Debian Codegraph @

t/files/eo

raw
1 Dum la lastaj jaroj ILEI ricevis kaj plu ricevas informojn kaj
2 proponojn pri novaj kaj novtipaj ekzamenoj, kaj petojn aŭspicii
3 ilin. Tio estas rezulto de evoluanta praktiko de E-instruado inkluzive
4 de novaj instrumetodoj kaj lernteknologioj. Aliflanke la tradicia
5 sistemo de Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA ĉiam pli montras la
6 simptomojn de maljuniĝo kaj ekstempiĝo. Por diri la veron, ĝi eĉ
7 neniam ekvivis plenspire en ĉiuj siaj segmentoj. El la tri niveloj nur
8 la elementa kaj meza estas aplikataj, la supera apenaŭ okazis iam
9 antaŭ longa tempo. La nove aprobita modelo de ekzameno de
10 instrukapablo de E-o1 rapide montriĝis mortnaskito. Neniu ĝis nun
11 sukcesis vivigi ĝin en la proponita formo. Ekster Esperantujo dume la
12 teorio kaj praktiko de lingvoinstruado disponigas novajn konceptojn
13 kaj atingojn. Estas tasko de ILEI subteni ilian akceptadon, adaptadon
14 kaj aplikadon konforme al bezonoj de la E-komunumo.
15
16 La defioj de multlingveco en la disvastiĝanta EU kaj atingoj de
17 lingvistiko, instrumetodoj kaj instruteknologioj skuis la E-didaktikon: kiel
18 progresigi la instruadon kaj lernadon de E-o, kaj kion instrui al
19 esperantistoj kaj per E-o pri informado kaj utiligado, pri kulturo kaj valoroj
20 de E-o, pri interkultureco kaj rolo de E-o en la mondo de kultura kaj lingva
21 diverseco? Tio vekas krean energion kaj organizpolitikajn ŝanceliĝojn en
22 Esperantujo pri tio, kiel plej bone adaptiĝi al la ŝanĝiĝantaj cirkonstancoj?
23