu scias ĉion
4294 %
4295 Sako alenon ne tenas, ĝi baldaŭ elvenas
4296 %
4297 Sako malplena sin rekte ne tenas
4298 %
4299 Sako ne sonas -- amiko ne konas
4300 %
4301 Sakon kun truo vi neniam plenigos
4302 %
4303 Saltadi ĉirkaŭ afero, kiel blovata neĝero
4304 %
4305 Saltadi el unua al deka
4306 %
4307 Sama buŝo blovas varmon kaj malvarmon
4308 %
4309 Sama gento, sama sento
4310 %
4311 Samaj kondiĉoj, samaj superstiĉoj
4312 %
4313 Sango bolas, juneco petolas
4314 %
4315 Sango komuna reciproke sin altiras
4316 %
4317 Sango ne silentas, sian sangon ĝi sentas
4318 %
4319 Sanigaĵo malbongusta, sed efiko plej ĝusta
4320 %
4321 Sanktfigurojn ornamas, kaj homojn malamas
4322 %
4323 Sapo blankecon ne havas, tamen blanke ĝi lavas
4324 %
4325 Sapumi la okulojn
4326 %
4327 Sata malsatan ne povas kompreni
4328 %
4329 Sata stomako ne lernas volonte
4330 %
4331 Scias la kato, kies lardon ĝi manĝis
4332 %
4333 Scienco havas semon enuan, sed frukton bonĝuan
4334 %
4335 Sciencon oni ne mendas, klerecon oni ne vendas
4336 %
4337 Scion akiru, sed ne ĉion eldiru
4338 %
4339 Sciu elokventi, sciu ankaŭ silenti
4340 %
4341 Sciu funde, sed tenu profunde
4342 %
4343 Se al hundo mankas nenio, ĝin atakas rabio
4344 %
4345 Se amas Dio, prosperas ĉio
4346 %
4347 Se amiko petas, li neniam ripetas
4348 %
4349 Se birdo tro bekas, la katon ĝi vekas
4350 %
4351 Se brulas nenio, fumo ne iras
4352 %
4353 Se ĉiu balaos antaŭ sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo
4354 %
4355 Se ĉiu speson donos, malriĉulo malsaton ne konos
4356 %
4357 Se decidos la sorto, helpos nenia forto
4358 %
4359 Se devigas neceso, faru kun kareso
4360 %
4361 Se Dio ne aranĝos, lupo vin ne manĝos
4362 %
4363 Se Dio ne volas, sanktulo ne helpos
4364 %
4365 Se Dio ordonos, eĉ ŝton' lakton donos
4366 %
4367 Se elsaltas la okazo, ĝi rompiĝas kiel vazo
4368 %
4369 Se en kor' io sidas, vizaĝo perfidas
4370 %
4371 Se ezoko piiĝis, gobio ne dormu
4372 %
4373 Se forestas la suno, sufiĉas la luno
4374 %
4375 Se geedzoj sin batas, fremdulo restu flanke
4376 %
4377 Se gut' al guto aliĝas, maro fariĝas
4378 %
4379 Se haroj ne mankus, oni kalvon ne havus
4380 %
4381 Se homoj mankas, infano ankaŭ estas homo
4382 %
4383 Se io venas al buŝo, buŝon ne fermu
4384 %
4385 Se juneco estus sperta, se maljuneco estus lerta
4386 %
4387 Se junulo ne lernis, maljunulo ne scias
4388 %
4389 Se kalumnio eĉ pasas, ĝi ĉiam ion lasas
4390 %
4391 Se kalumnio ne brulas, ĝi almenaŭ makulas
4392 %
4393 Se la arbo falis, ĉiu branĉon derompas
4394 %
4395 Se la ĉielo falus al tero, birdokaptado estus facila afero
4396 %
4397 Se la gasto estas amata, eĉ lia servanto ne restas malsata
4398 %
4399 Se la gasto meritas, eĉ lia hundo profitas
4400 %
4401 Se la kaliko tro pleniĝas, la vino elverŝiĝas
4402 %
4403 Se la sorto vin batas, mokantoj ne mankas
4404 %
4405 Se la tempo forblovis, ni jam helpi ne povas; kio post ni aperos, ni de ĝi ne suferos
4406 %
4407 Se lipo dikiĝas, ventro maldikiĝas
4408 %
4409 Se lupo ekpentis, ŝafo atentu
4410 %
4411 Se malriĉulo sukcesas, li ĉiujn forgesas
4412 %
4413 Se malsato turmentas, lupo timon ne sentas
4414 %
4415 Se mi faru riverencon, mi elektas potencon
4416 %
4417 Se mi scius, kie mi falos, mi tien metus tapiŝon
4418 %
4419 Se mi scius, kion mi ne scias, ĉiuj saĝuloj min envius
4420 %
4421 Se muso nur unu truon disponas, ĝi baldaŭ la vivon fordonas
4422 %
4423 Se ne estus "se" kaj "tamen", mi al ĉio dirus amen
4424 %
4425 Se ne la "se" malfeliĉa, mi estus nun homo plej riĉa
4426 %
4427 Se ne plaĉas la najbaro, ne plaĉas lia faro
4428 %
4429 Se ne venas per bona vorto, oni prenas per forto
4430 %
4431 Se neĝas sur la monto, estas malvarme en la valo
4432 %
4433 Se neniu plendas, neniu defendas
4434 %
4435 Se okulo ne atentas, dorso eksentas
4436 %
4437 Se okulo ne vidas, koro ne avidas
4438 %
4439 Se okulo ne vidis, pagas la poŝo
4440 %
4441 Se oni amas la gaston, oni zorgas la paston
4442 %
4443 Se Peĉjo ne semos, Petro ne rikoltos
4444 %
4445 Se peko trafas, eĉ bastono ekpafas
4446 %
4447 Se sako tro pleniĝas, ĝi baldaŭ diŝsiriĝas
4448 %
4449 Se silentas draŝejo, malpacas loĝejo
4450 %
4451 Se stomako doloras, kapo laboras
4452 %
4453 Se unu ne venis, dek ne atendas
4454 %
4455 Se vendisto ne mensogas, li aĉetanton ne allogas
4456 %
4457 Se vi donas mielon, donu ankaŭ kuleron
4458 %
4459 Se vi krudulon iom karesos, li al si ĉion permesos
4460 %
4461 Se vi krudulon salutos, li vin tutan englutos
4462 %
4463 Se vi povas, profitu, sed aliajn ne incitu
4464 %
4465 Se vi prenis la violonon, prenu ankaŭ la arĉon
4466 %
4467 Se vi pri ĉio informiĝos, vi baldaŭ maljuniĝos
4468 %
4469 Se vi sendis malsaĝulon, sendu kontrolon
4470 %
4471 Se vi senfine parolos, de ĝi la poto ne bolos
4472 %
4473 Se vi sidos en branoj, vin manĝos la porkoj
4474 %
4475 Se vi ŝafo fariĝos, lupoj ne mankos
4476 %
4477 Se vi volas filinon, flatu la patrinon
4478 %
4479 Se vulpo pentofaras, gardu la kokidojn
4480 %
4481 Seka panpeco, sed en libereco
4482 %
4483 Selante ĉevalon, oni ĝin karesas
4484 %
4485 Sen atendo, sen espero venis mizero
4486 %
4487 Sen fajro ne brulas eĉ pajlo
4488 %
4489 Sen gutoj malgrandaj maro ne ekzistus
4490 %
4491 Sen laboro ne venas oro
4492 %
4493 Sen mensoga rekomendo ne iros la vendo
4494 %
4495 Sen mono en urbon ne iru
4496 %
4497 Sen mono oni estas nulo, kun mono -- saĝulo
4498 %
4499 Sen ordo en afero ne ekzistas prospero
4500 %
4501 Sen povo kolero estas ridinda afero
4502 %
4503 Sen regalo ne estas balo
4504 %
4505 Sen rigardo, sen gardo
4506 %
4507 Sen speso unua ne ekzistas la dua
4508 %
4509 Senĉesa guto eĉ ŝtonon traboras
4510 %
4511 Sendemanda ekprotesto estas ofte kulpatesto
4512 %
4513 Sendito nur portas; kion oni ordonis, li raportas
4514 %
4515 Senditon oni aŭskultas aŭ ne aŭskultas, sed ne punas nek insultas
4516 %
4517 Senfara plendo ne estas defendo
4518 %
4519 Senfortuloj longe vivas
4520 %
4521 Senkonscie vi agis, konscie vi pagos
4522 %
4523 Senlaboreco dormon alportas
4524 %
4525 Senlaboreco estas patrino de ĉiuj malvirtoj
4526 %
4527 Senlanigu, sed ne senfeligu
4528 %
4529 Senlanigu, sed ne senhaŭtigu
4530 %
4531 Senpaga estas nur la morto, sed ĝi kostas la vivon
4532 %
4533 Senplumigi kokinon, ne vekante mastrinon
4534 %
4535 Serĉi la tagon pasintan
4536 %
4537 Serpenton oni povas eviti, sed kalumnion neniam
4538 %
4539 Servo al Dio vana ne restas
4540 %
4541 Servo ne petita ne estas merita
4542 %
4543 Servo postulas reservon
4544 %
4545 Sia estas kara pli ol la najbara
4546 %
4547 Sia estas kara pli ol najbara
4548 %
4549 Sian sorton neniu evitos
4550 %
4551 Sidas gasto minuton, sed vidas la tuton
4552 %
4553 Sidi en amaso da embaraso
4554 %
4555 Sidi en laboroj ĝis super la oreloj
4556 %
4557 Sidi kiel muso sub balailo
4558 %
4559 Sidi kiel sur pingloj
4560 %
4561 Sidi sur pingloj
4562 %
4563 Sidu lango malantaŭ la vango
4564 %
4565 Sieĝi ies pordon
4566 %
4567 Silente
4568 %
4569 Silento estas konsento
4570 %
4571 Silentu donante, parolu ricevante
4572 %
4573 Simio al simio plaĉas pli ol ĉio
4574 %
4575 Sin turni al la poŝo
4576 %
4577 Singardeman Dio gardas
4578 %
4579 Sinjorino kaj sinjoro, unu alian valoras
4580 %
4581 Sinjoro karesas, sed baldaŭ ĉesas
4582 %
4583 Sinjoro petas, kvazaŭ dekretas
4584 %
4585 Sinjoroj sin batas, servantoj vundojn ricevas
4586 %
4587 Situacio sen eliro
4588 %
4589 Sklavo kun forta mano estas plej granda tirano
4590 %
4591 Sola vojo libera al la fundo rivera
4592 %
4593 Sonĝo teruras, sonĝo forkuras
4594 %
4595 Sonorado al li venas, sed de kie -- li ne komprenas
4596 %
4597 Sonorilo vokas al preĝejo kaj mem neniam eniras
4598 %
4599 Sorto donas favoron, sorto donas doloron
4600 %
4601 Sorto ofte alsendas, kion oni ne atendas
4602 %
4603 Sperta mano ne restas sen pano
4604 %
4605 Sperto saĝon akrigas
4606 %
4607 Spesmilo superflua poŝon ne ŝiras
4608 %
4609 Spesmilo vojon trabatas
4610 %
4611 Spiko malplena plej alte sin tenas
4612 %
4613 Sprit' en tempo ne ĝusta estas tre malbongusta
4614 %
4615 Sprita vorto tentas, nenion atentas
4616 %
4617 Staras la morto jam en la korto
4618 %
4619 Stari per unu piedo en la tombo
4620 %
4621 Stari por iu kiel muro kaj turo
4622 %
4623 Stariĝi obstine
4624 %
4625 Staris, ekfaris
4626 %
4627 Stomako malsata nur pri pano meditas
4628 %
4629 Stomako ne estas spegulo: kion ĝi manĝis, ne vidas okulo
4630 %
4631 Streĉi la orelojn
4632 %
4633 Streĉiĝi el la haŭto
4634 %
4635 Streĉu la okulojn
4636 %
4637 Sub seruro promesojn tenu, sed doninte ne reprenu
4638 %
4639 Sub tero sklavo kaj sinjoro ne diferencas per valoro
4640 %
4641 Suferinto pli valoras, ol lerninto
4642 %
4643 Suferoj sufokas kaj homoj mokas
4644 %
4645 Sukcesa venkanto de pordoj malfermitaj
4646 %
4647 Superpinte -- nur tuŝinte
4648 %
4649 Sur arbon kliniĝintan saltas la kaproj
4650 %
4651 Sur ĉeval' de najbaro la ŝarĝo ne pezas
4652 %
4653 Sur ĉiu flanko nur manko kaj manko
4654 %
4655 Sur la ŝtelisto brulas la ĉapo
4656 %
4657 Sur la ventro veluro, en la ventro murmuro
4658 %
4659 Sur leĝa bazo
4660 %
4661 Sur lia nuko sidas pli ol peruko
4662 %
4663 Surmeto rompas, komparo trompas
4664 %
4665 Suspekto pruvon ne egalas
4666 %
4667 Ŝafaro harmonia lupon ne timas
4668 %
4669 Ŝafo donas sian lanon, por ke mastro havu panon
4670 %
4671 Ŝafo kalkulita ne estas savita
4672 %
4673 Ŝajno trompas
4674 %
4675 Ŝajnon ne fidu, juĝi ne rapidu
4676 %
4677 Ŝatu amikon laŭ la dato de akiro
4678 %
4679 Ŝerce dirite, cele pensite
4680 %
4681 Ŝipon rompitan ĉiuj ventoj atakas
4682 %
4683 Ŝiriĝis fadeno sur la bobeno
4684 %
4685 Ŝiru rozojn en somero, ĉar en vintro ili ne estas
4686 %
4687 Ŝiru rozojn en somero, ĉar en vintro ili ne estos
4688 %
4689 Ŝiru vin en du partojn, la mondo trian postulos
4690 %
4691 Ŝlosilo uzata ruston ne konas
4692 %
4693 Ŝparu groŝon -- vi havos plenan poŝon
4694 %
4695 Ŝparu kiam bone, vi havos kiam bezone
4696 %
4697 Ŝteletiston oni batas, ŝtelegiston oni ŝatas
4698 %
4699 Ŝteli ĉe ŝtelisto estas malfacile
4700 %
4701 Ŝtelu malproksime, edziĝu proksime
4702 %
4703 Ŝtono de falpuŝiĝo
4704 %
4705 Ŝuldo estas unua heredanto
4706 %
4707 Ŝuldo havas longan vivon
4708 %
4709 Ŝuldo kaj mizero estas najbaroj
4710 %
4711 Ŝuldo ne bruas, tamen dormon detruas
4712 %
4713 Ŝuldo ne makulas, sed pagon postulas
4714 %
4715 Ŝuldo ne rustiĝas, ŝuldo ne mortiĝas
4716 %
4717 Ŝuldoj kaj mizero estas najbaroj
4718 %
4719 Ŝuldon tempo ne kuracas
4720 %
4721 Ŝuti polvon en la okulojn
4722 %
4723 Tablo festena, sed telero malplena
4724 %
4725 Tablo kovrita faras amikojn
4726 %
4727 Tablon frapas tajloro, tuj tondilo eksonas
4728 %
4729 Tablon ornamas ne tuko, sed kuko
4730 %
4731 Tago aranĝas, tago ŝanĝas
4732 %
4733 Tago festa -- for aferoj
4734 %
4735 Tago tagon sekvas, sed ne similas
4736 %
4737 Tajloro krimis, botisto pendas
4738 %
4739 Taksi la sanon ni lernas en malsano
4740 %
4741 Tani al iu la haŭton
4742 %
4743 Tapiŝon ne deziris, maton akiris
4744 %
4745 Temp' estas mono
4746 %
4747 Temp' estas valoro simile al oro
4748 %
4749 Tempo flatas, tempo batas
4750 %
4751 Tempo kaj cirkonstancoj saĝon alportas
4752 %
4753 Tempo prenas, tempo pagas
4754 %
4755 Tempo toleras, sed vero aperas
4756 %
4757 Tempo venos, zorgon prenos
4758 %
4759 Teni iun per fera mano
4760 %
4761 Teni la okulojn en streĉo
4762 %
4763 Teni sian langon en la buŝo
4764 %
4765 Tie ĉi malbone, tie nebone
4766 %
4767 Tie iras fumo per densaj nuboj
4768 %
4769 Tie vi petos, vi tiros, vi nenion akiros
4770 %
4771 Tiel estas, tiel restas
4772 %
4773 Tien okuloj iras, kien la koro deziras
4774 %
4775 Timi sian propran ombron
4776 %
4777 Timo havas grandajn okulojn
4778 %
4779 Timu lupon edukitan kaj malamikon repacigitan
4780 %
4781 Tio ĉi estas laŭ lia gusto
4782 %
4783 Tio estas lia amata ĉevaleto
4784 %
4785 Titolo sen mono -- sensignifa sono
4786 %
4787 Tolaĵon malpuran lavu en la domo
4788 %
4789 Tondro kampulon memorigas pri Dio
4790 %
4791 Tordi ŝnurojn el sablo
4792 %
4793 Tra unu orelo eniras, tra la dua eliras
4794 %
4795 Tra vitro de teruro pligrandiĝas la mezuro
4796 %
4797 Trafe aŭ maltrafe
4798 %
4799 Trafi de Scilo al Ĥaribdo
4800 %
4801 Trafi du celojn per unu ŝtono
4802 %
4803 Trafi per la parolo rekte en la vizaĝon
4804 %
4805 Trafi per la vizaĝo en koton
4806 %
4807 Trafis falĉilo sur ŝtonon
4808 %
4809 Trafis hakilo al ligno malmola
4810 %
4811 Trafis pugno pugnon
4812 %
4813 Traflugis anĝelo preter orelo
4814 %
4815 Trafos hakilo al ligno malmola
4816 %
4817 Tralavi la gorĝon
4818 %
4819 Tranĉi rekte en la karnon
4820 %
4821 Transsalte -- senhalte
4822 %
4823 Trapafadi la aeron
4824 %
4825 Tremo atakas
4826 %
4827 Treni sian vivon de mizero al mizero
4828 %
4829 Trinki pro ies sano
4830 %
4831 Trio plaĉas al Dio
4832 %
4833 Tro akra fajro estas sen daŭro
4834 %
4835 Tro alta postulo aĉetanton ne ŝarĝas
4836 %
4837 Tro da bono ne turmentas
4838 %
4839 Tro da enspezo ne estas tro da pezo
4840 %
4841 Tro da konfido kondukas al perfido
4842 %
4843 Tro da kuiristoj kaĉon difektas
4844 %
4845 Tro da libero kondukas al mizero
4846 %
4847 Tro da metioj -- profitoj neniaj
4848 %
4849 Tro elektema ricevas nenion
4850 %
4851 Tro forta ĵuro -- la afero ne pura
4852 %
4853 Tro grandaj kalkuloj kondukas al nuloj
4854 %
4855 Tro kara aranĝo por malkara tagmanĝo
4856 %
4857 Tro longa atendo ĝis fino de l' vendo
4858 %
4859 Tro longa sufero -- malgranda espero
4860 %
4861 Tro multe da salo malbonigas la manĝon
4862 %
4863 Tro nutrata kapro fariĝas kiel apro
4864 %
4865 Tro rapida akcelo ne kondukas al celo
4866 %
4867 Tro rapida edziĝo -- porĉiama kateniĝo
4868 %
4869 Tro rapida faro estas nur baro
4870 %
4871 Tro rapida laboro, tro malgranda valoro
4872 %
4873 Tro rapida riĉiĝo diablon ĝojigas
4874 %
4875 Tro saltas la rato -- ĝin kaptas la kato
4876 %
4877 Tro sata, tro bata
4878 %
4879 Troa festeno estas veneno
4880 %
4881 Troa petolo danĝera al kolo
4882 %
4883 Troa petolo estas danĝera por la kolo
4884 %
4885 Troviĝas bonaj homoj en la mondo
4886 %
4887 Trovis malbonulo malbonulon pli grandan
4888 %
4889 Truon de l' honoro flikos neniu tajloro
4890 %
4891 Turniĝadi kiel serpento
4892 %
4893 Tuso kaj amo ne estas kaŝeblaj
4894 %
4895 Tuta jam sata, sed okulo malsatas
4896 %
4897 Tute ĝuste laŭ lia gusto
4898 %
4899 Tute libera, kiel birdo aera
4900 %
4901 Unu amiko malnova pli valoras ol du novaj
4902 %
4903 Unu fava ŝafo tutan ŝafaron infektas
4904 %
4905 Unu floras, alia ploras
4906 %
4907 Unu floro ne estas krono, unu monero ne estas mono
4908 %
4909 Unu fojon oni donas kaj tutan vivon fanfaronas
4910 %
4911 Unu fojon ŝtelis pomon kaj perdis por ĉiam honestan nomon
4912 %
4913 Unu guto plenigas la glason
4914 %
4915 Unu hako kverkon ne faligas
4916 %
4917 Unu hirundo printempon ne alportas
4918 %
4919 Unu kapo facile trovas apogon
4920 %
4921 Unu malamiko pli difektas, ol cent amikoj protektas
4922 %
4923 Unu orienten, alia okcidenten
4924 %
4925 Unu ovo malbona tutan manĝon difektas
4926 %
4927 Unu pasero alian valoras
4928 %
4929 Unu saĝo estas bona, du estas pli bonaj
4930 %
4931 Unu similas nulon, ne prezentas kalkulon
4932 %
4933 Unu sola guto la glason plenigas
4934 %
4935 Unu soldato militon ne faras
4936 %
4937 Unu vido taŭgas pli ol dek aŭdoj
4938 %
4939 Unu vundo alian kuracas
4940 %
4941 Unu, du, tri, kvar, kaj finita la far'
4942 %
4943 Unua atesto estas la vesto
4944 %
4945 Unua paŝo iron direktas
4946 %
4947 Unua venis, unua prenis
4948 %
4949 Unueco donas fortecon
4950 %
4951 Unufoje ŝtelinta restas ĉiam ŝtelisto
4952 %
4953 Urson al mielo oni ne tiras per orelo
4954 %
4955 Urson evitu, duonpatrinon ne incitu
4956 %
4957 Urtikon frosto ne difektas
4958 %
4959 Uzi monon kaj admonon kaj flaton kaj baton
4960 %
4961 Uzu tempon estantan, antaŭvidu estontan, memoru estintan
4962 %
4963 Valoras ne la vesto, valoras la enesto
4964 %
4965 Valoron de objekto ni ekkonas post difekto
4966 %
4967 Vane vi tentas, mi ne konsentos
4968 %
4969 Vazo rompita longe sin tenas
4970 %
4971 Venas ĉagreno sen granda peno
4972 %
4973 Venas kvazaŭ vokita kaj petita
4974 %
4975 Venas profito -- venas merito
4976 %
4977 Venas proverbo el popola la cerbo
4978 %
4979 Venas prudento post la ĝusta momento
4980 %
4981 Venas rido post minaco, kaj paciĝo post malpaco
4982 %
4983 Venis fino al mia latino
4984 %
4985 Venis mizero -- helpu min, frato; pasis mizero -- for, malamato
4986 %
4987 Venis tranĉilo al la gorĝo
4988 %
4989 Venkas ne forto, venkas la sorto
4990 %
4991 Venkiton oni ne batas
4992 %
4993 Venos knabeto ankaŭ kun peto
4994 %
4995 Venos ŝtelisto al la juĝisto
4996 %
4997 Venos tempo, venos konsilo
4998 %
4999 Vento al li ekflugis sub la haŭto
5000 %
5001 Vento sendita tondron reportos
5002 %
5003 Ventro malsata orelon ne havas
5004 %
5005 Vera kiel vorto de profeto
5006 %
5007 Vera opinio montriĝas en ebrio
5008 %
5009 Vergo doloras, sed saĝon ellaboras
5010 %
5011 Vero ne bezonas mediti nek spriti
5012 %
5013 Verŝi aeron al aero
5014 %
5015 Vespere ĝuu lunon, sed ne serĉu la sunon
5016 %
5017 Vespero lacigas, mateno freŝigas
5018 %
5019 Vesto eluzita, sed pureco spirita
5020 %
5021 Vesto homon prezentas
5022 %
5023 Veturi sur sia paro da kruroj
5024 %
5025 Vi amas preni, amu redoni
5026 %
5027 Vi min manĝigos, mi vin trinkigos
5028 %
5029 Vi ne kredas, ne aŭskultu, sed min ne insultu
5030 %
5031 Vi povas eĉ haki lignon sur lia kapo
5032 %
5033 Vi sekrete vorton diros, ĝi tra l' tuta mondo iros
5034 %
5035 Vi sekretos al edzino, ŝi sekretos al fratino, kaj tiel la sekreto promenados sen fino
5036 %
5037 Vi varmigos serpenton, ĝi al vi enpikos la denton
5038 %
5039 Via dekstra mano ne sciu, kion faras la maldekstra
5040 %
5041 Vian vivon ĝuu, sed fremdan ne detruu
5042 %
5043 Vidas okulo, sed mano ne trafas
5044 %
5045 Vilaĝano kreditas, vilaĝestro pruntas
5046 %
5047 Vilaĝano kreditas, vilaĝestro prunteprenas
5048 %
5049 Vin ne tuŝu la eraroj en fremdaj faroj
5050 %
5051 Virina ploro sen valoro
5052 %
5053 Virina rideto pli kaptas ol reto
5054 %
5055 Virino batas per lango -- aperas vundo plej sanga
5056 %
5057 Virino eliĝis, kaleŝo senpeziĝis
5058 %
5059 Virino havas haron longan kaj saĝon mallongan
5060 %
5061 Virino scias -- tuta mondo scias
5062 %
5063 Virta virino straton ne konas
5064 %
5065 Vitro kaj feliĉo ne estas fortikaj
5066 %
5067 Vivanton ni malhonoras, mortinton ni adoras
5068 %
5069 Vivi de estontaj enspezoj
5070 %
5071 Vivi de ŝparita kaso
5072 %
5073 Vivi emerite
5074 %
5075 Vivi en silko kaj veluro, en ĝojo kaj plezuro
5076 %
5077 Vivi iele -- trapele
5078 %
5079 Vivi inter forno hejtita kaj tablo kovrita
5080 %
5081 Vivi kiel ĉe la brusto de Dio
5082 %
5083 Vivi kiel kuko en butero
5084 %
5085 Vivi kun iu en fido kaj konfido
5086 %
5087 Vivi kun iu en intima amikeco
5088 %
5089 Vivi larĝe kaj lukse
5090 %
5091 Vivi laŭ postuloj de la ĝustaj kalkuloj
5092 %
5093 Vivi modere, ne tro interne nek tro ekstere
5094 %
5095 Vivi per sistemo de "el mano al buŝo"
5096 %
5097 Vivi sate kaj glate
5098 %
5099 Vivis puninde, mortis ridinde
5100 %
5101 Vivo glate ne fluas, ĉiam batas kaj skuas
5102 %
5103 Vivo modera estas vivo sendanĝera
5104 %
5105 Vivo sen modero kondukas al mizero
5106 %
5107 Vivon privatan kaŝu la muroj
5108 %
5109 Vivon travivi estas art' malfacila
5110 %
5111 Vivu mizere, sed vivu libere
5112 %
5113 Vivu stomako laŭ stato de l' sako
5114 %
5115 Vivu, progresu, sed lerni ne ĉesu
5116 %
5117 Vojon batitan herbo ne kovras
5118 %
5119 Volanta kruro ne laciĝas de kuro
5120 %
5121 Vole-nevole
5122 %
5123 Voli aŭ ne voli neniu malpermesas
5124 %
5125 Volo kaj deziro leĝojn ne konas
5126 %
5127 Volo kaj sento faras pli ol prudento
5128 %
5129 Volu-ne-volu -- elekto ne ekzistas
5130 %
5131 Volus kato fiŝojn, sed la akvon ĝi timas
5132 %
5133 Vort' en ĝusta momento faras pli ol arĝento
5134 %
5135 Vorto dirita al la mondo apartenas kaj neniam revenas
5136 %
5137 Vorto donita estas kiel leĝo
5138 %
5139 Vorto sona estas plej admona
5140 %
5141 Vortoj sakon ne plenigas
5142 %
5143 Vortojn ŝparu, agojn faru
5144 %
5145 Vulpo faras oferon -- atendu danĝeron
5146 %
5147 Vulpo mienon ŝanĝas, sed plue kokidojn manĝas
5148 %
5149 Vundan lokon protektis, alian difektis
5150 %
5151 Vundo pasas, vorto restas
5152 %
5153 Vundo sekreta doloras plej multe
5154 %
5155 Zorgu pri vi, kaj nenion pli
5156 %
5157 Zorgu vian metion kaj ne miksu vin en alian
5158 %
5159 Zorgu vivon vian kaj lasu vivi alian
5160 %