Abelujon ne incitu, amason ne spitu % Afabla vorto pli atingas ol forto % Agrabla estas gasto, se ne longe li restas % Aĝo maljuna ne estas oportuna % Aĝo tro matura ne estas plezura % Akiro kaj perdo rajdas duope % Akvo bolas, murmuras, sed fine ĝi kuras % Akvo kaj pano servas al sano % Akvo kura -- akvo pura % Akvo silenta subfosas la bordon % Akvo trankvila estas akvo danĝera % Akvon senmovan kovras putraĵo % Al amiko nova ne fidu sen provo % Al bona ĉasisto iras mem la besto % Al ĉevalo donacita oni buŝon ne esploras % Al ĉiu besto plaĉas ĝia nesto % Al ĉiu frato lian parton % Al ĉiu konvenas, kio al li apartenas % Al ĉiu sanktulo apartan kandelon % Al ĉiu sia propra estas ĉarma kaj kara % Al ĉiu sinjoro estu lia honoro % Al Dio plaĉu, sed sur diablon ne kraĉu % Al Dio servu, diablon rezervu % Al du sinjoroj samtempe oni servi ne povas % Al farun' malbonspeca ne helpos la spico % Al feliĉulo eĉ koko donas ovojn % Al fiŝ' kuirita jam akvo ne helpos % Al glacio printempa kaj al amiko tro nova ne fidu % Al grandaj sinjoroj grandaj honoroj % Al kavo senfunda ŝtopado ne helpas % Al kokino la ovo lecionojn ne donu % Al koro penetro per okula fenestro % Al kuko kaj kaso ĉiam venas amaso % Al la afero % Al la buŝo de "oni" neniu povas ordoni % Al la fiŝo ne instruu naĝarton % Al la malamik' en kuro faru ponton kun plezuro % Al la papero ne mankas tolero % Al li ne mankas defendo kontraŭ ofendo % Al loko dolora ni manon etendas -- al loko ĉarma okulojn ni sendas % Al pec' pecon algluas, kiu neston konstruas % Al posedanto de metio mankas nenio % Al promeso oni ne kredas -- kredu, kiu posedas % Al protekto kaj forto helpas la sorto % Al tiu ĉio cedas, kiu monon posedas % Al vi ne plaĉis sitelo, laboru per martelo % Al vi oni predikas, kaj nin oni pikas % Alia tempo, aliaj moroj % Alia urbo, alia moro % Aliaj domoj, aliaj homoj % Aliaj tempoj, aliaj moroj % Aliajn gvidas, kaj mem ne vidas % Alian ne mallaŭdu, vin mem ne aplaŭdu % Aliloka ĉielo estas sama ĉielo % Almozoj ne malriĉigas % Almozpetanto sinĝena restas kun sako malplena % Alpremi iun al muro % Altan arbon batas la fulmo % Amaso da fianĉoj, sed la ĝusta ne venas % Amaso da mono kaj titolo de barono % Ambaŭ floroj de samaj valoroj % Ameno diablon ne forpelas % Amikeco aparte, afero aparte % Amikeco aparte, ofico aparte % Amiko -- intimulo % Amiko de amiko estas ankaŭ amiko % Amiko en ĝojo kaj malĝojo % Amiko en ĝojo kaj ploro % Amiko estas kara, sed mi mem estas pli kara % Amiko estas kara, sed vero pli kara % Amiko fidela estas trezoro plej bela % Amikon karesu, sed kalkuli ne forgesu % Amikon montras malfeliĉo % Amikon ŝatu, malamikon ne batu % Amo kaj ĵaluzo estas gefratoj % Amo kaj puno loĝas komune % Amo pli kora, disiĝo pli dolora % Amo supermezura ne estas plezura % Amu domon novan kaj amikon malnovan % Amu edzinon plej kore, sed tenu ŝin bonmore % Animo al paradizo deziras, sed pekoj retiras % Ankaŭ al ni la suno eklumos % Ankaŭ al nia nesto venos iam la festo % Ankaŭ diablo tondron suferos % Ankaŭ la lupon atingos la sorto % Ankaŭ por diablo tondro ekzistas % Ankoraŭ Dio ne dormas % Ankoraŭ la ezoko ne estas sur la hoko % Ankoraŭ la gajno ne estas en la mano % Ankoraŭ multe vi kuros, ĝis vi alkuros % Ankoraŭ neniu evitis la sorton % Ankoraŭ neniu plaĉis al ĉiu % Antaŭ ĉio zorgu oficon -- plezuro atendos sian vicon % Antaŭ la lango laboru la cerbo % Antaŭ mortigo de urso ne vendu ĝian felon % Antaŭ okuloj ne staras, doloron ne faras % Antaŭ tima okulo potenciĝas eĉ kulo % Antaŭ vespero ne estu fiera % Antaŭe intencu kaj poste komencu % Antaŭe kion vi devas, poste kion vi volas % Antaŭparolo liberigas de postparolo % Aperas prudento, kiam pasis la momento % Aprila vetero -- trompa aero % Apud plena manĝotablo ĉiu estas tre afabla % Apud propra domo ŝtelisto ne ŝtelas % Aranĝite, ordigite % Arbaro aŭdas, kampo vidas % Arbo krakanta venton ne timas % Atakis lin horo malsaĝa % Atakis teruro, ektremis la kruro % Atendi bonan veteron kaj laman kurieron % Atendi sur tero, ĝis sekiĝos la rivero % Atendis, atendis, ĝis lin ĉerko etendis % Atendis, meditis, ĝis en tombon englitis % Atendu min antaŭ la domo de mia pranepo % Atentu % Atesto de matureco % Atingi la vesperon de sia vivo % Aŭ ĉio, aŭ nenio % Aŭ festene, aŭ malplene % Aŭ festo, aŭ fasto % Aŭ kuseno sub ripo, aŭ bato per vipo % Aŭ ministran postenon, aŭ pundoman katenon % Aŭ plej riĉa stato, aŭ plena malsato % Aŭskultas prudente, kiu aŭskultas atente % Aŭskulti kiel ĥinan predikon % Avarulo avaras, heredantoj malŝparas % Avarulo pagas duoble % Azen' al azeno riproĉas malsaĝon % Azenon komunan oni batas plej multe % Babilas, muelas, kion lango elpelas % Balaaĵon el korto eksteren ne elportu % Barakti kiel fiŝo ekster la akvo % Barbo elkreskis, sed saĝon ne naskis % Barbo potenca, sed kapo sensenca % Barelo malplena sonas plej laŭte % Bastono batas, bastono resaltas % Batadi kiel fiŝo kontraŭ glacio % Batadi la venton % Bataladi kontraŭ la sorto % Batita komprenas aludon % Bato de frato estas sen kompato % Bato de patrino ne longe doloras % Batu malbonulon, li vin flatos -- kisu, li vin batos % Bedaŭrinde % Bedaŭro kaj ĉagreno ŝuldon ne kovras % Bela birdo % Bela celo por fabelo % Bela paro por altaro % Bela vizaĝo estas duono da doto % Belaj rakontoj el trans la montoj % Beleco hodiaŭ estas, morgaŭ ne restas % Beleco logas, virto apogas % Belecon taksas ne okulo sed koro % Bezono estas plej forta ordono % Birdo kantas laŭ sia beko % Birdo petolas, kiom ĝi volas % Blindulo kartojn ludi ne devas % Bojas hundido, ĉar tiel faras la hundo % Bojas hundido, kiel ĝi aŭdas de hundoj % Bojas hundo sen puno eĉ kontraŭ la suno % Bona estas domo nova kaj amiko malnova % Bona estas fremdlando, sed aliaj tie loĝu % Bona estas Romo, sed tro malproksima de nia domo % Bona famo sin trenas testude, malbona kuras rapide % Bona gloro pli valoras ol oro % Bona ideo venas post la pereo % Bona kaporalo revas esti generalo % Bona puno por malbona peno % Bona stato saĝigas, malbona malsaĝigas % Bona vino al la fino % Bonaj infanoj gepatrojn feliĉigas, malbonaj ilin entombigas % Bonaj kalkuloj, bonaj kunuloj % Bone kreskas la herbo, sed ĉevalo jam mortis % Bone sukcesu, sed ankaŭ nin ne forgesu % Bone tiu sidas, al kiu la sorto ridas % Bonfaron oni facile forgesas % Bongusta peco longe ne atendas % Bono farita ne estas perdita % Bono posedata ne estas ŝatata % Bovidon mi atendis, infanon Dio sendis % Bovo prenita, koko donita kaj -- kvita % Brava batalanto kontraŭ plado bolanta % Brava homo en sia domo % Bravulo kontraŭ muŝo, sed muŝo kontraŭ bravulo % Brogita eĉ sur akvon blovas % Bruligi al si la lipharojn % Bruo potenca, nula esenco % Buĉas la lupo, oni ankaŭ ĝin buĉos % Butonumi iun malvaste % Celi anseron, trafi aeron % Celis paseron, trafis anseron % Cent jarojn silentis kaj subite sin prezentis % Certaĵo kaj leĝo, kiel amen en preĝo % Certe, kiel duoble du kvar % Cindrulino % Ĉasaĵo ĉasanton ne atendas % Ĉe botisto la ŝuo estas ĉiam kun truo % Ĉe l' freŝa faro % Ĉe la tagiĝo % Ĉe mastro ŝtelisto la servantoj ne ŝtelas % Ĉe plej granda fido memoru pri perfido % Ĉe stomako malsata ne kapricas palato % Ĉe tablo malplena babilo ne fluas % Ĉe tro ĝentila ekstero mankas sincero % Ĉe vesto velura suferas stomako % Ĉe vulpoj ĉiam naskiĝas nur vulpoj % Ĉerpi akvon per kribrilo % Ĉesis esti vino, sed vinagro ne fariĝis % Ĉia dono estas bono % Ĉie estas varme, sed hejme plej ĉarme % Ĉio dependas de "se" kaj "kiam" % Ĉio estas por li kiel polvero sur la tero % Ĉio havas finon % Ĉio havas sian "sed" kaj "se" % Ĉio sia estas plej ĉarma % Ĉio supermezura estas terura % Ĉio taŭgas, kio venas % Ĉio transmara estas ĉarma kaj kara % Ĉion novan oni ŝatas, malnovan oni forbatas % Ĉion rigardi tra sia persona vitro % Ĉirkaŭ sanktuloj diabloj vagas % Ĉirkaŭflatadi kaj ĉirkaŭflirtadi iun % Ĉiu "li" havas sian "ŝi" % Ĉiu "tial" havas sian "kial" % Ĉiu abomenaĵo trovas sian adoranton % Ĉiu angulo kun sia sanktulo % Ĉiu barono havas sian kapricon % Ĉiu besto zorgas pri sia nesto % Ĉiu eraro estas kulpo % Ĉiu estis junulo, ĉiu estis pekulo % Ĉiu familio havas sian kriplulon % Ĉiu havas sian guston % Ĉiu havas sian kaŝitan mizeron % Ĉiu havas sian propran guston % Ĉiu havas sian ŝarĝon % Ĉiu havas sian vermon % Ĉiu iras, kiel saĝ' al li diras % Ĉiu klopodu nur en sia metio, tiam al la urbo mankos nenio % Ĉiu komenco estas malfacila % Ĉiu kreas sian forton, ĉiu forĝas sian sorton % Ĉiu manĝas, kiel li aranĝas % Ĉiu mano al si altiras % Ĉiu medalo du flankojn posedas % Ĉiu mezuras aliajn laŭ sia mezurilo % Ĉiu morgaŭ havas sian zorgon % Ĉiu persono kun sia bezono % Ĉiu por si -- por ĉiuj Di' % Ĉiu por si mem estas la plej kara % Ĉiu propran saĝon posedas % Ĉiu provas, kion li povas % Ĉiu sezono kun sia bono % Ĉiu sin direktas, kiel la kap' al li diktas % Ĉiu sin gvidas, kiel li vidas % Ĉiu tajloro havas sian tranĉmanieron % Ĉiu vivas laŭ sia prudento kaj sento % Ĉiu vulpo sian voston laŭdas % Ĉiuj enterigitoj estas plenaj de meritoj % Ĉiuj milionoj konsistas el milonoj % Ĉiun demandu, sed mem al vi komandu % Danci antaŭ iu sur piedoj kaj manoj % Danci kiel kato ĉirkaŭ poto % Danci laŭ ies fajfilo % Dancu diabloj, sed ne en mia arbaro % Dando el reĝa hundejo % Danĝera estas bovo antaŭe, ĉevalo malantaŭe, kaj malsaĝulo de ĉiuj flankoj % Danĝero sieĝas, al Dio ni preĝas -- danĝero ĉesas, ni Dion forgesas % De atendo kaj espero pereis multaj sur la tero % De bona vorto lango ne doloras % De edziĝo tro malfrua orfoj naskiĝas % De elekto tro multa plej malbona rezulto % De fremda dento ni doloron ne sentas % De fremda groŝo ŝiriĝas la poŝo % De guto post guto disfalas granito % De kantado senpaga doloras la gorĝo % De kiu la kulpo, por tiu la puno % De l' koro spegulo estas la okulo % De la buŝo ĝis la manoj estas granda interspaco % De la manoj ĝis lipoj la sup' elverŝiĝis % De la volo la ordono pli efikas ol bastono % De legado sen atento ne riĉiĝas la prudento % De lia vivo aranĝo estas trinko kaj manĝo % De majesta ĝis ridinda estas nur unu paŝo % De malbona ŝafo estas bona eĉ tufo % De malgranda kandelo forbrulis granda kastelo % De malriĉula manĝo ni guston ne scias % De manĝo malriĉula ni guston ne scias % De nehavanto eĉ reĝo nenion ricevos % De parolo ĝis faro estas tre malproksime % De peko kaj mizero estas plena la tero % De plendo kaj ploro ne foriĝas doloro % De pli da suko ne malboniĝas la kuko % De rigardo tro alta malsaniĝas okulo % De sama koloro, de sama valoro % De semo putra venas frukto ne nutra % De senpripensa rekomendo venas ploro kaj plendo % De superfluo malboniĝas la ĝuo % De ŝafo senlana eĉ lanero taŭgas % De tro da pano venas malsano % De tro multa scio krevas la kranio % De unu bovo oni du felojn ne deŝiras % De unu bovo oni du felojn ne ŝiras % De vorto ĝentila ne doloras la lango % De zorgoj, ne de jaroj, blankiĝas la haroj % Dek fojojn mezuru, unu fojon detranĉu % Deko da pekoj -- unu la puno % Demando ne kostas, demando ne devigas % Demeti de si la antikvan Adamon % Dentoj mordas la langon, tamen ambaŭ sin amas % Depost tempo nememorebla % Detruita ĝis la fundo de l' fundamento % Deziri al iu amason da mono kaj titolon de barono % Deziri al iu ĉion bonan % Deziro kaj inklino ordonon ne obeas % Deziro tre granda, sed mankas la forto % Deziru sincere, vi atingos libere % Deziru, ne deziru -- ordon' estas, iru % Diablo ne ĉiam unu pordon sieĝas % Diablo ŝercon ne komprenas, vokite li venas % Difekton de naturo ne kovros veluro % Dio al vi donis, por ke vi povu doni % Dio batas, Dio kompatas % Dio donis buŝon, Dio donos manĝon % Dio donis infanon, Dio donos por ĝi panon % Dio donis kaj benis, sed diablo forprenis % Dio donis oficon, Dio donas kapablon % Dio donis oficon, Dio donas prudenton % Dio donis tagon, Dio donos manĝon % Dio donis, Dio prenis % Dio ĝuste faras, neniam eraras % Dio kompatu % Dio longe paciencas, sed severe rekompencas % Dio manĝon donacis, sed la dentoj agacas % Dio ne perfidas, se homo Lin fidas % Dio ne ricevis, diablo forlevis % Dio orfojn ne forgesas % Dio punas laŭ la fortoj % Dio puni deziras, li la saĝon fortiras % Dio scias bone pri niaj bezonoj % Dion fidu, sed senfare ne sidu % Dion kolerigis, homojn ridigis % Dion laŭdu kaj diablon aplaŭdu % Diri al iu nudan veron % Diri la puran veron % Diris kaj foriris % Dirite, farite % Diron oni neas, skribo ne pereas % Disputo kredigas, sed ne certigas % Disputoj kondukas al malpaco % Disputu komence -- vi ne malpacos en fino % Disputu pri ĉio, sed sen garantio % Dolĉe ŝmiri al iu la lipojn % Donacetoj subtenas amikecon % Donaco nesincera estas donaco infera % Donacon reprenu kaj mian vivon ne venenu % Donado de almozoj neniam malriĉigas % Doni al iu la baton de morto % Doni la finofaran baton % Doni la tonon % Doni lecionon de moroj % Doni ovon, por ricevi bovon % Donu al krudulo plezuron, li ne scios mezuron % Donu fingron al avidulo, li tutan manon postulas % Dorloti serpenton sur sia brusto % Dormus leporo, se ĝi ĉason ne timus % Doto koron ne varmigas % Draŝi fojnon % Drinku tutajn tagojn, sed kontrolu viajn agojn % Dronanto domon proponas, savito eĉ brikon ne donas % Dronanto eĉ herbeton kaptas avide % Droni en detaloj % Du botoj faras paron % Du kontraŭ unu prezentas armeon % Du manoj faras ĉion, sed unu nenion % Du militas -- tria profitas % Du mortojn vi ne havos, de unu vi vin ne savos % Du sinjoroj en unu bieno, du mastrinoj ĉe unu kameno -- neniam vivas sen reciproka malbeno % Dubo gardas kontraŭ risko % Dum la manĝado venas apetito % Ebrieco pasas post dormo, malsaĝeco neniam % Eĉ bagatelo povas servi al celo % Eĉ blinda kokino povas trovi grajnon % Eĉ ĉe kokino troviĝas propra inklino % Eĉ el sub la tero aperas la vero % Eĉ en Parizo herbo ne fariĝas cerbo % Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan % Eĉ inter piuloj ne mankas pekuloj % Eĉ kaprino plaĉas, se la doto sufiĉas % Eĉ kiu plej bone pafas, tamen iam maltrafas % Eĉ kontraŭ pastra prediko troviĝas kritiko % Eĉ kvar piedoj de ĉevalo ĝin ne savas de falo % Eĉ malgranda muŝo ne estas sen buŝo % Eĉ malsaĝulon sperto instruos % Eĉ monstron admiras, kiu ame deliras % Eĉ muŝo sentas, kiam vi ĝin turmentas % Eĉ najtingalo ne estas sen galo % Eĉ per dolĉa kuko vi min ne allogos % Eĉ pinglo povas koron trapiki % Eĉ plej bonan ŝipon malbonigas la ventoj % Eĉ plej granda malbono al bono kondukas % Eĉ plej ruza vulpo en kaptilon falas % Eĉ por plej terura tago venas vespero % Eĉ por pomo putranta troviĝas amanto % Eĉ signo ne restis, kie urbo estis % Eĉ sur la suno troviĝas makuloj % Eĉ ŝtipo estos bela, se vi ĝin ornamos % Eĉ ŝtono verdiĝas, se ĝi longe ne moviĝas % Eĉ vulpo plej ruza fine estas kaptata % Edzigu filon, kiam vi volas -- edzinigu filinon, kiam vi povas % Edziĝo laŭ koro, laŭ la kvanto da oro % Edziĝo najbara garantias de eraro % Edziĝo pro amo flamanta al la sako sonanta % Edziĝo tro momenta estas longapenta % Edzin' admirata -- edzo malsata % Edzo edzinon laŭdas, edzino edzon aplaŭdas % Edzo kaj edzino -- ĉiela difino % Edzo kaj edzino estas nur unu % Eksalte senhalte % Eksplodema kiel pulvo % Eksplodis kiel pulvo % Ekster via ofico estas ekster via vico % Ekstere honoro, interne doloro % Ekzameni ne devigas preni % Ekzemplo proponas, sed ne ordonas % Ekzistas ezoko, ke fiŝetoj ne dormu % Ekzistas ezoko, por ke fiŝetoj ne dormu % El aero al tero % El du malbonoj pli malgrandan elektu % El flamo sin eltiris, en fajron eniris % El fremda ledo oni tranĉas larĝe % El fremda poŝo oni pagas facile % El kanto oni vortojn ne elĵetas % El klara ĉielo tondro ekbatis % El la buŝ' multaj vortoj eliras, sed ne ĉiuj ion diras % El la faraĉo fariĝis kaĉo % El la mizero oni devas fari virton % El la neceseco oni devas fari virton % El la poŝo al la buŝo % El la sama buŝo li blovas varmon kaj malvarmon % El lia mano ĉiu monero elglitas % El malgrandaj akveroj fariĝas grandaj riveroj % El malplena telero vane ĉerpas kulero % El multaj milonoj fariĝas milionoj % El post la arbo li estas bravulo % El sama tero devenas, saman sukon entenas % Elbatadi ies sojlon % Elektu edzinon laŭ deveno kaj ne laŭ mieno % Eliri sen frakaso el granda embaraso % Elmeti la okulon kaj vidi nulon % Elmetu mielon, muŝoj alflugos % Elpeli iun el la mondo de la vivuloj % Eltrinki per unu tiro % Elverŝi sur iun sian koleron % Eminenta ŝuldanto -- malbona paganto % En abelujon ne blovu % En akvo malklara oni fiŝkaptas facile % En amaso eĉ morto estas pli gaja % En arbaro sidas kaj arbojn ne vidas % En arbaro sidis kaj arbojn ne vidis % En bona horo % En bona ordo tra la pordo % En ĉeesto amata, en forest' insultata % En ĉiu aĝo devas kreski la saĝo % En ĉiu angulo alia postulo % En ĉiu brusto estas sia gusto % En ĉiu kranio estas sia opinio % En ĉiu kranio regas aparta opinio % En ĉiu malbono estas iom da bono % En ĉiu objekto troviĝas difekto % En ĉiu transloĝiĝo estas parto de ruiniĝo % En dom' de pendigito pri ŝnuro ne parolu % En feliĉo ne fieru, en malfeliĉo esperu % En fremda okulo ni vidas ligneron, en nia ni trabon ne vidas % En fremda tegmento li flikas truon kaj en propra ne vidas la fluon % En fremdan vazon ne ŝovu la nazon % En infano vidiĝas, kia homo fariĝos % En infero loĝante, kun diabloj ne disputu % En juneco logas, en maljuneco tedas % En juneco ni petas, en maljuneco forĵetas % En kompanio eĉ morto faciliĝas % En la bona malnova tempo % En la propra sia domo ĉiu estas granda homo % En la tago de la sankta Neniamo % En la triĵaŭda semajno % En landoj transmaraj estas oraj arbaroj % En luma tago % En malfacila horo eĉ groŝ' estas valoro % En malsata familio mankas harmonio % En mizero eĉ saĝulo estas malsaĝa % En nomo de l' ĉielo, sed pro bono de l' felo % En plej alta mizero al Dio esperu % En propra angulo ĉiu estas fortulo % En puton ne kraĉu, ĉar vi trinki bezonos % En sia afero ĉiu juĝu libere % En sia angulo li estas bravulo % En sia dometo li estas atleto % En sia korto ĉiu kok' estas forta % En ŝerco kaj ludo ofte sidas aludo % En trankvila vetero ĉiu remas sen danĝero % En unu sako du katoj, ĉiam mordoj kaj gratoj % En via malica regalo vin atendas ankaŭ pokalo % Enbati al si en la kapon % Enbatiĝi % Enpakiĝu kaj foriĝu % Enpremi en la teron % Enpremi iun en funelon % Enskribu en vian memoron % Enspezo postulas elspezon % Envia moko sukceson ne detruas % Esperis flaton -- ricevis baton % Espero kaj pacienco kondukas al potenco % Espero logas, espero mensogas % Espero panon ne donas % Espero postulas oferon % Estas ŝafoj, estos lano % Estas tubero en la afero % Esti anĝelo inter homoj, sed satano en la domo % Esti bone enskribita ĉe iu % Esti en granda embaraso % Esti en Romo kaj ne vidi la Papon % Esti en sia elemento % Esti en situacio sen eliro % Esti inter martelo kaj amboso % Esti sub la ŝuo (de sia edzino) % Estinta amiko estas plej danĝera malamiko % Estintaj amikoj plej kruele malpacas % Estis la tempo, ni ne komprenis -- pasis la tempo, la saĝ' al ni venis % Estro ne malsatas % Estu ĉapo laŭ la kapo % Estu saĝa homo en via propra domo % Estu sinjoro de via vorto % Fabeloj por infanoj % Facile estas danci, se la feliĉo kantas % Fadeno iras, kien kudrilo ĝin tiras % Fajro provas la oron, mizero la koron % Fajron estingas akvo, pekon pardono % Falinton ĉiu atakas % Falis el mano -- prenu satano % Famo kredon allogas, sed tre ofte mensogas % Famo laŭte krias, ĉiuj ekscias % Famo ne flugas, se kaŭzo ne estas % Faras rabon kaj ŝtelon, por oferi al Dio kandelon % Fari al iu bonan lavon % Fari al iu predikon pri moroj % Fari al iu ursan kareson % Fari aplaŭdon sur la vangon % Fari el iu arkon % Fari el muŝo elefanton % Farita -- elstrekita % Farita ne refariĝos % Farita via faro, nun adiaŭ, mia kara % Faro farinton rekomendas % Faru hodiaŭ, kion vi povas -- morgaŭ vi eble okazon ne trovos % Faru vian aferon, Dio zorgos ceteron % Fasto kaj preĝo riĉecon ne donas % Feliĉo fierigas, malfeliĉo saĝigas % Feliĉo hodiaŭ karesas, morgaŭ forgesas % Feliĉo kaj riĉo envion elvokas % Feliĉo leĝon ne konas % Feliĉo leĝon ne obeas, subite naskiĝas, subite pereas % Feliĉo venas gute, malfeliĉo venas flue % Feliĉo vezike sin levas, sed baldaŭ falas kaj krevas % Feliĉon oni ne heredas nek cedas % Fendita ligno facile ekbrulas % Festeno kaj ĉaso kaj da ŝuldoj amaso % Festotaga laboro estas sen valoro % Fianĉiĝis -- por ĉiam ligiĝis % Fianĉiĝo ne estas edziĝo % Fianĉon de l' sorto difinitan forpelos nenia malhelpo % Fidanta al vorto atendas ĝis morto % Fiera mieno -- kapo malplena % Fiereco venas antaŭ la falo % Filo konfesis -- patro forgesis % Finita kaj glatigita % Fino bona, ĉio bona % Fiŝo granda naĝas profunde % Fiŝo ne iras, sed hoko ĝin tiras % Fiŝo pli granda malgrandan englutas % Fiŝo scias pri naĝo ankaŭ sen via saĝo % Fiŝo sen vino estas veneno % Fiŝo serĉas dronon, homo serĉas bonon % Fiŝo serĉas profundon, homo serĉas abundon % Fiŝo volas naĝi % Flamiĝema kiel ligno rezina % Fleksu arbon dum ĝia juneco % Flugema kiel vento % Fluidaĵo sen difino, nek vinagro nek vino % Fluis sur lipoj, sed en buŝon ne trafis % For de l' okuloj, for de la koro % For el la manoj -- for el kalkulo % For konscienco, venos potenco % For! Forigu lin % Fordoni anseron, por ricevi paseron % Fordormi la okazon % Foresto de ofendo estas plej bona defendo % Forfluu infano kune kun la bano % Forĝu feron dum ĝi estas varmega % Foriris bovido, revenis bovo % Formanĝis en merkredo, ne serĉu en vendredo % Formeti en arĥivon % Formeti ĝis la grekaj kalendoj % Formeti la aferon en la keston de forgeso % Forportu vian pakaĵon kaj havaĵon % Forsavis sian korpon kaj animon % Forte sidas, kiu Dion fidas % Fortoj leporaj, kaj kapricoj sinjoraj % Forveturis azenido kaj revenis azeno % Forveturis malsaĝa, revenis nur pli aĝa % France saĝa, angle sovaĝa % Fremda animo estas abismo sen limo % Fremda doloro ne kondukas al ploro % Fremda korpo ne doloras % Fremda malfeliĉo instruas % Fremda manĝo havas bonan guston % Fremda medito estas kaŝita % Fremda mizero -- ridinda afero % Fremda mizero ne estas sufero % Fremda spesmilo estas sen utilo % Fremdan dorson bastoni -- ankaŭ sian doni % Fremdan vundon kaŝas vesto % Fremdlando objekton por speso donas, sed por ĝin venigi, oni spesmilon bezonas % Frosto lin atakis % Frue leviĝu kaj frue edziĝu % Frukto malpermesita estas plej bongusta % Fungon englutis % Gardatan ŝafon eĉ lupo timas % Gardu kandelon por la nokto % Gardu min Dio kontraŭ amikoj, kontraŭ malamikoj mi gardos min mem % Gardu vin du baroj: lipoj kaj dentaroj % Gast' en tempo malĝusta estas ŝtono sur brusto % Gasto havas akrajn okulojn % Gasto kiel fiŝo baldaŭ fariĝas malfreŝa % Gasto sen avizo estas agrabla surprizo % Gasto tro petata foriras malsata % Geamantoj sin pikas % Geedzoj en paco vivas en reĝa palaco % Granda doto kaj oro, sed mankas la koro % Granda estas la mondo, sed rifuĝon ne donas % Granda frakaso en malgranda glaso % Granda nubo, eta pluvo % Granda nubo, malgranda pluvo % Granda ofico -- grandaj zorgoj % Granda parolisto estas duba faristo % Granda parolisto, malgranda faristo % Granda parolo, sed malgranda volo % Granda ŝipo bezonas profundon % Granda telero, malplena kulero % Grandaj malbonoj -- grandaj rimedoj % Griza barbo saĝon ne atestas % Groŝo ŝparita neniam perdiĝas % Groŝon ŝtelis -- ho ŝtelisto! milojn ŝtelis -- financisto % Guto malgranda, sed ŝtonon ĝi boras % Ĝemu kaj ploru, sed ĝis fino laboru % Ĝentila kaj trankvila, kun koro el oro % Ĝi eĉ ne tuŝas lian orelon % Ĝi estas akvo al lia muelilo % Ĝi estas al li tre bonvena % Ĝi estas ankoraŭ birdo sur la tegmento % Ĝi estas ankoraŭ malproksime en la kampo % Ĝi estas ankoraŭ pasero en aero % Ĝi estas ankoraŭ vortoj de orakolo % Ĝi estas kiel mustardo post la manĝo % Ĝi estas malpaco pri la reĝa palaco % Ĝi estas mustardo post la manĝo % Ĝi estas nek lakto, nek selakto % Ĝi estas nek viando, nek fiŝo % Ĝi estas por mi ĥina scienco % Ĝi estas por mi makulo en la okulo % Ĝi estas por mi volapukaĵo % Ĝi estu por vi al sano % Ĝi fariĝis por mi osto en la gorĝo % Ĝi glitas de li kiel pizo de muro % Ĝi havas ankoraŭ signon de demando % Ĝi helpos kiel hirud' al mortinto % Ĝi iris al li preter la buŝon % Ĝi jam staras al mi en la gorĝo % Ĝi ne eliris ankoraŭ el malproksima nebulo % Ĝi ne estas tiel facila, kiel laboro argila % Ĝi staras ankoraŭ malproksime en la kampo % Ĝi tuŝas lin, kiel akvo anseron % Ĝibulo ĝis morto restos ĝibulo % Ĝis la edziĝo ĝi resaniĝos % Ĝis la edziĝo venos resaniĝo % Ĝoju kaj festenu, sed malriĉulojn subtenu % Ĝustatempa vorto estas granda forto % Hakado de ligno donas lignerojn % Hakilo estas tranĉa, sed ne cedas la branĉo % Hako post hako estas la plej efika atako % Havi ĉe iu krediton kaj meriton % Havi iom da vaporo en la kapo % Havi la ĉefan voĉon % Havi la orelojn sur ĝusta loko % Havi larĝan konsciencon % Havi malprofiton % Havi orelojn sur ĝusta loko % Havi varman lokon % Havi vinagron en la mieno % Havu poton malgrandan, sed mem estu granda % Hazardo estas malbona gardo % Hejma dometo estas kiel patrineto % Helpas krako kontraŭ atako % Ho ve % Hodiaŭ al mi, morgaŭ al vi % Hodiaŭ festene, morgaŭ malplene % Hodiaŭ forto, morgaŭ morto % Hodiaŭ pagi vi devas, morgaŭ kredite ricevos % Hodiaŭ supre, morgaŭ malsupre % Hoko eksaltis, afero haltis % Hom' malesperas, Dio aperas % Homo bagatelema % Homo esperas, morto aperas % Homo fidas, feliĉo decidas % Homo lernas la tutan vivon % Homo pafas, Dio trafas % Homo proponas, Dio disponas % Homo senpeka neniam ekzistis % Honoro ne donas, kion stomako bezonas % Horo matena estas horo bena % Hunda vivo % Hundo bojas la vojon, vento portas la bojon % Hundo bojas, homo vojas % Hundo bojas, pasanto vojas % Hundo bonrasa estas bona por ĉaso % Hundo povas boji eĉ kontraŭ la reĝo % Iafoje oni devas okulon fermeti % Iele, iome, duone malbone % Ili estas en akordo, kiel peto kaj mordo % Ili vivas per unu animo en du korpoj % Ilo el oro taŭgas por ĉiu laboro % Imiti grandsinjoron -- perdi baldaŭ la oron % Infana inklino restas ĝis la fino % Infano ne krias, patrino ne scias % Infano ŝtelas ovon, grandaĝulo ŝtelas bovon % Infanoj kaj fiŝoj voĉon ne havas % Infanon malbonigas ne petolado, sed malbona kamarado % Instruas mizero manĝi panon sen butero % Insulto ne algluiĝas % Inter faro kaj rakonto staras meze granda monto % Inter fremdaj ŝi estas edzino-anĝelo, kun la edzo ŝi estas demono kruela % Inter generaloj parolu pri bataloj % Inter kornikoj ne konvenas predikoj % Inter la blinduloj reĝas la strabuloj % Inter la mano ĝis la buŝo ofte disverŝiĝas la supo % Inter lupoj kriu lupe % Inter miaj muroj estu miaj plezuroj % Inter pokalo kaj lipoj povas multe okazi % Interkonsento estas pli bona ol mono % Iom da malvero ne estas danĝero % Iras ĉiu kruro laŭ sia plezuro % Iri for en bona hor' % Jen havu % Jen kiaj ni estas % Jen staras la bovoj antaŭ la monto % Ju cerbo pli prudenta, des lango pli silenta % Ju disputo pli forta, des pli multaj la vortoj % Ju homo pli fiera, des puno pli severa % Ju laboro pli publika, des pli granda la kritiko % Ju pli da aĉetantoj, des pli alta la prezo % Ju pli da babilado, des pli da pekado % Ju pli da bruo, des malpli da ĝuo % Ju pli da donoj, des pli da amikoj % Ju pli da havo, des pli da pravo % Ju pli da honoro, des pli da laboro % Ju pli da ĵuroj, des pli da suspekto % Ju pli frue, des pli certe -- ju pli volonte, des pli lerte % Ju pli granda bezono, des pli granda la prezo % Ju pli granda la deziro, des pli kara la akiro % Ju pli la infanoj bezonas, des pli Dio al vi donas % Ju pli malproksimen la vojo, des pli da larmoj % Ju pli oni babilas, des pli oni al si malutilas % Ju pli oni posedas, des pli oni avidas % Ju pli precizaj la kalkuloj, des pli fortika la amikeco % Jugo propravola ne estas malmola % Juĝanto decidas, kiel li vidas % Juĝanto devas havi du orelojn % Juĝo komencita paciĝon ne malhelpas % Juku la haŭto, sed ne sur mia korpo % Juneco petolis, maljuneco malsatos % Ĵeti bastonon en la radon % Ĵeti perlojn antaŭ la porkojn % Ĵeti polvon en la okulojn % Ĵuri kaj reĵuri % Ĵuri per la barbo de l' profeto % Kaldrono ridas pri poto kaj mem estas kota % Kalkuli muŝojn % Kalumniante konstante, oni eĉ anĝelon nigrigas % Kapo estas por tio, ke ĝi zorgu pri ĉio % Kapo kun herbo, sen guto da cerbo % Kapo majesta, sed cerbo modesta % Kapo malsaĝa ne griziĝas nek kalviĝas % Kapo pekas, piedoj suferas % Kapoj diferencas, kranioj egalas % Kaprica fianĉino restos eterne fraŭlino % Kapricoj de grandsinjoroj kaj multego da kreditoroj % Kaptu lin kiel forflugintan venton % Kapuĉo monaĥon ne faras % Kara estas dono en minuto de bezono % Kara estas ovo, kiam venas la Pasko % Karaktero olea % Karakteron al kanto donas la tono % Karesi al iu la barbon % Karesi kontraŭ la haroj % Kastel' en aero -- malsato sur tero % Kaŝu kiom vi povos, mensogo sin elŝovos % Kaŝu malbenon kaj faru bonan mienon % Ke la lup' estu sata, kaj la ŝaf' ne tuŝata % Kelktempa ĉeso ne estas forgeso % Kia ago, tia pago % Kia demando, tia respondo % Kia domaĝo % Kia drapo, tia vesto % Kia estas la homo, tia estas lia nomo % Kia estas via laboro, tia estas via valoro % Kia fripono, tia bastono % Kia greno, tia pano % Kia la birdo, tia la kaĝo % Kia la homo, tia lia nomo % Kia la kapo, tia la ĉapo % Kia la poto, tia la kovrilo % Kia la semo, tia la rikolto % Kia naskiĝis, tia grandiĝis % Kia naskinto, tiaj naskitoj % Kia oni vin vidas, tia oni vin taksas % Kia pago, tia ago % Kia paroĥestro, tia paroĥo % Kia patrino, tia filino % Kia regalato, tia regalado % Kia reganto, tia servanto % Kia sono, tia resono % Kia sufloro, tia aktoro % Kia vivo, tia morto % Kiaj kolegoj, tiaj kutimoj % Kiam filino edziniĝis, multaj fianĉoj troviĝas % Kiam filino edziniĝis, multaj fianĉoj troviĝis % Kiam forto ordonas, leĝo pardonas % Kiam fratoj batalas, fremdulo ne eniĝu % Kiam havo malaperis, saĝo aperis % Kiam kato jam formanĝis, forpelado ne helpos % Kiam kato promenas, la musoj festenas % Kiam kreskas honoro, kreskas humoro % Kiam nokto vualas, ĉiuj koloroj egalas % Kiam pasanto jam trinkis, li la puton insultas % Kiam pasis la aĝo, aperas la saĝo % Kiam sako mizeras, amo malaperas % Kiam vorto eliris, vi ĝin jam ne retiros % Kie ajn rano iras, ĝi ĉiam marĉon sopiras % Kie dento doloras, tien iras la lango % Kie diablo ne povas, tien virinon li ŝovas % Kie estas harmonio, estas beno de Dio % Kie estas mielo, tie muŝoj ne mankas % Kie estas pano, ne mankas panpecetoj % Kie estas sufero, estas ankaŭ espero % Kie fumo leviĝas, tie fajro troviĝas % Kie jukas, tie ni gratas % Kie ĵuron vi aŭdas, malbonon suspektu % Kie lumo ekzistas, ankaŭ ombro troviĝas % Kie maldike, tie rompiĝas % Kie mi disponas, tie mi ordonas % Kie minaco, tie malpaco % Kie ne estas konsileble, tie ne estas helpeble % Kie pano estas, tie musoj ne mankas % Kie regas konkordo, regas ordo % Kie regas la forto, tie rajto silentas % Kie regas virino, malbona estas la fino % Kie sklav' regadon havas, tie mastro baldaŭ sklavas % Kie timo, tie honto % Kiel akirite, tiel perdite % Kiel li meritis, tiel li profitis % Kiel oni sternas, tiel oni dormas % Kiel oni vin taksas, tiel oni vin regalas % Kiel oni vin vidas, tiel oni vin taksas % Kiel oni, tiel ĉe ni % Kien ajn mi pafas, ĉio maltrafas % Kien kudrilo iras, tien fadenon ĝi tiras % Kien vi vin turnos, ĉie malbone % Kies gasto mi estas, ties feston mi festas % Kio akorde ne sonas, tio rimon ne donas % Kio al mi sonis, tion mi resonas % Kio al unu donas forton, al alia donas morton % Kio aliloke promenos, al ni ankaŭ ĝi venos % Kio bone aspektas, tion ĉiu elektas % Kio doloras, pri tio ni ploras % Kio el la dentoj elsaltas, en la lipoj ne haltas % Kio en koro sidas, la vizaĝo perfidas % Kio en la kapo, tio sur la lango % Kio estas bona por vi, estas bona por mi % Kio estas farita, estas sankciita % Kio estas lernita, ne estas perdita % Kio estis kaj pasis, tion tempo frakasis % Kio fariĝis, jam ne refariĝos % Kio iras el koro, venas al koro % Kio komenciĝis, tio ankaŭ finiĝos % Kio konvenas al sciuro, ne konvenas al vulturo % Kio kostas malmulte, kostas plej kare % Kio mem ne venas, li per la dentoj ĝin prenas % Kio mia, tio bona % Kio min ne tuŝas, kuŝu kiel kuŝas % Kio multe kostas, multe valoras % Kio pasis, ne revenos % Kio pasis, nin forlasis % Kio post la montoj kuŝas, tio nin neniom tuŝas % Kio servas por ĉio, taŭgas por nenio % Kio taŭgas por somero, ne taŭgas por vintro % Kio tra l' dentoj travenis, tion la lipoj ne retenos % Kio tro ripozas, baldaŭ almozas % Kio vendiĝas kaŝite, vendiĝas plej profite % Kiom ajn oni penas, per forto plaĉo ne venas % Kiom ajn vi penos, nenio elvenos % Kiom da homoj, tiom da gustoj % Kiom da juĝantoj, tiom da juĝoj % Kiom da kapoj, tiom da opinioj % Kiom da koroj, tiom da voloj % Kiom la koro deziras % Kion Dio ne donis, perforte ne postulu % Kion Dio ne donis, tion perforte ne serĉu % Kion fari? Kion jaroj ne donis, ofte minuto alportas % Kion koro portas, vizaĝo raportas % Kion koro sentas, lango prezentas % Kion leĝo malpermesas, tio plaĉi ne ĉesas % Kion mem mi faras, tion ĉie mi flaras % Kion mi ne scias, tion mi ne envias % Kion mi ne sentas, pri tio mi silentas % Kion mi povas, tion mi elŝovas % Kion ni havas, por ni ne valoras -- kiam ni ĝin perdis, ni ploras % Kion ni vere bezonas, Dio ĝin donas % Kion oni volas, tion oni povas % Kion Parizo aplaŭdas, Berlino mallaŭdas % Kion rajtas leono, ne rajtas azeno % Kion saĝulo ne komprenas, ofte malsaĝa divenas % Kion sobreco deziras, ebrieco ĝin diras % Kion vi ne perdis, tion ne serĉu % Kion vi pripenas, tio al vi venas % Kion vi semas, tion vi rikoltos % Kiso antaŭ amaso estas kiso de Judaso % Kiso malsincera estas danĝera % Kiso publika estas kiso malamika % Kiu agas afable, vivas agrable % Kiu akceptas donacon, perdas la pacon % Kiu akvon evitas, droni ne timas % Kiu amas ĝuon, amu ankaŭ enuon % Kiu amas honoron, amu laboron % Kiu amas la liton, ne akiros profiton % Kiu amas okulaĉi, ne havas kion maĉi % Kiu aŭdis unuan, ankaŭ aŭdu la duan % Kiu aŭskultas, kie li ne devas, tiu aŭdas, kion li ne revas % Kiu avidas pli bonan, perdas plej bezonan % Kiu batas edzinon, tiu vundas sin mem % Kiu bati deziras, trovas bastonon % Kiu bojas, ne mordas % Kiu bone agas, timi ne bezonas % Kiu bone sidas, tiu lokon ne ŝanĝu % Kiu bone ŝmiras, bone veturas % Kiu cedas al sia infano, ĝin pereigas per propra mano % Kiu ĉasas du leporojn, kaptas neniun % Kiu ĉe l' vojo konstruas, tiun ĉiu instruas % Kiu ĉion formanĝis en tago, malsatos vespere % Kiu ĉion senpripense parolas, aŭdos tion, kion li ne volas % Kiu demandas, tiu ne eraras % Kiu devas, tiu elekti ne povas % Kiu devas, tiu povas % Kiu diras la veron, havas suferon % Kiu domaĝas groŝon, perdas la tutan poŝon % Kiu donacon prenas, tiu sin katenas % Kiu donas rapide, donas duoble % Kiu donis garantion, tiu pagu la ŝuldon % Kiu dormas longe, vivas mallonge % Kiu edziĝas, tiu ŝanĝiĝas % Kiu elektas tro multe, ricevas nenion % Kiu entreprenis, tiu sin tenu % Kiu flatas al ĉiu, plaĉas al neniu % Kiu forton ne havas, ĉiam malpravas % Kiu fosas sub alia, falos mem en la foson % Kiu frapas, al tiu oni malfermas % Kiu fremdan avidas, propran forperdas % Kiu frue leviĝas, facile riĉiĝas % Kiu garantias, trankvilon ne scias % Kiu glutis tro multe, tiu agas tro stulte % Kiu groŝon ne honoras, eĉ duongroŝon ne valoras % Kiu groŝon ne respektas, riĉecon ne kolektas % Kiu havas abelojn, havas mielon % Kiu havas bonan najbaron, havas bonan tagon % Kiu havas forton, havas rajton % Kiu havas la forton, havas la rajton % Kiu havas malican celon, ofte perdas sian propran felon % Kiu havas nenion, estas nenio % Kiu havas oron, havas honoron % Kiu hontas nenion, ne timas Dion % Kiu hundon mian batas, min mem ne tre ŝatas % Kiu iras sperte, iras certe % Kiu iras trankvile, iras facile % Kiu jam havas, tiu pravas % Kiu kaĉon aranĝas, tiu ĝin manĝas % Kiu kaĉon kuiris, tiu ĝin manĝu % Kiu kapon posedas, kombilon jam trovos % Kiu kaptas tro vaste, konservas malmulte % Kiu koleras, tiu ne prosperas % Kiu koleras, tiu perdas % Kiu komencas juĝon, iras sub jugon % Kiu komencas tro frue, finas malfrue % Kiu komencis kuiri, ne forkuru de l' fajro % Kiu konsilas kaj rezonas, tiu helpon ne donas % Kiu konstante lokon ŝanĝas, neniam sin aranĝas % Kiu kritikas kuraĝe, mem agas malsaĝe % Kiu kuraĝe aliras, facile akiras % Kiu kutimis ĉion juĝi, nenie povas rifuĝi % Kiu laboras kaj deziras, tiu akiras -- kiu mem ne penas, nenio al li venas % Kiu laboron evitas, bonon ne vidas % Kiu langon ne tenas, mem sin malbenas % Kiu leviĝis fiere, baldaŭ falos al tero % Kiu levis la piedon, devas ekpaŝi % Kiu lin tuŝas, tiu lin sentas % Kiu ludas kun koto, malpurigas la manojn % Kiu lupo naskiĝis, vulpo ne fariĝos % Kiu malmulte deziras, feliĉon akiras % Kiu malmulton ne ŝatas, multon ne meritas % Kiu manĝon al mi donas, tiu al mi ordonas % Kiu mem sin adoras, nenion valoras % Kiu mem sin gloras, malbone odoras % Kiu mem sin laŭdas, tiun neniu aplaŭdas % Kiu mensogas kutime, mensogas sentime % Kiu mensogis per unu vorto, ne trovos kredon ĝis la morto % Kiu metion disponas, mizeron ne konas % Kiu minacas, tiu avertas % Kiu mizeron ne havis, mizeron ne konas % Kiu mordi ne povas, kisi ekprovas % Kiu multe babilas, al si mem malutilas % Kiu multe babilas, pensas malmulte % Kiu multe minacas, ne estas danĝera % Kiu multe parolas, malamikon konsolas % Kiu multe parolas, ne multe faras % Kiu multe profitas, ankaŭ perdon ne evitas % Kiu multon deziras, nenion akiras % Kiu naskiĝis sciuro, ne fariĝos vulturo % Kiu ne akiras, kiam li povas, tiu poste deziras, sed jam ne retrovas % Kiu ne atentas la "se", tiu sentas la "ve" % Kiu ne estis kaporalo, ne estos generalo % Kiu ne konfidas, tiu ne bedaŭras % Kiu ne krimas, tiu ne timas % Kiu ne mensogas, tiu ne vendas % Kiu ne pekis, kiu ne eraris? Kiu ne petas, tiu ne ricevas % Kiu ne riskas, tiu ne gajnas % Kiu ne riskas, tiu ne havas % Kiu nenion valoras, plej multe sin gloras % Kiu neniun savis, malamikojn ne havas % Kiu neniun savis, malamikon ne havas % Kiu okazon forŝovas, ĝin jam ne retrovas % Kiu panon donas, malsaton ne konas % Kiu pekis, tiu pagas % Kiu perdis la kapon, ne bezonas jam ĉapon % Kiu pli frue venas, pli bonan lokon prenas % Kiu pli frue venas, pli frue muelas % Kiu por ĉiuj laboras, pri si mem ne memoras % Kiu povas antaŭvidi % Kiu pri ŝtelo silentas, tiu ŝtelon konsentas % Kiu promesojn faras, tiu ne avaras % Kiu prudenton ne havas, tiun saĝo ne savas % Kiu rabi eliras, ofte nuda revenas % Kiu regalas per ŝtonoj, tiun oni dankas per bastonoj % Kiu resonis, tiu sin donis % Kiu riĉiĝas, tiu fieriĝas % Kiu rigardas ĉielon, maltrafas sian celon % Kiu ripetas abunde, lernas plej funde % Kiu rompis la glason, ordigu la kason % Kiu rompis, tiu pagu % Kiu saĝon ne havas, Dio lin savas % Kiu semas venton, rikoltos fulmotondron % Kiu sentas -- ploras, kiu vidas -- nur ridas % Kiu serĉas marcipanon, perdas sian panon % Kiu servas al ĉiu, al si mem malutilas % Kiu sian langon katenas, Dio lin benas % Kiu sin enjungis, devas tiri % Kiu sin gardas, tiu sin savas % Kiu speson ne tenas, tiu al spesmilo ne venas % Kiu supren kraĉon ĵetas, sian barbon al ĝi submetas % Kiu ŝteliston regalas, mem ŝteliston egalas % Kiu ŝuldojn estingas, riĉecon atingas % Kiu ŝvitas, tiu profitas % Kiu timas bestaron, ne iru arbaron % Kiu trans muro aŭskultas, tiun la muro insultas % Kiu tro alte svingas, nenion atingas % Kiu tro alten rigardon direktas, tiu tre baldaŭ okulojn difektas % Kiu tro bezonas, tiu leĝon ne konas % Kiu tro forte la manon svingas, nenion atingas % Kiu tro multe deziras, nenion akiras % Kiu tro pelas, nur malakcelas % Kiu tro rapide saltas, tiu baldaŭ haltas % Kiu tro sin pravigas, tiu mem sin kulpigas % Kiu venas plej frue, sidas plej ĝue % Kiu venis post la manĝo, restas sen manĝo % Kiu venis unue, muelas pli frue % Kiu vivas sen kalkulo, baldaŭ estos almozulo % Kiu vivas trankvile, vivas facile % Kiu vivos, tiu vidos % Kiu volas komerci, tiu saĝon bezonas % Kiu volas mensogi, devas bone memori % Kiu volas panon, ne dorlotu la manon % Kiun favoras la sorto, por tiu eĉ koko estas ovoporta % Kiun feliĉo subtenas, al tiu mem ĉio venas % Kiun la sorto karesas, al tiu ĉio sukcesas % Kiun la sorto karesos, tiu sukcesos % Kiun malĝojo ne turmentis, tiu ĝojon ne sentas % Kiun reĝo protektas, tiun ministro elektas % Kiun vesto ornamas, tiun homoj ekamas % Klopodi pri ĉies favoro estas pleje malsaĝa laboro % Klopodi sen limo per korpo kaj animo % Klopodo estas kun mono, sed sen ĝi pli malbone % Knaba gusto kun forto daŭras ĝis la morto % Knabon senfortan ĉiuj batoj atingas % Koko krias fiere, sed ne danĝere % Kolera kiel cento da diabloj % Kolera kiel rabia hundo % Kolero montras malsaĝulon % Kolero pravecon ne donas % Komenca inklino daŭras ĝis la fino % Komenci de Adamo % Komenci per Dio kaj fini per diablo % Komenci per flato kaj fini per bato % Komenciĝis mizero, ĝi venas per pordo kaj fenestroj % Komenciĝis proceso, mono fluas sen ĉeso % Komenco Aprila -- trompo facila % Komenco bona -- laboro duona % Komercisto estas ĉasisto, li rigardas, kiu sin ne gardas % Komparo ne estas pruvo % Komplezema malsaĝulo estas pli danĝera ol malamiko % Konateco ne estas hereda % Konduki la dancojn % Konfido naskas konfidon % Konfidu, sed vidu % Koniĝas birdo laŭ flugo kaj homo laŭ ago % Koniĝas majstro laŭ sia verko % Konkordo malgrandaĵon kreskigas, malkonkordo grandaĵon ruinigas % Konscienco senmakula estas kuseno plej mola % Konscienco trankvila estas bona dormilo % Konsento konstruas, malpaco detruas % Konservas eĉ karbo la strukturon de l' arbo % Konsilojn ĉiu donas, sed ne kiam oni bezonas % Konsilu kiu povas % Konsoliĝas mizerulo, se li estas ne sola % Konstrui kastelojn en aero % Konstrui kastelon sur glacio % Konsumi sian antaŭan grason % Konsumi sian grenon antaŭ ĝia maturiĝo % Kontenteco estas pli bona ol riĉeco % Kontentigi ĉiujn eĉ anĝelo ne povas % Kontentigi la katon kaj kune la raton % Kontentulo estas pli feliĉa, ol homo plej riĉa % Kontraŭ bato senatenda ekzistas nenia defendo % Kontraŭ ĉiu malfacilo ekzistas konsilo % Kontraŭ ĉiu rimedo ekzistas rimedo % Kontraŭ ĉiu tedo ekzistas rimedo % Kontraŭ doloro helpas bona humoro % Kontraŭ faro farita ne helpas medito % Kontraŭ forta mano la leĝo estas vana % Kontraŭ homo fiera Dio estas severa % Kontraŭ kalumnio helpas nenio % Kontraŭ kalumnio ne povas batali eĉ dio % Kontraŭ lupo ne helpas kalkulo % Kontraŭ malfeliĉo ne defendas eĉ riĉo % Kontraŭ malfeliĉoj baro ne ekzistas % Kontraŭ muŝoj bravulo, kontraŭ homoj timulo % Kontraŭ neesto ne helpas protesto % Kontraŭ nehavo eĉ juĝo silentas % Kontraŭ peko batalu, sed pekanton ne tuŝu % Kontraŭ peko prediku, sed pekinton pardonu % Kontraŭ tuta kohorto eĉ Herkulo estas malforta % Kontraŭ vesto malbona konspiras ĉiu ŝtono % Kontraŭ volo de Dio helpos nenio % Kontraŭstari per ĉiuj fortoj % Konu nin, ŝatu nin % Korniko vundita propran voston timas % Koro pleniĝas -- lango moviĝas % Koro tro plena -- buŝo parolas % Korvo al korvo okulon ne pikas % Kovri la buŝon de sia konscienco % Kresko mamuta, sed saĝo liliputa % Krevis la vazo antaŭ la nazo % Krii el la tuta gorĝo % Kritiki estas facile, fari malfacile % Kriu eĉ raŭke, sed kanti ne ĉesu % Kudri per fluganta kudrilo % Kuiriston vaporo satigas % Kulo nenion valoras, sed ĝia piko doloras % Kun Dio vi iros ĉien, sen Dio nenien % Kun edzo plej malmola estas pli bone ol sola % Kun kiu vi festas, tia vi estas % Kun kiu vi kuniĝas, tia vi fariĝas % Kun konfido neniam rapidu % Kun la peko en mano % Kun sia tuta domo kaj havo % Kun sia tuta posedo kaj heredo % Kun urso promenu, sed pafilon prete tenu % Kun vero severa komercaĵo forvelkos % Kune kaptite, kune punite % Kuradi kiel venenita muso % Kuraĝa homo en sia domo % Kuraĝa mieno antaŭ propra kameno % Kuraĝe li staras, kiam muro lin baras % Kuraĝo ĉion atingas % Kurba estas la ligno, sed rekte ĝi brulas % Kurbiĝadi kiel diablo en akvo benita % Kurbiĝu hoko laŭ postuloj de l' loko % Kuri de sia propra korpo % Kutimo estas dua naturo % Kvalito bona ne bezonas admonon % Kvina rado ĉe veturado % Kvitiĝas servo per reservo % La "por" kaj la "kontraŭ" % La "tuj" de sinjoroj estas multe da horoj % La afero estas plenumita % La afero havas tempon % La afero malsukcesis % La afero ne brulas % La afero ne iras glate % La afero ne staras sur pinto de ponto % La afero ne urĝas % La dorm' estas bona, se mankas la mono % La enigmo simple solviĝas % La felo tanadon ne valoras % La fino kronas la verkon % La forestanto ĉiam estas malprava % La haroj disstariĝas % La haroj streĉiĝas % La ĵeto estas farita % La konscienco lin ne turmentas % La lango de virino estas ŝia glavo % La lastan el amaso atakas la hundo % La lipoj ne montru, kion manĝis la buŝo % La loto estas tirita % La ludo kandelon ne valoras % La lumo por vero ofte estas danĝero % La luno ne aŭskultas, kiam hundo ĝin insultas % La manĝota fiŝo estas ankoraŭ en la rivero % La mano lin jukas % La morto ne distingas, ĉiujn egale atingas % La morto ŝercon ne komprenas: oni ĝin vokas, ĝi venas % La muro havas orelojn % La parto plej vasta venos la lasta % La plej danĝera homo -- malbona in' en domo % La sama afero, sed kun la kapo al tero % La sigelo ankoraŭ ne estas metita % La tempo ĉiam malkaŝas la veron % La tempo venos, ni ĉion komprenos % La tuta ludo ne valoras kandelon % La unua trovita % La vivo staras sur la karto % Laboro donas bonstaton, mallaboro malsaton % Laboro finita -- ripozo merita % Laboro fortigas, ripozo putrigas % Laboro homon nutras, sen laboro li putras % Laboro kaj pacienco kondukas al potenco % Laboro kondukos al honoro kaj oro % Laboro lacigas, sed akiro ĝojigas % Laboro ne estas leporo -- ĝi haltos, ne forsaltos % Lang' estas mola kaj laŭvole petola % Langa vundo plej profunda % Lango miela, sed koro kruela % Lango nenion atingas, se ĝin saĝo ne svingas % Larmo virina baldaŭ sekiĝas % Larmoj pravecon ne pruvas % Larmoj ŝuldon ne pagas % Lasi fali la manojn % Laŭ ĉiuj leĝoj de la arto % Laŭ la agoj de l' homo estas lia nomo % Laŭ la frukto oni arbon ekkonas % Laŭdu belecon de l' maro, sed ĉe rando de arbaro % Laŭdu la maron, sed restu sur tero % Laŭdu tagon nur vespere % Leĝe kaj rajte % Leĝo estas bona, se advokato ĝin helpas % Leĝo estas cedema: kien vi deziras, ĝi iras % Leĝo malaperas, moro daŭras % Leĝo mallertulon ligas, lertulon fortigas % Leĝo pasintaĵon ne tuŝas % Leĝo valoras por poste, sed ne por antaŭe % Lernado havas maldolĉan radikon, sed bonan efikon % Lernado sen fruktoj ne restas % Lerneja sekreto ne iru al gazeto % Lernu juna -- vi scios maljuna % Lernu juna, por esti saĝa maljuna % Lerteco sorĉon ne bezonas % Leviĝu kun la suno, edziĝu dum juna % Li atendas kaj plendas kaj denove atendas % Li atendas, ke la okazo venu al lia nazo % Li bruligis al si la lipharojn % Li dentojn prunti ne bezonas % Li diris adiaŭ al la mondo surtera % Li donas peceton da pano kaj bategon per mano % Li eĉ el sablo vipojn tordas % Li ekscitiĝas kiel bolanta lakto % Li esploris iom la fundon de la glaso % Li estas bravulo en sia angulo % Li estas en acida humoro % Li estas en klopodoj de l' kapo ĝis piedoj % Li estas flamiĝema kiel rezina ligno % Li estas frotita kaj polurita % Li estas homo sperta kaj lerta % Li estas kompetenta, kiel besto pri arĝento % Li estas la portreto de sia patro % Li estas portreto de sia patro % Li estas preskaŭ mia frato: nepo de kuzo de onklo de konato % Li estas sia propra mastrino % Li estas vera hidrargo % Li faras princan promeson, sed ne havas eĉ speson % Li faris sian lastan translokiĝon % Li foriris kun longa nazo % Li forpelis siajn piedojn % Li havas ankoraŭ la lakton sur la lipoj % Li havas ankoraŭ printempon en kapo % Li havas cerbon ne tro potencan % Li havas ĉiun horon alian moron % Li havas dentojn ne por parado % Li havas en la cerbo tro multe da herbo % Li havas la kapon fortike sur la kolo % Li havas la kapon sur ĝusta loko % Li havas la kapon sur la ĝusta loko % Li havas muŝon en la kapo % Li havas nek ĉelon, nek kelon % Li havas pli da mono ol da bezono % Li havas pli da mono, ol li povas kalkuli % Li havas pli da ŝuldoj en la urbo, ol da haroj en la barbo % Li havas siajn kapricojn % Li havas truon en la manplato % Li havis viandon, mi havis nur oston -- li havis la ĝuon, mi pagis la koston % Li jam estas trans montoj kaj maro % Li jam faras la lastan spiron % Li ĵus elrampis el la ova ŝelo % Li komprenas predikon, kiel bovo muzikon % Li kuraĝon kolekti ne bezonas % Li loĝas tie, kien eĉ birdo ne flugas % Li mem estas patrono por sia persono % Li mensogas maŝine % Li mensogas tiel, ke la muroj krakas % Li minacas per fingro en la poŝo % Li ne elpensis la filozofian ŝtonon % Li ne elrampis ankoraŭ el la vindoj % Li ne enlasas puŝon en sian buŝon % Li ne estas el la grandaj saĝuloj % Li ne estas el la regimento de timuloj % Li ne frapis al si ankoraŭ la kornojn % Li ne havas kapon de ministro % Li ne toleras eĉ muŝon sur la muro % Li neniam venkis la alfabeton % Li pafis sin for % Li parolas sen senco kaj sen interligo % Li pasis akvon kaj fajron kaj marĉojn kaj marojn % Li prenos kaj benos % Li pulvon ne elpensis % Li ripozu trankvile % Li saltas gracie, kiel urso ebria % Li salutas profunde kaj mordas hunde % Li scias, kie la kankroj pasigas la vintron % Li serĉas la venton sur la kampo % Li sidas en ŝuldoj ĝis super la ŝultroj % Li ŝtelas de najbaro, por doni al altaro % Li ŝvitas ankoraŭ super la alfabeto % Li taŭgas nek por studo, nek por ludo % Li tenas la nazon supren % Li trafis el sub pluvo en riveron % Li tremas, kiel aŭtuna folio % Li vidas nur ĝis la pinto de sia nazo % Li vivas en ĝuo kaj bruo % Li vivas sur la tero kiel en infero % Li vorton en la poŝo ne serĉas % Li zorgas pri ĝi kiel pri neĝo pasintjara % Lia animo forkuris en la pinton de la piedo % Lia cerbo iris promeni % Liaj dentoj povas festi sabaton % Liaj dentoj povas forgesi sian metion % Liaj flugiloj paraliziĝis % Liberulo iras, kien li deziras % Ligno fendita facile flamiĝas % Lin tuŝas nek admono, nek ordono % Lipharo de grandsinjoro, sed koro de leporo % Liveru nur panon, manĝontoj sin trovos % Loĝi en la fino de la mondo % Longa dormado ŝuldojn kreskigas % Longa konsidero savas de sufero % Longe ĉerpas la kruĉo, ĝis ĝi fine rompiĝas % Longe ŝtelas ŝtelisto, tamen fine li pendos % Ludi kun iu ludon de pugnoj % Ludi ventobatadon % Ludo aparte, kaj afero aparte % Luksa la vesto, sed malplena la poŝo % Lumo fariĝos, kulpulo troviĝos % Lupo dormanta ŝafon ne kaptas % Lupo kaptas, sed li ankaŭ enfalas % Lupo lupon ne manĝas % Lupo sopiras, al arbaro sin tiras % Lupo ŝanĝas la harojn, sed ne la farojn % Maĉi kaj remaĉi % Magia rondo % Malamanto de faro estas amanto de kalendaro % Malantaŭ barilo kuraĝo estas facila % Malantaŭe mizero, antaŭe malespero % Malaperis kiel ŝtono en maron % Malaperis, kiel vaporo % Malavarulo kaj porko estas bonaj post la morto. % Malbona herbo froston ne timas % Malbone kaŝita ŝteliston incitas % Malbonon oni memori ne ĉesas, bonon oni baldaŭ forgesas % Malbonulon diablo ne prenas % Maldolĉa por la lango, sed saniga por la sango % Malfeliĉo inviton ne atendas % Malfeliĉo kaj peko leviĝas sen veko % Malfeliĉo komuna estas malpli premanta % Malfeliĉo malofte venas sole % Malfeliĉo sin ne ĝenas, faru geston -- ĝi tuj venas % Malfeliĉo venas rajde, foriras piede % Malfeliĉo venas sen alvoko % Malfeliĉo venas, malfeliĉon kuntrenas % Malfeliĉoj kaj batoj venas ĉiam kun fratoj % Malfermita kelo tentas al ŝtelo % Malgranda aspekte, sed granda intelekte % Malgranda birdeto, sed akra ungeto % Malgranda estas la flamo, tamen ne mankas la fumo % Malgranda pezo, sed granda prezo % Malgrandaj infanoj kaŭzas laboron, grandaj -- doloron % Malhumileco estas kara plezuro % Maljunaj jaroj, sed ne saĝaj faroj % Malkovri antaŭ iu sian koron % Malnova afero en nova livero % Malpaco pro limo fariĝas kutimo, malpaco pro kredo fariĝas heredo % Malpaculo % Malpaculon ĉiu batas % Malplaĉas nenio, se taksas pasio % Malplena sako puŝas al peko % Malplena sako tentas al peko % Malpli da havo, malpli da zorgoj % Malpli da posedo, malpli da tedo % Malpli esperu, pli konsideru % Malproksime vidas, antaŭ la nazo ne vidas % Malpurulo % Malriĉa kiel muso preĝeja % Malriĉeco ne estas krimo, tamen kondukas al malestimo % Malriĉeco ne estas malvirto % Malriĉigas ne nehavado, sed tro granda dezirado % Malriĉulo rabiston ne timas % Malsaĝa kiel ŝtipo % Malsaĝo estas najbaro de mizero % Malsaĝulo ĉie sian nomon skribas % Malsaĝulo de ĉiuj flankoj % Malsaĝulo diris vorteron, saĝulo komprenas la tutan aferon % Malsaĝulo en foiro estas bona akiro % Malsaĝulo malpacigis kaj dek saĝuloj repacigi ne povas % Malsaĝulo ne griziĝas nek senhariĝas % Malsaĝulo ofte estas profeto % Malsaĝulo ŝtonon ĵetis, dek saĝuloj ĝin ne atingos % Malsaĝulo venas, komercisto festenas % Malsaĝulo, kiel tamburo -- kiu pasas, lin batas % Malsaĝuloj kreskas mem, sen plugo kaj sem' % Malsaĝulon favoras feliĉo % Malsaĝulon oni batas eĉ en la preĝejo % Malsanan demandu, al sana donu % Malsano venas rapide, foriras rigide % Malsata stomako orelon ne havas % Malsato donas spriton % Malsato malfortigas, ŝuldo suferigas % Malsato ne estas frato % Malsato plej bone gustigas la manĝon % Malsatulon la fabloj ne nutros % Malŝparulo ĝuas nelonge, avarulo neniam % Mankas klapo en lia kapo % Mankis al Petro klopodoj, li aĉetis al si domon % Manko de oro ne estas malhonoro % Mano dekstra ne sciu, kion faras la maldekstra % Mano manon lavas % Mano pekis, dorso pagas % Manon malkvietan ĉiu muro atakas % Marĉandado aĉeti ne devigas % Marĉando aĉeti ne devigas % Maro ĉiujn riverojn ricevas kaj tamen ne krevas % Maro da mizeroj % Mastro elbabilis, gastoj ne silentos % Mastro en vojo -- servantoj en ĝojo % Matena horo estas plena de oro % Matenas, vesperas -- kaj tago malaperas % Matura aĝo % Melki kaproviron % Melku bovon senfine, li lakton ne donos % Memori pri mezuro en laboro kaj plezuro % Mensoganto devas havi bonan memoron % Mensogas kiel kalendaro; kiel gazeto; kiel funebra parolo % Mensogo kaj ŝtelo estas du fratoj % Mensogo malproksimen ne kondukas % Mensogu kiom vi volas, sed memoru kion vi parolas % Meti trabojn sur la vojon % Metio lacigas, metio vivigas % Metio manĝon ne bezonas kaj manĝon tamen donas % Mezuri laŭ sia metro % Mi ankaŭ lokon sur la tero okupas % Mi blinde pafos, eble trafos % Mi flanke sidis, mi ne aŭdis nek vidis % Mi havas pri tio nek scion nek supozon % Mi hejme sidis, nenion vidis % Mi konas miajn homojn % Mi lavas al mi la manojn % Mi lin liberigis, li min saĝigis % Mi ne povas kapti en ĝi la sencon % Mi ne volas baton, mi ne volas kompaton % Mi ne volas tion ĉi scii % Mi panon ne esperis, subite kuko aperis % Mia lango -- mia malamiko % Mia loĝejo -- mia reĝejo % Mia loĝejo estas mia reĝejo % Mielo sur lango, kaj glacio en koro % Mieno fiera al ludo mizera % Miljaroj ne povis -- minuto elŝovis % Min ne tuŝas la afero, mi staras ekstere % Minacas dento al la vento % Minaci per pugno en la poŝo % Minacoj ne mortigas % Miraklo inter mirakloj % Mizero faras lerta, mizero faras sperta % Mizero faras viziton, ne atendante inviton % Mizero havas talentan kapon % Mizero instruas % Mizero piedojn sanigas, kolon elastigas % Mizero plej ekstreme, Dio plej proksime % Mizero saltas, mizero haltas % Mizero sur mizero % Mola kiel vakso % Mono amas kalkulon % Mono estas reĝo, mono estas leĝo % Mono fluas al riĉulo, batoj al malriĉulo % Mono kuras al mono % Mono mondon regas % Mono monon naskas % Mono odoron ne havas, sian devenon ne diras % Mono perdita, nenio perdita -- honoro perdita, ĉio perdita % Mono plenumas ĉiujn oficojn % Mono publika estu fortika % Monto gravediĝis, muso naskiĝis % Montradi al si reciproke la dentojn % Montras parolo, kion cerbo valoras % Montroj kaj konsiloj estas facilaj % Montru moneron, ĉio fariĝos % Mordantaj hundoj kuras ĉiam kun vundoj % Morgaŭ estas la amata tago de mallaboruloj % Morgaŭ frue venos plue % Mortinta serĉu ĉielon, vivanta ian celon % Muele sencele % Muelilo haltas, muelisto eksaltas % Multaj kompatantoj, sed neniu helpanto % Multaj svatiĝas, feliĉulo edziĝas % Multaj vokitoj, sed ne multaj elektitoj % Multe da fianĉoj, sed la ĝusta ne venas % Multe da peno, neniom da pano % Multe da sprito, sed neniom da profito % Multe en kapo, sed nenio en poŝo % Multe entreprenis, sed ne multe eltenis % Multe komencite, malmulte plenumite % Murmuregas la urso, sed danci ĝi devas % Murmuri tra la dentoj % Muso la katon ĉiam ofendis % Muso satiĝis, faruno malboniĝis % Naivuloj jam ne ekzistas % Najbaro ne ĝemas, kiam boto nin premas % Naskiĝas fianĉino por sia fianĉo % Naskiĝu, edziĝu kaj mortu -- ĉiam monon alportu % Nazo supren, vento antaŭen % Ne atendis, ne esperis -- malfeliĉo aperis % Ne atendita, ne esperita ofte venas subite % Ne atingos krio ĝis la trono de Dio % Ne aŭskultinte, ne kondamnu % Ne batalu pot' el tero kontraŭ kaldrono el fero % Ne batas bastono sen persono % Ne bedaŭru hieraŭan, ne atendu morgaŭan, ne forlasu hodiaŭan % Ne bela estas amata, sed amata estas bela % Ne bela estas kara, sed kara estas bela % Ne beligas loko homon, sed homo la lokon % Ne bezonas la kapo konsilon de kruroj % Ne ĉiam daŭras malbona vetero, ne ĉiam daŭras homa sufero % Ne ĉiam estas festo, venos ankaŭ fasto % Ne ĉiam estas sankta Johano % Ne ĉiam per aĝo mezuriĝas la saĝo % Ne ĉio batas, kio tondras % Ne ĉio brilanta estas diamanto % Ne ĉio griza estas lupo % Ne ĉio utilas, kio brilas % Ne ĉion oni devas severe ekzameni % Ne ĉiu aspiranto devas esti prenanto % Ne ĉiu bojato estas ŝtelisto % Ne ĉiu fianĉiĝas, kiu svatiĝas % Ne ĉiu ĝibulo estas sanktulo % Ne ĉiu havas egalan feliĉon % Ne ĉiu hundo bojanta estas hundo mordanta % Ne ĉiu papereto estas banka bileto % Ne ĉiu raporto estas vera vorto % Ne ĉiuj havas egalan feliĉon % Ne defendas oro kontraŭ doloro % Ne demandu scienculon, demandu spertulon % Ne diru "hop" antaŭ la salto % Ne doloras frapo sur fremda kapo % Ne donu kaj ne boju % Ne ekpepi % Ne ekzistas en komerco amikeco nek ŝerco % Ne ekzistas forto kontraŭ la morto % Ne ekzistas fumo sen brulo % Ne ekzistas fumo sen fajro % Ne ekzistas honoro sen laboro % Ne ekzistas juneco sen kapricoj, nek maljuneco sen malicoj % Ne ekzistas kareso sen intereso % Ne ekzistas mono, ne ekzistas dono % Ne ekzistas naiva vulpo, ne ekzistas homo sen kulpo % Ne ekzistas ofico sen benefico % Ne ekzistas regulo sen escepto % Ne ekzistas savo kontraŭ malbona virino % Ne ekzistas terno sen nazo nek fakto sen bazo % Ne el ĉiu ligno oni faras violonon % Ne el unu forno li manĝis jam panon % Ne elverŝu la malpuran, antaŭ ol vi havas la puran % Ne elvoku lupon el la arbaro % Ne en ĉiu afero estu severa % Ne en unu tago elkreskis Kartago % Ne esperite, ne sonĝite % Ne estas piediranto kolego al rajdanto % Ne estingu la fajron, kiu vin ne bruligas % Ne falas frukto malproksime de l' arbo % Ne fanfaronu irante, fanfaronu revenante % Ne faru kalkulon sen la mastro % Ne fidu amikon, kiu havas jam flikon % Ne fidu fidelulon, fidu propran okulon % Ne fidu heredon, fidu posedon % Ne gutas mielo el la ĉielo % Ne havante, oni petas; ricevinte, forĵetas % Ne helpas glorkrono al malplena kaldrono % Ne helpas plendo nek ploro kontraŭ kreditoro % Ne helpas ploro al doloro % Ne helpas spegulo al malbelulo % Ne hontu penti pri faro, hontu persisti en eraro % Ne insultu mizeran, ne moku malliberan % Ne iras hakilo al kolo humila % Ne iru al fremda anaro kun via regularo % Ne iru fadeno antaŭ kudrilo % Ne iru okuloj super la frunton % Ne juĝo kondamnas, sed juĝanto % Ne juĝu pri afero laŭ ĝia ekstero % Ne kaptita -- ne punita % Ne karesu per mano, sed karesu per pano % Ne kaŝiĝas lia lango malantaŭ la vango % Ne konante la profundecon, ne iru en la riveron % Ne kondamnu alian, oni vin ne kondamnos % Ne kotas besto en sia nesto % Ne kraĉu en puton, ĉar vi trinki bezonos % Ne kredas ŝtelisto, ke honestaj ekzistas % Ne kredu al orelo, kredu al okulo % Ne kredu al parolo sen propra kontrolo % Ne kvanto, sed kvalito decidas pri merito % Ne laciĝos mano, ne fariĝos pano % Ne laciĝu viaj manoj pri fremdaj infanoj % Ne laŭdu la tagon antaŭ vespero % Ne longe sinjora daŭras favoro % Ne mankas tombo por mortinto nek pano por vivanto % Ne maro dronigas ŝipon, sed la ventoj % Ne mia estas la ĉevalo, min ne tuŝas ĝia falo % Ne moku mizeron de alia, ĉar baldaŭ venos via % Ne moku riveron, ne atinginte la teron % Ne movi la buŝon % Ne naskas porko leonidon, nek korniko aglidon % Ne naskiĝu riĉa, naskiĝu feliĉa % Ne pekas drinkulo, pekas ebriulo % Ne pelu tiun, kiu mem forkuras % Ne pentru diablon sur la muro % Ne por lupo estas supo % Ne povas ĉiu homo esti pap' en Romo % Ne prediku knabino al via patrino % Ne prenis pastro la donon -- rekaŝu sako la monon % Ne prokrastu ĝis morgaŭ, kion vi povas fari hodiaŭ % Ne punu edzinon antaŭ infanaj okuloj, ne punu infanojn antaŭ fremduloj % Ne puŝu vian regularon en fremdan anaron % Ne rapidu insulti, volu aŭskulti % Ne rapidu kun fido antaŭ longa kunesido % Ne rapidu kun vortoj, rapidu kun faroj % Ne rapidu, trankvile decidu % Ne rezonu pri tio, kio estas ekster via metio % Ne sama la vento blovas konstante % Ne sanktuloj potojn faras % Ne serĉu bonan arbaron, serĉu bonan najbaron % Ne servas larmo anstataŭ armo % Ne spiciĝas manĝo de mastrina beleco % Ne sufiĉas ploro al kreditoro % Ne ŝovu la nazon en fremdan vazon % Ne ŝovu nazon en fremdan vazon % Ne ŝpari monon nek penon % Ne ŝtelus ŝtelistoj, se ne ekzistus kaŝistoj % Ne taŭgas du ursoj por unu nesto % Ne taŭgas la vero por komerca afero % Ne timu hundon bojantan, timu hundon silentan % Ne timu tranĉilon, timu babilon % Ne trovante bovinon, oni ŝtelas kokinon % Ne unu fajron li pasis, ne unu hundo lin ĉasis % Ne unu hundo lin mordis, ne unu vento lin tordis % Ne valoranto plaĉas, sed plaĉanto valoras % Ne valoras bofilo, kiam mortis filino % Ne valoras la akiro eĉ la penon de l' deziro % Ne valoras la faro la koston de l' preparo % Ne veku malfeliĉon, kiam ĝi dormas % Ne venas honoro sen laboro % Ne venas mont' al monto, sed homo homon renkontas % Ne venas rato mem al kato % Ne venos rato mem al kato % Ne venos rato mem al la kato % Ne vivu kiel vi volas, vivu kiel vi povas % Ne voku diablon, ĉar li povas aperi % Ne volas kokin' al festeno, sed oni ĝin trenas perforte % Ne volis rajdi sur ĉevalo, ekrajdis sur azeno % Ne zorgu pri tio, kio estas ekster via scio % Nebuligi al iu la okulojn % Nebuligi la okulojn % Neceseco kontraŭvola estas leĝo malmola % Neceso ne estas kareso % Neevitebla malbono % Negocaj aferoj estas severaj % Neĝo kaŝas nur ĝis printempo % Nek al teksto, nek al preteksto % Nek al temo, nek al celo % Nek eniro, nek eliro % Nek ĝojo, nek malĝojo daŭras eterne % Nek helpeble, nek konsileble % Nek io, nek alio % Nek pikite, nek hakite % Nek pio por Dio, nek kapablo por diablo % Nek por baki, nek por haki % Nek transnaĝeble, nek transireble % Neleĝe akirita ne estas profita % Nenia ago fariĝas sen pago % Nenia konstruo povas esti sen bruo % Nenia peketo restas longe sekreto % Nenia peno nek provo donos lakton de bovo % Neniam atendita ofte venas subite % Nenie semata, ĉie trovata % Nenio pli grandan mizeron prezentas, ol se sano mankas kaj ŝuldoj turmentas % Neniom da oro, sed bona gloro % Neniu estas profeto en sia urbeto % Neniu sanktulo estas sen makulo % Neniu scias, kio morgaŭ lin trafos % Neniu vidas, kio lin insidas % Nesciado de leĝo neniun pravigas % Nevo de papo facile fariĝas kardinalo % Ni amu nin frate, sed ni kalkulu akurate % Ni facile forgesas, kio nin ne interesas % Ni forgesas averton, ni memoras la sperton % Ni laboru kaj esperu % Ni reciproke nin konas, klarigon ne bezonas % Ni vidas, kiu ridas -- kiu ploras, ni ne vidas % Nigro sur blanko pruvas sen manko % Nin ĉiam ravas, kion ni ne havas % Nin instruas eraro, kiun faras najbaro % Nobelo promesojn disdonas, kampulo promesojn plenumas % Nokte eĉ monstro estas belulo % Nomo egala, sed esenco mala % Notu en la kamentubo % Nova balailo bone balaas % Nova stato -- nova vivo % Novaj sinjoroj -- novaj moroj % Nuda kaj kruda, sen groŝo en poŝo % Nuksoj venis, kiam dentoj elfalis % Nun finiĝas mia klereco % Nur pano kun fromaĝo, sed afabla vizaĝo % Nur suferinto ŝatas feliĉon % Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras % Nutri per promesoj % Nutru lupon plej sate, li ĉiam serĉas arbaron % Obstina kiel kapro % Ofta festo -- malplena kesto % Ofte ĉapo de kampulo kovras kapon de saĝulo % Ofte de kaŭzo senenhava venas efiko plej grava % Ofte kantas la buŝo, kiam ploras la koro % Ofte ligis malsaĝulo kaj dek saĝuloj malligi ne povas % Ofte ligis malsaĝulo, kaj saĝuloj malligi ne povas % Ofte mano forgesas, kion buŝo promesas % Okaza komplimento ne iras al testamento % Okazo faras ŝteliston % Okazo kreas ŝteliston % Okazon kaptu ĉe l' kapo, ĉar la vosto estas glita % Okulo avidas ĉion kion vidas % Okulo de mastro pli ol beno de pastro % Okulo ne atentas, dorso eksentas % Okulo ne vidis -- pagu la sako % Okuloj estas pli grandaj ol la ventro % Okupi sen celo lokon sub ĉielo % Oni batas la oron, por provi ĝian valoron % Oni batas ne la aĝon, sed la vizaĝon % Oni batas per vipo, por ke sentu la ripo % Oni batas, malkaresas, kaj eĉ plori ne permesas % Oni bonon forgesos, malbonon memoras % Oni donacas por speso kaj laborigas por spesmilo % Oni ekkonas bovon per la vido kaj malsaĝulon per lia rido % Oni elbatas kojnon per kojno % Oni estas riĉa neniam sufiĉe % Oni faris, oni ĉesis, kaj ni ĉion forgesis % Oni invitas -- venu, oni donacas -- prenu % Oni komencas per ŝteletoj kaj finas per ŝtelegoj % Oni konsilas kaj konsolas, sed helpi ne volas % Oni lekas la manon, sed celas la panon % Oni lin konas, kiel blankan lupon; kiel makulharan hundon; kiel malbonan moneron % Oni maron admiras, se oni maron ne iras % Oni metis makulon en mian kalkulon % Oni ne pagas per gloro al sia tajloro % Oni ne povas sin movi laŭ ĉiu vento aparte % Oni perfidon prenas, sed perfidulon abomenas % Oni prenas avide, oni redonas malrapide % Oni prenas per manoj, redonas per piedoj % Oni priŝtelas ne riĉulon, sed sengardulon % Oni tondas ŝafinojn, tremas la ŝafoj % Oni vivas ne kun mono, sed kun persono % Oni vokas la bovon ne festeni, sed treni % Ora ŝlosilo ĉion malfermas % Ora ŝlosilo ĉiun pordon malfermas % Ordigi al iu la kapon % Ordo estas beno por ĉiu entrepreno % Ordonita kiso havas guston maldolĉan % Oro estas pli peza ol fero, pli malpeza ol aero % Oro nur fingron eksvingas kaj ĉion atingas % Ovo kokinon ne instruas % Paca silento, ke ne blovas eĉ vento % Paco al lia cindro % Pafi -- maltrafi % Pagas maljunaj jaroj por junaj eraroj % Pagas ne riĉulo, pagas kulpulo % Pagi por fremda festeno % Pagi sen partopreno por fremda festeno % Pago de ŝuldanto estas bona en ĉiu kvanto % Pagos lupo por la ŝafo % Palpi al iu la pulson % Pano buŝon ne serĉas % Pano estas alportita, korbo estu forĵetita % Pardonemeco superas justecon % Parenc' al parenco ne malhelpas intence % Parenco per Adamo % Parolanto semas, aŭdanto rikoltas % Paroli dolĉe en la orelon % Paroli per vortoj kovritaj % Paroli sensencaĵon % Parolo anĝela, sed penso pri ŝtelo % Parolo estas arĝento, oron similas silento % Paroloj kaj faroj estas malsamaj aferoj % Pasero sperta estas lerta % Pasero sperta ne bezonas averton % Pasinta doloro for el memoro % Pastro ŝafon ne prenas, ĝi hejmen revenas % Pastro vivas de preĝoj, advokato de leĝoj % Pastron nutras preĝejo % Patroj avaras, infanoj malŝparas % Pecon detranĉitan al la pano ne regluu % Pekas junuloj kaj pekas maljunuloj % Peke akirita ne estas profita % Pekinto pentas, kolero silentas % Peko kaj eraro estas ecoj de l' homaro % Peko malnova perdas pekecon % Pekon serĉi oni ne bezonas % Peli tagojn sen afero de mateno al vespero % Pelis pavon, falis kavon % Pelu mizeron tra l' pordo, ĝi revenos tra l' fenestro % Pendonto ne dronos % Pensoj iras trans limo sen pago kaj timo % Per bezono venas mono % Per eraro ne praviĝas la faro % Per insulto kaj kolero ne klariĝas afero % Per kio la veto? Per la kapo malsupren % Per lango flatas, per mano batas % Per lerta admono alfluas la mono % Per mezuro kaj peso akiriĝas sukceso % Per mono eĉ silento fariĝas elokvento % Per mono, ne per mano punu vilaĝanon % Per pacienco kaj fervoro sukcesas ĉiu laboro % Per pacienco venas scienco % Per paroloj li bruas, tutan urbon detruas % Per promesoj estas pavimita la infero % Per tro multa varto malboniĝas la farto % Per unu ŝtono oni du ĵetojn ne faras % Per vorto ĝentila ĉio estas facila % Perdi la kandelon el la kapo % Perdi la kuraĝon % Perdi la saĝon % Perdiĝas per pruntedono amiko kaj mono % Perdinta la kapon pri haroj ne ploras % Pereis ŝafino, pereu ankaŭ la ŝafido % Perforta amo estas plej forta malamo % Peto de barono estas ordono % Peto kaj demando kondukas tra l' tuta lando % Petolado sen mezuro ne kondukas al plezuro % Petolu, diboĉu, sed poste sorton ne riproĉu % Petro kornojn tenas, Paŭlo lakton prenas % Petro parolas sen direkto, sed Paŭlo konjektu % Petro rifuzas, Paŭlo ekuzas % Petron kruro doloras, Karolo ne lamas % Piaj deziroj % Piedo ne atentis, kapo eksentis % Piki al iu la vundan lokon % Plej bona gvidilo estas la lango % Plej bona kuracisto estas la tempo % Plej bona sprito estas silento % Plej bone ridas, kiu laste ridas % Plej certa laboro -- laboro per oro % Plej danĝera malsano estas manko de saĝo % Plej facile promeso rimiĝas kun forgeso % Plej granda potenco kuŝas en la komenco % Plej juna katido musojn jam pelas % Plej kruela estas redono por farita bono % Plej kuirita kampulo ĉiam restos krudulo % Plej saĝa maljunulo ne estas tro saĝa % Plena estas la infero de promesitaj aferoj % Plena glaso da vino, sed kun guto da veneno % Plena kaso ŝteliston altiras % Plena stomako laŭdas la faston % Plenblovi la lipojn % Plendoj stomakon ne plenigas % Plenumiĝis la tasko per granda fiasko % Plenumita via ofico, nun pasis via vico % Pli allogas kulero da mielo, ol da vinagro barelo % Pli bona -- estas malamiko de bona % Pli bona amiko intima, ol parenco malproksima % Pli bona apude najbaro, ol frato post arbaro % Pli bona branĉo sennuksa, ol kaĝo plej luksa % Pli bona ĉifona vesto, ol riĉeco en malhonesto % Pli bona estas gajno malgranda, ol granda malgajno % Pli bona estas io, ol nenio % Pli bona estas malgranda "jen prenu" ol granda "morgaŭ venu" % Pli bona estas paco feliĉa, ol havo plej riĉa % Pli bona estas saĝa malamiko, ol malsaĝa amiko % Pli bona estas virto sen oro, ol oro sen honoro % Pli bona estas vorto afabla, ol kuko agrabla % Pli bona homo sen mono, ol mono sen homo % Pli bona io ol nenio % Pli bona pano sen butero, ol dolĉa kuko sen libero % Pli bona pano sen butero, ol kuko sen libero % Pli bona pura konscienco, ol malpura potenco % Pli bona virto sen oro, ol oro sen honoro % Pli bone estas enviigi, ol kompatigi % Pli bone estas havon fordoni, ol kun homoj malpaci % Pli bone estas reiri, ol perdi la vojon % Pli bone estas sensale, ol tro sale % Pli bone estas ŝviti ol tremi % Pli bone fleksiĝi, ol rompiĝi % Pli bone malfrue, ol neniam % Pli bone malmulte gajni, ol multe perdi % Pli bone ne fari, ol erari % Pli bone ne sali, ol sali tro multe % Pli da bruo, ol da faro % Pli da havo, pli da klopodoj % Pli da infanoj, pli da beno % Pli da infanoj, pli da manoj % Pli da mono, pli da zorgo % Pli da okuloj, pli da certeco % Pli efike ol bato pelas malsato % Pli facile estas eviti ol spiti % Pli facile estas malbonon eviti, ol korekti % Pli facile estas multe elspezi, ol malmulte enspezi % Pli facile estas multon elspezi, ol malmulton enspezi % Pli facile estas ne iri, ol tro malfrue reiri % Pli facile estas perdi vilaĝon, ol akiri domon % Pli facile estas regi ol agi % Pli facile estas vilaĝon perdi, ol domon akiri % Pli feliĉa estas donanto ol prenanto % Pli feliĉa estas martelo insultata, ol amboso kompatata % Pli feliĉa sinjoro sen havo, ol riĉulo sed sklavo % Pli helpas guto da feliĉo, ol barelo da saĝo % Pli kara estas kap' ol ĉapo % Pli kara estas kapo ol ĉapo % Pli kara kapo ol ĉapo % Pli kostas la sako, ol la tuta pako % Pli tiras virina haro, ol ĉevala paro % Pli valoras faro nenia, ol faro malbona % Pli valoras interkonsento, ol juĝa dokumento % Pli valoras konkorda ovo, ol malkonkorda bovo % Pli valoras kontenta spirito, ol granda profito % Pli valoras malgranda reganto, ol granda servanto % Pli valoras paco malbona, ol malpaco plej bona % Pli valoras propra ĉemizo, ol fremda plena valizo % Pli valoras senlaboreco, ol sensenca laboremeco % Pli valoras tuj ovo, ol poste bovo % Pli valoras vinagro donacita, ol vino aĉetita % Pli zorgas unu patrino pri dek infanoj, ol dek infanoj pri unu patrino % Plibono estas malamiko de bono % Ploranton ni evitas, ridanton ni imitas % Plumo ne sentas, papero silentas % Pluvo en Aprilo -- por la tero utilo % Popola kutimo havas valoron de leĝo % Popolo diras, Dio diras % Por amiko intima ne ekzistas vojo malproksima % Por amiko komplezo neniam estas tro peza % Por ĉiu ago venas la tempo de pago % Por ĉiu ago venos tempo de pago % Por ĉiu faro estas horo % Por ĉiu plezuro devas esti mezuro % Por ebriulo ne ekzistas danĝero % Por fremda koro ne ekzistas esploro % Por gasto ne petita mankas kulero % Por glate mensogi, oni spriton bezonas % Por honoro ni dankas, se manĝ' al ni mankas % Por hundon dronigi, oni nomas ĝin rabia % Por kapti ezokon, bongustigu la hokon % Por la mono pastra preĝo, por la mono romp' de leĝo % Por li eĉ la muso ne estas sen felo % Por longa malsano kurac' estas vana % Por malfrua gasto restas nur osto % Por malsaĝulo bastono -- por saĝulo leciono % Por malsanulo forto, por kokido la morto % Por mia mono mi ankaŭ estas barono % Por muŝon mortigi, oni pafilegon ne uzas % Por nenio oni faras nenion % Por paro amanta ĉiu loketo sufiĉas % Por parolo delira ne ekzistas rediro % Por patrino ne ekzistas infano malbela % Por Paŭlo sperto -- por Petro averto % Por peko senkonscia puno nenia % Por pendigi ŝteliston, antaŭe lin kaptu % Por pot' argila poto fera estas najbaro danĝera % Por regna speso ne ekzistas forgeso % Por saĝulo sufiĉas aludo % Por sia oro ĉiu estas sinjoro % Por sperto kaj lerno ne sufiĉas eterno % Por ŝafo tondita Dio venton moderigas % Por ŝafon formanĝi, lupo trovos pretekston % Por unu -- festeno, por alia -- ĉagreno % Por vendisto mensogo estas necesa apogo % Por via bono vin regalas bastono % Por virta orelo ne danĝeras vorto malbela % Post alkutimiĝo doloras disiĝo % Post brua vento subita silento % Post dolĉa vino restas acida vinagro % Post domaĝo venas saĝo % Post dorma trankvilo venas bona konsilo % Post kolero venas favoro % Post konfeso venas forgeso % Post la batalo preĝo ne helpas % Post la falo oni fariĝas singarda % Post la fasto venas festo % Post la fino de l' batalo estas multe da kuraĝuloj % Post mia malapero renversiĝu la tero % Post morto kuracilo jam estas sen utilo % Post nokta ripozo helpas la muzo % Post sufero venas prospero % Post vetero malbela lumas suno plej hela % Postulo ne pretendas, rifuzo ne ofendas % Poton taksu laŭ sono, sinjoron laŭ tono % Prave li ricevas % Prave punite laŭmerite % Prediki al surduloj % Preĝejo proksima, sed Dio malproksima % Preĝon faru, sed farunon preparu % Preĝu al la Eternulo, ne al Lia sanktulo % Preĝu kore kaj laboru fervore % Preni iun sur la dentojn % Prenu kiel vi volas, la poto ĉiam bolas % Pri dolĉa vorto ne fieru, maldolĉan ne koleru % Pri gustoj oni disputi ne devas % Pri havo najbara oni estas malavara % Pri kio amikoj sekretas, ili vian juĝon ne petas % Pri kio estas la afero? Pri la lupo rakonto, kaj la lupo renkonte % Pri la ŝtrumpa truo scias nur la ŝuo % Pri laboroj maldiligenta, pri festoj plej kompetenta % Pri lando malproksima estas bone mensogi % Pri nenio oni povas ĵuri % Pri propra afero neniu juĝas libere % Pri tio jam ĉiuj paseroj babilas % Printempo semas, aŭtuno rikoltas % Pripensu malrapide kaj agu decide % Pro amo al la kandelo kato lekas la kandelingon % Pro eraro ne praviĝas la faro % Pro homo fiera ĝojas infero % Pro kapo malsaĝa suferas la kruroj % Pro karta preno perdiĝis bieno % Pro limoj kaj baroj malpacas najbaroj % Pro multo da arboj li arbaron ne vidas % Pro najleto bagatela pereis ĉevalo plej bela % Pro vorta ludo li eĉ patron ne domaĝas % Pro vorta piko ofte perdiĝas amiko % Profiton celu, sed aliajn ne pelu % Prokrastita ne estas perdita % Proksima kubuto, sed ne por la buŝo % Promesi orajn montojn % Promesita trezoro estas sen valoro % Promeso estas larĝa, plenumo estas ŝarĝa % Promeso ne satigas % Pronomoj "mia", "min" kaj "mi" en mondo regas ĉiam tri % Propeka kapro % Propra opinio ne estas leĝo por alia % Propra sufero -- plej granda sur tero % Propra supo brogas, fremda allogas % Propra volo ordonon superas % Propran ĝibon neniu vidas % Propran vangon neniu batas % Proverbo estas sperto, proverbo estas averto % Prunto amikon forpelas % Puno pekon svingas, favorkoreco ĝin estingas % Pura ĉielo fulmon ne timas % Pura konscienco estas plej granda potenco % Putrado de fiŝo komenciĝas de l' kapo % Rado malbona knaras plej multe % Rajdi sur ĉevalo oni ne lernas sen falo % Rakonti ĉion faritan kaj kaŝitan % Rangeto rangon respektu, modestan lokon elektu % Rano eĉ en palaco sopiras pri marĉo % Rapide -- senvide % Rapide iras la vortoj, sed ne rapide la faroj % Rapidu malrapide % Raporti pri ĉiuj cirkonstancoj kaj nuancoj % Razisto raziston razas % Regna kaso -- bona ĉaso % Reĝo donacis, sed polico minacas % Rekomendo kondukas al plendo % Renkontiĝis la kato kun sentima rato % Respektu Dion kaj reĝon kaj obeu la leĝon % Restas nek konsilo, nek konsolo % Resti maljuna knabino % Restis nenio absolute, nek por mordi, nek por gluti % Restu tajloro ĉe via laboro % Rezonado kaj filozofado panon ne donas % Ricevi grizan haron, ne vidinte altaron % Ricevi muŝon en la cerbon % Ricevis bandito laŭ sia merito % Ricevos vulpo por sia kulpo % Riĉa estas tiu, kiu ŝuldas al neniu % Riĉa preparo, sed povo avara % Riĉa zorgas pri ĉampano, malriĉa pri pano % Riĉeco estas frato de fiereco % Riĉeco sen gvido kiel ĉevalo sen brido % Riĉigas ne enspezo, sed prudenta elspezo % Riĉulo havas kornojn, malriĉulo dornojn % Riĉulo kiel fajro proksime bruligas, malproksime ne varmigas % Riĉulo veturas, malriĉulo kuras % Ridas blindulo pri lamulo % Rido matene -- ploro vespere % Rigardaĉi kiel bovido % Rigardi kaj aspiri ne devigas akiri % Rigardi malafable % Rigardi per ambaŭ okuloj % Rigardu per ambaŭ okuloj % Ripetado estas plej bona lernado % Ripetata parolo pri la sama titolo % Riveretoj fluas al riveroj % Rol' de virino -- bona mastrino % Romo estas tie, kie estas la papo % Rostita kolombeto ne flugas al buŝeto % Rusto manĝas feron, ĉagreno la koron % Rusto manĝas la feron, kaj zorgo la homon % Saĝa estas la frato post ricevo de l' bato % Saĝa estas la hundo post ricevo de l' vundo % Saĝa hundo post la vundo % Saĝa kapo duonvorton komprenas % Saĝa scias, kion li diras -- malsaĝa diras, kion li scias % Saĝa tenas aferon, malsaĝa esperon % Saĝo abunda, sed ne profunda % Saĝo barbon ne atendas % Saĝulo scias ion, sed neniu scias ĉion % Sako alenon ne tenas, ĝi baldaŭ elvenas % Sako malplena sin rekte ne tenas % Sako ne sonas -- amiko ne konas % Sakon kun truo vi neniam plenigos % Saltadi ĉirkaŭ afero, kiel blovata neĝero % Saltadi el unua al deka % Sama buŝo blovas varmon kaj malvarmon % Sama gento, sama sento % Samaj kondiĉoj, samaj superstiĉoj % Sango bolas, juneco petolas % Sango komuna reciproke sin altiras % Sango ne silentas, sian sangon ĝi sentas % Sanigaĵo malbongusta, sed efiko plej ĝusta % Sanktfigurojn ornamas, kaj homojn malamas % Sapo blankecon ne havas, tamen blanke ĝi lavas % Sapumi la okulojn % Sata malsatan ne povas kompreni % Sata stomako ne lernas volonte % Scias la kato, kies lardon ĝi manĝis % Scienco havas semon enuan, sed frukton bonĝuan % Sciencon oni ne mendas, klerecon oni ne vendas % Scion akiru, sed ne ĉion eldiru % Sciu elokventi, sciu ankaŭ silenti % Sciu funde, sed tenu profunde % Se al hundo mankas nenio, ĝin atakas rabio % Se amas Dio, prosperas ĉio % Se amiko petas, li neniam ripetas % Se birdo tro bekas, la katon ĝi vekas % Se brulas nenio, fumo ne iras % Se ĉiu balaos antaŭ sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo % Se ĉiu speson donos, malriĉulo malsaton ne konos % Se decidos la sorto, helpos nenia forto % Se devigas neceso, faru kun kareso % Se Dio ne aranĝos, lupo vin ne manĝos % Se Dio ne volas, sanktulo ne helpos % Se Dio ordonos, eĉ ŝton' lakton donos % Se elsaltas la okazo, ĝi rompiĝas kiel vazo % Se en kor' io sidas, vizaĝo perfidas % Se ezoko piiĝis, gobio ne dormu % Se forestas la suno, sufiĉas la luno % Se geedzoj sin batas, fremdulo restu flanke % Se gut' al guto aliĝas, maro fariĝas % Se haroj ne mankus, oni kalvon ne havus % Se homoj mankas, infano ankaŭ estas homo % Se io venas al buŝo, buŝon ne fermu % Se juneco estus sperta, se maljuneco estus lerta % Se junulo ne lernis, maljunulo ne scias % Se kalumnio eĉ pasas, ĝi ĉiam ion lasas % Se kalumnio ne brulas, ĝi almenaŭ makulas % Se la arbo falis, ĉiu branĉon derompas % Se la ĉielo falus al tero, birdokaptado estus facila afero % Se la gasto estas amata, eĉ lia servanto ne restas malsata % Se la gasto meritas, eĉ lia hundo profitas % Se la kaliko tro pleniĝas, la vino elverŝiĝas % Se la sorto vin batas, mokantoj ne mankas % Se la tempo forblovis, ni jam helpi ne povas; kio post ni aperos, ni de ĝi ne suferos % Se lipo dikiĝas, ventro maldikiĝas % Se lupo ekpentis, ŝafo atentu % Se malriĉulo sukcesas, li ĉiujn forgesas % Se malsato turmentas, lupo timon ne sentas % Se mi faru riverencon, mi elektas potencon % Se mi scius, kie mi falos, mi tien metus tapiŝon % Se mi scius, kion mi ne scias, ĉiuj saĝuloj min envius % Se muso nur unu truon disponas, ĝi baldaŭ la vivon fordonas % Se ne estus "se" kaj "tamen", mi al ĉio dirus amen % Se ne la "se" malfeliĉa, mi estus nun homo plej riĉa % Se ne plaĉas la najbaro, ne plaĉas lia faro % Se ne venas per bona vorto, oni prenas per forto % Se neĝas sur la monto, estas malvarme en la valo % Se neniu plendas, neniu defendas % Se okulo ne atentas, dorso eksentas % Se okulo ne vidas, koro ne avidas % Se okulo ne vidis, pagas la poŝo % Se oni amas la gaston, oni zorgas la paston % Se Peĉjo ne semos, Petro ne rikoltos % Se peko trafas, eĉ bastono ekpafas % Se sako tro pleniĝas, ĝi baldaŭ diŝsiriĝas % Se silentas draŝejo, malpacas loĝejo % Se stomako doloras, kapo laboras % Se unu ne venis, dek ne atendas % Se vendisto ne mensogas, li aĉetanton ne allogas % Se vi donas mielon, donu ankaŭ kuleron % Se vi krudulon iom karesos, li al si ĉion permesos % Se vi krudulon salutos, li vin tutan englutos % Se vi povas, profitu, sed aliajn ne incitu % Se vi prenis la violonon, prenu ankaŭ la arĉon % Se vi pri ĉio informiĝos, vi baldaŭ maljuniĝos % Se vi sendis malsaĝulon, sendu kontrolon % Se vi senfine parolos, de ĝi la poto ne bolos % Se vi sidos en branoj, vin manĝos la porkoj % Se vi ŝafo fariĝos, lupoj ne mankos % Se vi volas filinon, flatu la patrinon % Se vulpo pentofaras, gardu la kokidojn % Seka panpeco, sed en libereco % Selante ĉevalon, oni ĝin karesas % Sen atendo, sen espero venis mizero % Sen fajro ne brulas eĉ pajlo % Sen gutoj malgrandaj maro ne ekzistus % Sen laboro ne venas oro % Sen mensoga rekomendo ne iros la vendo % Sen mono en urbon ne iru % Sen mono oni estas nulo, kun mono -- saĝulo % Sen ordo en afero ne ekzistas prospero % Sen povo kolero estas ridinda afero % Sen regalo ne estas balo % Sen rigardo, sen gardo % Sen speso unua ne ekzistas la dua % Senĉesa guto eĉ ŝtonon traboras % Sendemanda ekprotesto estas ofte kulpatesto % Sendito nur portas; kion oni ordonis, li raportas % Senditon oni aŭskultas aŭ ne aŭskultas, sed ne punas nek insultas % Senfara plendo ne estas defendo % Senfortuloj longe vivas % Senkonscie vi agis, konscie vi pagos % Senlaboreco dormon alportas % Senlaboreco estas patrino de ĉiuj malvirtoj % Senlanigu, sed ne senfeligu % Senlanigu, sed ne senhaŭtigu % Senpaga estas nur la morto, sed ĝi kostas la vivon % Senplumigi kokinon, ne vekante mastrinon % Serĉi la tagon pasintan % Serpenton oni povas eviti, sed kalumnion neniam % Servo al Dio vana ne restas % Servo ne petita ne estas merita % Servo postulas reservon % Sia estas kara pli ol la najbara % Sia estas kara pli ol najbara % Sian sorton neniu evitos % Sidas gasto minuton, sed vidas la tuton % Sidi en amaso da embaraso % Sidi en laboroj ĝis super la oreloj % Sidi kiel muso sub balailo % Sidi kiel sur pingloj % Sidi sur pingloj % Sidu lango malantaŭ la vango % Sieĝi ies pordon % Silente % Silento estas konsento % Silentu donante, parolu ricevante % Simio al simio plaĉas pli ol ĉio % Sin turni al la poŝo % Singardeman Dio gardas % Sinjorino kaj sinjoro, unu alian valoras % Sinjoro karesas, sed baldaŭ ĉesas % Sinjoro petas, kvazaŭ dekretas % Sinjoroj sin batas, servantoj vundojn ricevas % Situacio sen eliro % Sklavo kun forta mano estas plej granda tirano % Sola vojo libera al la fundo rivera % Sonĝo teruras, sonĝo forkuras % Sonorado al li venas, sed de kie -- li ne komprenas % Sonorilo vokas al preĝejo kaj mem neniam eniras % Sorto donas favoron, sorto donas doloron % Sorto ofte alsendas, kion oni ne atendas % Sperta mano ne restas sen pano % Sperto saĝon akrigas % Spesmilo superflua poŝon ne ŝiras % Spesmilo vojon trabatas % Spiko malplena plej alte sin tenas % Sprit' en tempo ne ĝusta estas tre malbongusta % Sprita vorto tentas, nenion atentas % Staras la morto jam en la korto % Stari per unu piedo en la tombo % Stari por iu kiel muro kaj turo % Stariĝi obstine % Staris, ekfaris % Stomako malsata nur pri pano meditas % Stomako ne estas spegulo: kion ĝi manĝis, ne vidas okulo % Streĉi la orelojn % Streĉiĝi el la haŭto % Streĉu la okulojn % Sub seruro promesojn tenu, sed doninte ne reprenu % Sub tero sklavo kaj sinjoro ne diferencas per valoro % Suferinto pli valoras, ol lerninto % Suferoj sufokas kaj homoj mokas % Sukcesa venkanto de pordoj malfermitaj % Superpinte -- nur tuŝinte % Sur arbon kliniĝintan saltas la kaproj % Sur ĉeval' de najbaro la ŝarĝo ne pezas % Sur ĉiu flanko nur manko kaj manko % Sur la ŝtelisto brulas la ĉapo % Sur la ventro veluro, en la ventro murmuro % Sur leĝa bazo % Sur lia nuko sidas pli ol peruko % Surmeto rompas, komparo trompas % Suspekto pruvon ne egalas % Ŝafaro harmonia lupon ne timas % Ŝafo donas sian lanon, por ke mastro havu panon % Ŝafo kalkulita ne estas savita % Ŝajno trompas % Ŝajnon ne fidu, juĝi ne rapidu % Ŝatu amikon laŭ la dato de akiro % Ŝerce dirite, cele pensite % Ŝipon rompitan ĉiuj ventoj atakas % Ŝiriĝis fadeno sur la bobeno % Ŝiru rozojn en somero, ĉar en vintro ili ne estas % Ŝiru rozojn en somero, ĉar en vintro ili ne estos % Ŝiru vin en du partojn, la mondo trian postulos % Ŝlosilo uzata ruston ne konas % Ŝparu groŝon -- vi havos plenan poŝon % Ŝparu kiam bone, vi havos kiam bezone % Ŝteletiston oni batas, ŝtelegiston oni ŝatas % Ŝteli ĉe ŝtelisto estas malfacile % Ŝtelu malproksime, edziĝu proksime % Ŝtono de falpuŝiĝo % Ŝuldo estas unua heredanto % Ŝuldo havas longan vivon % Ŝuldo kaj mizero estas najbaroj % Ŝuldo ne bruas, tamen dormon detruas % Ŝuldo ne makulas, sed pagon postulas % Ŝuldo ne rustiĝas, ŝuldo ne mortiĝas % Ŝuldoj kaj mizero estas najbaroj % Ŝuldon tempo ne kuracas % Ŝuti polvon en la okulojn % Tablo festena, sed telero malplena % Tablo kovrita faras amikojn % Tablon frapas tajloro, tuj tondilo eksonas % Tablon ornamas ne tuko, sed kuko % Tago aranĝas, tago ŝanĝas % Tago festa -- for aferoj % Tago tagon sekvas, sed ne similas % Tajloro krimis, botisto pendas % Taksi la sanon ni lernas en malsano % Tani al iu la haŭton % Tapiŝon ne deziris, maton akiris % Temp' estas mono % Temp' estas valoro simile al oro % Tempo flatas, tempo batas % Tempo kaj cirkonstancoj saĝon alportas % Tempo prenas, tempo pagas % Tempo toleras, sed vero aperas % Tempo venos, zorgon prenos % Teni iun per fera mano % Teni la okulojn en streĉo % Teni sian langon en la buŝo % Tie ĉi malbone, tie nebone % Tie iras fumo per densaj nuboj % Tie vi petos, vi tiros, vi nenion akiros % Tiel estas, tiel restas % Tien okuloj iras, kien la koro deziras % Timi sian propran ombron % Timo havas grandajn okulojn % Timu lupon edukitan kaj malamikon repacigitan % Tio ĉi estas laŭ lia gusto % Tio estas lia amata ĉevaleto % Titolo sen mono -- sensignifa sono % Tolaĵon malpuran lavu en la domo % Tondro kampulon memorigas pri Dio % Tordi ŝnurojn el sablo % Tra unu orelo eniras, tra la dua eliras % Tra vitro de teruro pligrandiĝas la mezuro % Trafe aŭ maltrafe % Trafi de Scilo al Ĥaribdo % Trafi du celojn per unu ŝtono % Trafi per la parolo rekte en la vizaĝon % Trafi per la vizaĝo en koton % Trafis falĉilo sur ŝtonon % Trafis hakilo al ligno malmola % Trafis pugno pugnon % Traflugis anĝelo preter orelo % Trafos hakilo al ligno malmola % Tralavi la gorĝon % Tranĉi rekte en la karnon % Transsalte -- senhalte % Trapafadi la aeron % Tremo atakas % Treni sian vivon de mizero al mizero % Trinki pro ies sano % Trio plaĉas al Dio % Tro akra fajro estas sen daŭro % Tro alta postulo aĉetanton ne ŝarĝas % Tro da bono ne turmentas % Tro da enspezo ne estas tro da pezo % Tro da konfido kondukas al perfido % Tro da kuiristoj kaĉon difektas % Tro da libero kondukas al mizero % Tro da metioj -- profitoj neniaj % Tro elektema ricevas nenion % Tro forta ĵuro -- la afero ne pura % Tro grandaj kalkuloj kondukas al nuloj % Tro kara aranĝo por malkara tagmanĝo % Tro longa atendo ĝis fino de l' vendo % Tro longa sufero -- malgranda espero % Tro multe da salo malbonigas la manĝon % Tro nutrata kapro fariĝas kiel apro % Tro rapida akcelo ne kondukas al celo % Tro rapida edziĝo -- porĉiama kateniĝo % Tro rapida faro estas nur baro % Tro rapida laboro, tro malgranda valoro % Tro rapida riĉiĝo diablon ĝojigas % Tro saltas la rato -- ĝin kaptas la kato % Tro sata, tro bata % Troa festeno estas veneno % Troa petolo danĝera al kolo % Troa petolo estas danĝera por la kolo % Troviĝas bonaj homoj en la mondo % Trovis malbonulo malbonulon pli grandan % Truon de l' honoro flikos neniu tajloro % Turniĝadi kiel serpento % Tuso kaj amo ne estas kaŝeblaj % Tuta jam sata, sed okulo malsatas % Tute ĝuste laŭ lia gusto % Tute libera, kiel birdo aera % Unu amiko malnova pli valoras ol du novaj % Unu fava ŝafo tutan ŝafaron infektas % Unu floras, alia ploras % Unu floro ne estas krono, unu monero ne estas mono % Unu fojon oni donas kaj tutan vivon fanfaronas % Unu fojon ŝtelis pomon kaj perdis por ĉiam honestan nomon % Unu guto plenigas la glason % Unu hako kverkon ne faligas % Unu hirundo printempon ne alportas % Unu kapo facile trovas apogon % Unu malamiko pli difektas, ol cent amikoj protektas % Unu orienten, alia okcidenten % Unu ovo malbona tutan manĝon difektas % Unu pasero alian valoras % Unu saĝo estas bona, du estas pli bonaj % Unu similas nulon, ne prezentas kalkulon % Unu sola guto la glason plenigas % Unu soldato militon ne faras % Unu vido taŭgas pli ol dek aŭdoj % Unu vundo alian kuracas % Unu, du, tri, kvar, kaj finita la far' % Unua atesto estas la vesto % Unua paŝo iron direktas % Unua venis, unua prenis % Unueco donas fortecon % Unufoje ŝtelinta restas ĉiam ŝtelisto % Urson al mielo oni ne tiras per orelo % Urson evitu, duonpatrinon ne incitu % Urtikon frosto ne difektas % Uzi monon kaj admonon kaj flaton kaj baton % Uzu tempon estantan, antaŭvidu estontan, memoru estintan % Valoras ne la vesto, valoras la enesto % Valoron de objekto ni ekkonas post difekto % Vane vi tentas, mi ne konsentos % Vazo rompita longe sin tenas % Venas ĉagreno sen granda peno % Venas kvazaŭ vokita kaj petita % Venas profito -- venas merito % Venas proverbo el popola la cerbo % Venas prudento post la ĝusta momento % Venas rido post minaco, kaj paciĝo post malpaco % Venis fino al mia latino % Venis mizero -- helpu min, frato; pasis mizero -- for, malamato % Venis tranĉilo al la gorĝo % Venkas ne forto, venkas la sorto % Venkiton oni ne batas % Venos knabeto ankaŭ kun peto % Venos ŝtelisto al la juĝisto % Venos tempo, venos konsilo % Vento al li ekflugis sub la haŭto % Vento sendita tondron reportos % Ventro malsata orelon ne havas % Vera kiel vorto de profeto % Vera opinio montriĝas en ebrio % Vergo doloras, sed saĝon ellaboras % Vero ne bezonas mediti nek spriti % Verŝi aeron al aero % Vespere ĝuu lunon, sed ne serĉu la sunon % Vespero lacigas, mateno freŝigas % Vesto eluzita, sed pureco spirita % Vesto homon prezentas % Veturi sur sia paro da kruroj % Vi amas preni, amu redoni % Vi min manĝigos, mi vin trinkigos % Vi ne kredas, ne aŭskultu, sed min ne insultu % Vi povas eĉ haki lignon sur lia kapo % Vi sekrete vorton diros, ĝi tra l' tuta mondo iros % Vi sekretos al edzino, ŝi sekretos al fratino, kaj tiel la sekreto promenados sen fino % Vi varmigos serpenton, ĝi al vi enpikos la denton % Via dekstra mano ne sciu, kion faras la maldekstra % Vian vivon ĝuu, sed fremdan ne detruu % Vidas okulo, sed mano ne trafas % Vilaĝano kreditas, vilaĝestro pruntas % Vilaĝano kreditas, vilaĝestro prunteprenas % Vin ne tuŝu la eraroj en fremdaj faroj % Virina ploro sen valoro % Virina rideto pli kaptas ol reto % Virino batas per lango -- aperas vundo plej sanga % Virino eliĝis, kaleŝo senpeziĝis % Virino havas haron longan kaj saĝon mallongan % Virino scias -- tuta mondo scias % Virta virino straton ne konas % Vitro kaj feliĉo ne estas fortikaj % Vivanton ni malhonoras, mortinton ni adoras % Vivi de estontaj enspezoj % Vivi de ŝparita kaso % Vivi emerite % Vivi en silko kaj veluro, en ĝojo kaj plezuro % Vivi iele -- trapele % Vivi inter forno hejtita kaj tablo kovrita % Vivi kiel ĉe la brusto de Dio % Vivi kiel kuko en butero % Vivi kun iu en fido kaj konfido % Vivi kun iu en intima amikeco % Vivi larĝe kaj lukse % Vivi laŭ postuloj de la ĝustaj kalkuloj % Vivi modere, ne tro interne nek tro ekstere % Vivi per sistemo de "el mano al buŝo" % Vivi sate kaj glate % Vivis puninde, mortis ridinde % Vivo glate ne fluas, ĉiam batas kaj skuas % Vivo modera estas vivo sendanĝera % Vivo sen modero kondukas al mizero % Vivon privatan kaŝu la muroj % Vivon travivi estas art' malfacila % Vivu mizere, sed vivu libere % Vivu stomako laŭ stato de l' sako % Vivu, progresu, sed lerni ne ĉesu % Vojon batitan herbo ne kovras % Volanta kruro ne laciĝas de kuro % Vole-nevole % Voli aŭ ne voli neniu malpermesas % Volo kaj deziro leĝojn ne konas % Volo kaj sento faras pli ol prudento % Volu-ne-volu -- elekto ne ekzistas % Volus kato fiŝojn, sed la akvon ĝi timas % Vort' en ĝusta momento faras pli ol arĝento % Vorto dirita al la mondo apartenas kaj neniam revenas % Vorto donita estas kiel leĝo % Vorto sona estas plej admona % Vortoj sakon ne plenigas % Vortojn ŝparu, agojn faru % Vulpo faras oferon -- atendu danĝeron % Vulpo mienon ŝanĝas, sed plue kokidojn manĝas % Vundan lokon protektis, alian difektis % Vundo pasas, vorto restas % Vundo sekreta doloras plej multe % Zorgu pri vi, kaj nenion pli % Zorgu vian metion kaj ne miksu vin en alian % Zorgu vivon vian kaj lasu vivi alian %